Emma (romano)

romano far Jane Austen

Emma estas la kvara publikigita romano de Jane Austen, nome pri junula aroganteco kaj romantismaj miskomprenoj.

Emma
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jane Austen
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 23-a de decembro 1815
Eldonejo John Murray
Ĝenro amafera fikcio
Loko de rakonto Suda Anglio
vdr
Titolpaĝo de la unua eldono.
Ilustraĵo de 1898 pri Mr. Knightley kaj Emma Woodhouse, Volume III chapter XIII.

Priskribo redakti

La agado okazas en fikcia kamparvilaĝo Highbury kaj ĉirkaŭaj bienoj Hartfield, Randalls kaj Abatejo Donwell, kaj temas pri la rilatoj inter anoj de malgranda nombro de familioj.[1] La romano estis por la unua fojo publikigita en Decembro 1815, kun titolpaĝo listanta publikigan daton de 1816. Kiel en siaj aliaj romanoj, Austen esploras aferojn kaj malfacilojn de meznobelaj virinoj vivantaj en Anglio en la epokoj Georgia kaj Regenteca. Emma estas komedio ĝenrisma, kaj priskribas temojn pri geedzeco, sekso, aĝo, kaj socia statuso.

Emma, verkita post la translokiĝo de Austen al Chawton, estis ŝia lasta romano publikigita dum sia vivodaŭro,[2] dum Persuasion, la lasta romano kiun Austen verkis, estis publikigita postmorte.

Tiu romano estis adaptita por kelkaj filmoj, multaj televidprogramoj, kaj longa listo de teatraj ludoj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Emma Woodhouse estas junulino entuziasma pri amaferaj aranĝoj de konatuloj, dum forgesas pri si mem. Kiam ŝia amikino kaj hejmtutorino Srino. Taylor geedziĝas, ŝi restas sola kaj fiera, ke ŝia interveno solvas la vivon de la aliuloj. Tiukadre ŝi klopodas edzinigi sian amikinon Harriet Smith kun pastro Elton, kiu rezultas socia grimpulo kaj aroganto, krom kandidato por la propra Emma. Aperas tre diversaj roluloj kiuj teksas inter si diversajn interplektitajn rilatojn. Ekde la komenco, nur Knightley, najbaro kaj bobofrato de Emma, kuraĝis kritiki ŝin, kaj kvankam pli aĝa ol Emma, li amas ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kritikaj eldonoj redakti

  • Jane Austen, Emma (Wordsworth Classics, 2000), eld. Nicola Bradbury, (ISBN 978-1853260285)
  • Jane Austen, Emma (eld James Kingsley); enkonduko kaj notoj de Adela Pinch; apendicoj de Vivien Jones; serio: Oxford World Classics (OUP 1998, 2003, reiss 2008); (ISBN 978-0-19-953552-1)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Austen-Leigh, William and Richard Arthur. (1965) Jane Austen: Her Life and Letters. Nov-Jorko: Russell and Russell, p. 237.
  2. Burrows, John Frederick Burrows. (1968) Jane Austen's Emma. Australia: Sydney University Press, p. 7.

Bibliografio redakti

  • Cano, Marina (2017). Jane Austen and Performance. Cham, Switzerland: Palgrave Macmillan. Speciale Chapter 5 "Re-inscribing Emma". (ISBN 978-3-319-43987-7).

Eksteraj ligiloj redakti