Naguib Mahfouz

Naguib MAHFOUZNagib MAHFUZ (en araba: نجيب محفوظ‎, latinalfabetigite: Najīb Maḥfūẓ, IPA: [næˈɡiːb mɑħˈfuːzˤ]; naskiĝis la 11-an de decembro 1911 en Kairo, Egiptio, mortis la 30-an de aŭgusto 2006 samloke) estis egipta verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1988,[1] iĝante la unua verkisto de araba lingvo kiu ricevis tiun premion. Mahfuz estas grava intelektulo unuaranga en sia lando, Egiptio, en la araba mondo kaj internacie.

Naguib Mahfouz
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Necip Mahfuz.jpg
Persona informo
Naskonomo نجيب محفوظ عبد العزيز إبراهيم أحمد الباشا
Naskiĝo 11-an de decembro 1911 (1911-12-11)
en Kairo, Flag of Egypt (1882-1922).svg Egiptio
Morto 30-an de aŭgusto 2006 (2006-08-30) (94-jara)
en Provinco Gizo
Mortokialo rena malfunkciopneŭmonito
Tombo Kairo
Lingvoj araba egipt-araba
Ŝtataneco Kedivlando Egiptio • Sultanlando Egiptio • Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptio
Alma mater Universitato de Kairo
Infanoj 2
Okupo
Okupo romanisto • scenaristotradukistodramaturgoverkistoartistointelektuloĵurnalisto • novelisto • aŭtobiografo
Verkoj Respected Sir
Rhadopis of Nubia
Miramar
Midaq Alley
Children of Gebelawi
The Thief and the Dogs
Cairo Trilogy
Arabian Nights and Days
Khufu's Wisdom
The Day the Leader was Killed
The Search
The Beggar
The Harafish
The Journey of Ibn Fattouma
Adrift on the Nile
Dreams of departure
Q12192742
The Beginning and the End
Q55109278
Karnak Café
Stories from Our Neighbourhood
Wedding Song
Autumn Quail
Akhenaten, Dweller in Truth
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas konsiderata unu el la ĉefaj nuntempaj verkistoj de Arablingva literaturo, kun Taha Hussein, kiu esploras temojn de ekzistadismo.[2] Li publikigis 34 romanojn, ĉirkaŭ 350 mallongajn rakontojn, dekojn de filmaj scenaroj, centoj da kolumnoj por egiptaj gazetoj, kaj kvin teatraĵoj laŭlonge de 70-jara kariero. Multaj el liaj verkoj estis adaptitaj por egiptaj kaj eksterlandaj filmoj.

BiografioRedakti

Infanaĝo, edukado kaj eklaboroRedakti

 
La patrinflanka avo de Mahfuz estis ŝejĥo de Al-Azhar-moskeo.

Nagib Mahfuz naskiĝis en Malnova Kairo la 11an de decembro de 1911. La patro estis funkciulo kaj Nagib estis la lasta el sep gefiloj kun kvar fratoj kaj du fratinoj, ĉiuj el ili multe pli aĝaj ol li, kaj tiel li kreskiĝis fakte kiel "nura filo" laŭ spertoj. Ili kreskiĝis en la fama kaira kvartalo Al-Gamalijja en unu el la historiaj zonoj plej antikvaj de la ĉefurbo. Fakte la familio loĝis sinsekve en du popularaj distriktoj de Kairo: unue, en Bajt al-Kadi en la Gamalijja la kvartalo de la malnova urbo, el kiu ili translokiĝis en 1924 al Abasia, tiam novkaira ĉeurbo norde de la malnova urbo, lokoj kiuj havigos la fonon de multaj el la postaj verkoj de Mahfuz. Lia patro, Abdel-Aziz Ibrahim, kiun Mahfouz priskribis kiel "malnovmoda", estis civila funkciulo, kaj Mahfuz eventuale sekvis lian karieron en 1934. La patrino de Mahfuz, nome Fatimah, estis filino de Mustafa Kaŝiŝa, ŝejĥo de la moskeo Al-Azhar, kaj kvankam neklera ŝi mem, portis la knabon Mahfuz al nombraj ekskursoj al kulturaj lokoj kiel al la Egipta Muzeo kaj al la Piramidoj.[3]

La familio Mahfuz estis de religiemaj islamanoj kaj Mahfuz mem havis striktan islaman edukadon. En intervjuo, li parolis pri la severa religia etoso hejme dum sia infanaĝo. Li asertis, ke "Vi neniam estus imaginta, ke artisto povas elproduktiĝi el tia familio."[3] La Egiptia Revolucio de 1919 havis fortan efikon super Mahfuz, kvankam li estis tiam nur sep-jaraĝa. Tra la fenestro li vidis la britajn soldatojn pafantajn al la manifestaciantoj en klopodo disigi ilin. Laŭ Mahfuz, "Vi povus diri... ke la nura afero kiu plej kortuŝis la sekurecon de mia infanaĝo estis la revolucio de 1919", li diros poste.

En siaj fruaj jaroj, Mahfuz etende legis kaj estis influita de Hafiz Najib, Taha Hussein kaj Salama Musa, nome fabianisma intelektulo.[4] Ekde frue li dediĉis sin al beletrado, inspiriĝis en la mezlernejo de Filozofio kaj ekverkis artikolojn en tiama gazetaro. Interesita pri fremdaj lingvoj, ĉefe pri la angla, Nagib intencis taskon traduki literaturajn verkojn al la araba, de kiuj la plej konata estis tiu de James Baikie La antikva Egipto en 1932.

 
Mahfuz studis filozofion en la Universitato de Kairo.

Post kompletigi sian mezlernejan edukadon, Mahfuz estis akceptita en 1930 en la Egptia Universitato (nune Universitato de Kairo), kie li studis filozofion, kaj gradiĝis en 1934. Ĉirkaŭ 1936, laborinta unu jaron en M.A. en filozofio, li decidis interrompi siajn studojn kaj iĝi profesia verkisto. Mahfouz tiam laboris kiel ĵurnalisto por al-Risala, kaj kontribuis per rakontoj al Al-Hilal kaj Al-Ahram.

Ricevinte sian gradigon en filozofio el la Kaira Universitato en 1934, Mahfuz aliĝis al la egiptia funkciularo, en kiu li daŭre laboros en diversaj postenoj kaj por diversaj ministerioj ĝis sia retiriĝo en 1971. Li servis unue kiel oficisto en la Kaira Universitato, poste, en 1938, en la Ministerio de Islama Havaĵo (Ŭakfo) kiel parlamenta sekretario de la Ministro pri Islama Havaĵo. En 1945, li petis transigon al la biblioteko de la Maŭzoleo de al-Guri, kie li intervjuis loĝantojn de sia infanaĝa kvartalo kiel parto de la "Projekto Bonaj Pruntoj."[5] En la 1950-aj jaroj, li laboris kiel Direktoro de Cenzuro en la Buroo de Artoj, kiel Direktoro de la Fondaĵo por Helpo al la Kinarto, kaj finfine kiel konsilisto de la Ministerio de Kulturo.[6]

Literatura karieroRedakti

 
Mahfuz en la 1960-aj jaroj.

La juna Nagib dediĉis sin al komponado de fikciaj verkoj kaj publikigis pli ol 80 rakontoj jam post fini la mezlernejon. Heredinto de la patra posteno, li eklaboris en la Ministerio de Religiaj Aferoj inter 1939 kaj 1954 kaj ekde tiam lia literatura produkteco pliiĝis per grandaj projektoj. De tiam restis senfinigitaj verkoj kiel La malbeno de Ra (1939), Radofis la korteganino (1943) kaj La batalo de Tebas (1944). La dua etapo de la verkisto konsistiĝis en socia novelaro kaj krome ekeniris en la tereno de la kina scenaro. Mahfuz publikigis 34 romanojn, ĉirkaŭ 350 rakontojn, dekojn da kinscenaroj kaj kvin teatraĵojn laŭlonge de 70-jara kariero.

Tiu intensa laboro atingis konsekvencojn kaj premiojn: inter 1956 kaj 1957 lia verko Kaira trilogio (enhavanta la romanojn "Inter du palacoj", "Palaco de deziro" kaj "La sukeristino") iĝas sukceso dum epoko de grandaj sociaj kaj politikaj ŝanĝoj kiuj okazis en Egiptio post la forigo de la monarkio en 1952. Tiu verkaro priskribas la vivojn de tri generacioj de diversaj familioj en Kairo el la Unua mondmilito ĝis post la Egiptia revolucio kaj militista puĉo de 1952 kiu elpostenigis la reĝon Faruk. Li estis stabanaro de la eldonejo Dar el-Ma'aref. Multaj el liaj romanoj estis seriigitaj en Al-Ahram, kaj liaj verkoj aperis ankaŭ en lia ĉiusemajna kolumno, "Vidpunkto". Antaŭ la ricevo de la Nobel-premio nur kelkaj el liaj romanoj estis aperintaj en okcidentaj lingvoj.[7] La egiptia reĝimo publikigis laŭ kajeroj en duonoficiala ĵurnalo kaj estos poste publikita kiel libro en Bejruto en 1967 Filoj de nia kvartalo. Poste tiu verko estis malpermesita en Egiptio.

 
Ĥan al-Ĥalili estas titolo de romano de Mahfuz.

La agado de plej parto el la fruaj verkoj de Mahfuz okazas en Kairo. Abath Al-Aqdar (Fatotrompo) (1939), Rhadopis (1943), kaj Kifah Tibah (La lukto de Tebo) (1944) estis historiaj romanoj verkitaj kiel parto de pli granda neplenumita 30-romana projekto. Inspirita de la verkaro de Sir Walter Scott (1771–1832), Mahfuz planis kovri la tutan historion de Egiptio per serio de libroj. Tamen, post la tria volumo, lia intereso ŝanĝiĝis al nuntempaj aferoj kaj scenejoj, same kiel al la psikologia efiko de la socia ŝanĝo sur la ordinaraj homoj.[8]

La prozo de Mahfuz estas karakterizita per la rekta esprimo de siaj ideoj. Liaj verkoj kovras ampleksan gamon de temoj, kiel la polemikaj kaj tabuaj temoj pri socialismo, samseksemo kaj Dio. La verkado pri kelkaj el tiuj temoj estis malpermesitaj en Egipto.[8]

La verkoj de Mahfuz ofte temas pri la disvolvigo de Egiptio dum la 20-a jarcento, kaj kombinis intelektajn kaj kulturajn influojn kaj el Oriento kaj el Okcidento. Lia propra ekspono al la eksterlanda literaturo startis en sia junaĝo per la entuziasma konsumo de okcidentaj krimromanoj, rusaj klasikaĵoj, kaj modernistaj verkistoj kiel Marcel Proust, Franz Kafka kaj James Joyce. La agado de la rakontoj de Mahfuz preskaŭ ĉiam okazas en la dense loĝataj urbaj kvartaloj de Kairo, en kiuj liaj roluloj, kutime ordinaraj homoj, klopodas barakti kun la modernigo de la socio kaj kun la tentoj de okcidentaj valoroj.[8]

 
Ĉiutaga vivo en Kairo, 1950-aj jaroj.

La centra verko de Mahfuz en la 1950-aj jaroj estis la Kaira Trilogio, kiun li kompletigis antaŭ la Julia Revolucio de 1952. La romanoj estis titolitaj per stratonomoj Palacpromenejo, Dezirpalaco, kaj Sukerstrato. Mahfuz okazigis la historiojn en partoj de Kairo kie li kreskiĝis. La romanoj priskribas la vivon de la patriarko el-Sajjed Ahmed Abdel Gaŭad kaj de lia familio laŭlonge de tri generacioj, el la Unua Mondmilito ĝis la 1950-aj jaroj, kiam la reĝo Faruk la 1-a estis elpostenigita. Mahfuz ĉesis verki dum kelkaj jaroj post fini la trilogion.

Seniluziigita de la reĝimo de Nasser, kiu estis foriginta la monarkion en 1952, li ekpublikigis denove en 1959, tiam fekunde produktante romanojn, novelojn, ĵurnalismon, memorojn, eseojn kaj scenarojn.[8] Li asertis en intervjuo de 1998, ke li "delonge sentis, ke Nasser estis unu el la plej grandaj politikaj estroj de la moderna historio. Mi ekaprezis lin komplete nur post li ŝtatigis la Suezkanalon."[9] Lia ne-fikcio, inklude liajn ĵurnalismajn verkojn, eseojn kaj verkojn pri literaturo kaj filozofio, estis publikigitaj en kvar volumoj el 2016.[10]

 
La rivero Nilo fluas tra Kairo, tie kontraste kun la moderna urbo.

Lia romano de 1966 nome Tharthara Faŭk Al-Nīl (Drive surnile) estas unu el liaj plej popularaj verkoj. La romano estis poste adaptita en similnoma filmo nomita Ŝirŝar fuknil dum la reĝimo de Anŭar al-Sadat. La historio kritikas la dekadencon de la egiptia socio dum la Nasera erao. La libro estis malpermesita de Sadat por eviti provoki egiptianojn kiuj ankoraŭ ŝatis la iaman prezidenton Nasser. Kopioj de la malpermesita verko estis malfacile troveblaj en Egiptio antaŭ la finaj 1990-aj jaroj.

La verko Filoj de Gebelaŭi (1959, konata ankaŭ kiel Infanoj de la strateto) unu el la plej bone konataj verkoj de Mahfuz, portretas la patriarkon Gebelaŭi kaj liaj filoj, nome averaĝaj egiptanoj kiuj vivas la vivojn de Kain kaj Abelo, Moseo, Jesuo, kaj Mohamedo. Gebelaŭi konstruas domegon en oazo meze de malfekunda dezerto; lia bieno iĝas scenejo de familia feŭdo kiu pluas dum generacioj. "ĈWheneveriam kiam iu estas deprimita, suferanta aŭ humiligita, li indikas al la domego sur la pinto de la strato fine antaŭ la dezerto, kaj diras triste, 'Tiu estas la hejmo de nia praulo, ni ĉiuj estas liaj filoj, kaj ni havas rajton al lia propraĵo. Kiam ni malsategas? Kion ni faris?'" La libro estis malpermesita tra la tuta Araba mondo escepte en Libano ĝis 2006 kiam ĝi estis por la unua fojo publikigita en Egipto. La verko estis malpermesita pro supozita blasfemo tra la alegoriaj portretoj de Dio kaj de la monoteismaj Abrahamaj religioj nome Judismo, Kristanismo, kaj Islamo.

En la 1960-aj jaroj, Mahfuz plue disvolvigis la temon ke la homaro pli kaj pli iras for el Dio en siaj ekzistadismaj romanoj. En La ŝtelisto kaj la hundoj (El-lis's ŭal-kilab, 1961) li priskribis la faton de marksisma ŝtelisto kiu estis liberigita el prizono kaj planas revenĝon.[8]

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Mahfuz ekkonstruis siajn romanojn el pli libere kaj ofte uzataj internaj monologoj. En la romano Miramar (1967) li uzis formon de multobla unua-persona rakontaro. Kvar rakontistoj, inter ili socialisto kaj naserisma oportunisto, reprezentas diferencajn politikajn vidpunktojn. En la centro de la historio estas bela alloga servistino. En Arabaj noktoj kaj tagoj (Laĝali alf Lajlah, 1979) kaj en La vojaĝo de Ibn Fatuma (1983) li eniras en tradiciaj arabaj rakontoj kiel subtekstoj. Aĥenaten: loĝanto en la vero (1985) temas pri konflikto inter malnovaj kaj novaj religiaj veroj.

Multal el liaj romanoj estis por la unua fojo publikigitaj en seriigita formo, kiel Filoj de Gebelaŭi kaj Midak strateto (Zukak El Midak) nome (زقق المدق) kiu estis adaptita al meksika filmo en kiu stelulas Salma Hayek samnome en la angla, kaj en la hispana originalo El callejón de los milagros (La strateto de la mirakloj).

Politika influoRedakti

 
Mahfuz en la 1990-aj jaroj.

Plej el la verkoj de Mahfuz temas ĉefe pri politiko, fakto kiun li mem rekonis: "En ĉiuj miaj verkoj, vi trovos politikon. Vi povas trovi historion kiu ignoras amon aŭ ajnan temon, sed ne politikon; ĝi estas la vera akso de nia pensaro".[11]

Li estis partiano de egiptia naciismo en multaj el liaj verkoj, kaj esprimis siajn simpatiojn por la post-mondmilit-epoka Vafd-Partio.[12] Li estis allogita ankaŭ al socialismaj kaj demokratiaj idealoj frue en sia junaĝo. La influo de socialismaj idealoj estas forte montrita en siaj du unuaj romanoj, Al-Ĥalili kaj Nova Kairo, same kiel en multaj el liaj lastaj verkoj. Paralele al lia simpatio por socialismo kaj demokratio estis lia malplaĉo por Islama ekstremismo.[8]

En sia junaĝo, Mahfuz persone konis Sajid Kutb kiam Kutb estis montrante pli grandan intereson en literatura kritiko ol en Islama fundamentismo; Kutb poste iĝis grava influo sur la Islama Frataro. En la mezo de la 1940-aj jaroj, Kutb estis unu el la unuaj kritikistoj kiuj agnoskis la talenton de Mahfuz, kaj ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj, proksime de la fino de la vivo de kutb, Mahfuz eĉ vizitis lin en la hospitalo. Sed poste, en la duon-membiografia romano Speguloj, Mahfuz faris negativan portreton de Kutb. Li estis seniluziigita de la egipta revolucio de 1952 kaj poste pro la malvenko de Egipto en la Sestaga Milito de 1967. Li estis apoganta la principojn de la revolucio, sed iĝis elreviĝita, dirante, ke la praktikoj malsukcesis realigi la originajn idealojn.

La verkoj de Mahfuz influis novan generacion de egiptaj advokatoj, kiel Nabil Munir kaj Reda Aslan.[13]

RicevoRedakti

 
Statuo de Mahfuz.

La tradukoj de verkoj de Mahfuz ricevis laŭdojn el usonaj kritikistoj:

"La stratetoj, la domoj, la palacoj kaj moskeoj kaj la homoj kiuj vivas inter ili estas elvokitaj tiom vive en la verkaro de Mahfuz kiom la stratoj de Londono estis alvokitaj de Dickens." —Newsweek[8]

"Tra la fikcio de Nagib Mahfuz estas persvada senco de metaforo, de literatura artisto kiu estas uzante sian fikcion por paroli rekte kaj decideme al la stato de sia lando. Lia verkaro estas trempita je amo al Egipto kaj ties popolo, sed ĝi estas ankaŭ klare honesta kaj nesentimentala." —Washington Post[8]

"La verkaro de Mahfouz ests freŝe nuancita kaj emocie lirika. La Nobel-premio agnoskas la universalan gravon de [lia] fikcio." —Los Angeles Times[8]

"Sro. Mahfouz enkorpigas la esencon de tio kio faras the bruema, malfacila, ĥaosa homa formikejo de Kairo ebla." —The Economist[8]

Nobel-Premio de LiteraturoRedakti

Mahfuz ricevis en 1988 la Nobel-premio pri Literaturo, nome iĝante la nura araba verkisto kiu estis ricevinta tiun premion. Tuj post la ricevo de la premio, Mahfouz diris jenon:

 
 La Nobel Premio donis al mi, por la unua fojo en mia vivo, la senton ke mia literaturo povus esti aprezata je internacia nivelo. Ankaŭ la araba mondo ricevis la Nobel kun mi. Mi kredas, ke la internaciaj pordoj estis malfermitaj, kaj ke ekde nun, la kleraj homoj konsideros ankaŭ la araban literaturon. Ni meritas tiun rekonon.[14] 

La sveda letero al Mahfuz laŭdis lian "riĉan kaj kompleksan verkaron":

 
 [Ĝi] invitas nin rekonsideri la fundamentajn afreojn en la vivo. Temoj kiel la naturo de tempo kaj amo, socio kaj normoj, sciaro kaj fido ripetiĝas en vario de situacioj kaj estas prezentataj en penso-provokaj, elvokaj, kaj klare kuraĝaj manieroj. Kaj la poezia kvualito de via prozo povs estis sentita tra la lingvobariero. En la premicitaĵo oni atribuas al vi la formadon de araba rakonta arto kiu aplikeblas al la tuta homaro.[15] 

Ĉar Mahfuz trovis la veturon al Svedio malfacila por sia aĝo, li ne partoprenis en la ceremonio por la havigo de la premio.

Politika engaĝiĝoRedakti

Mahfuz ne apartiĝis el polemikoj ekster sia verkaro. Kiel konsekvenco de lia apogo al la Pactraktatoj de Camp David de Sadat kun Israelo en 1978, liaj libroj estis malpermesitaj en multaj arabaj landoj ĝis li ricevis la Nobel-premion. Kiel multaj egiptaj verkistoj kaj intelektuloj, Mahfuz estis en la "mortolisto" de Islama fundamentismo.

Li defendis la brit-baratan verkiston Salman Rushdie post la Ajatolaho Ruhollah Ĥomejni kondamnis Rushdie al mortopuno per "fatva" en 1989 pro la polemiko starigita pro lia libro "The Satanic Verses", sed ankaŭ kritikis la romanon de Rushdie kiel "insulto" al Islamo. Mahfuz kredis en la parollibereco, kaj, kvankam li persone ne konsentis kun la verko de Rushdie, li parolis kontraŭ la fatva kiu kondamnis lin al mortopuno.

En 1989, post la fatva de la irana religia revoluciestro Ĥomejni alvokis al mortigo de Rushdie kaj de liaj eldonistoj, Mahfuz nomis Ĥomejni teroristo.[16] Tuj poste, Mahfuz aliĝis al aliaj 80 intelektuloj por deklari, ke "neniu blasfemo damaĝas Islamon kaj islamanojn tiom multe kiel la alvoko por murdi verkiston."[17]

Malfacilaj lastaj jarojRedakti

La sano de la verkisto ekdifektiĝis post kiam li estis atakita en 1994 de islamaj ekstremuloj, kiuj ege vundigis lin ĉe la kolo per ponardo ĉar ili konsideris lian verkon kiel blasfemo kontraŭ islamo. En marto de 1995, Mohamed Nafi Mustafá kaj Mohamed Al Mahlaui, laŭdire atencintoj, estis mortopendigitaj en prizono de Kairo.

Tiu atenco malplibonigis lian sanon, damaĝis liajn aŭd- kaj vidkapablojn, kaj paralizis lian dekstran brakon, kio malpermesis pluverki normale. Spite tio, post ricevi longan procezon de fizioterapio, Mahfuz sukcesis verki serion de tre mallongaj rakontoj, laŭ la stilo de la japanaj hajkoj, kelkaj el kiuj estis publikitaj en la egiptia gazeto Misfildunia (La duono de la mondo) sub la titolo de "Revoj de konvalesko".

En 1996 li estis katalogita de islamaj radikalaj grupoj kiel "herezulo" kaj kondamnita je morto. Ekde tiam li restis praktike enfermita hejme, de kie eliris malmulte kaj sub polica protektado. Tamen, Mahfuz pluhavis, ene de tiu situacio, literaturan vivon aktivan, partoprenante en kunsidoj en literaturaj ejoj de Kairo kaj publikante ĉiun ĵaŭdon kolumnon kiel intervjuo en la ĉiusemajna gazeto Al-Ahram Weekly kie pritraktis aferojn de politika kaj socia aktualeco.

ForpasoRedakti

Jam 94jaraĝa, la ununura verkisto de araba lingvo ricevinto de la Nobel premio pri literaturo, estis enhospitaligita urĝe en la 19a de julio de 2006 falinta surstrate tra sia naskiĝloka Kairo. Li ricevis profundan vundon en la kapo kaj devis estis kirurgie operaciita tujege. Lia familio neis onidirojn, ke li estis en Usono por kuracado, kion ripetis la egipta televido. Merkrede la 30an de aŭgusto de 2006, post atentega prizorgado mortis por funebro de la tutmonda literaturo, same kiel por lia naskiĝtaga Kairo.

StiloRedakti

 
Hispanlingva eldono de unu el la plej famaj verkoj de Mahfuz.

La verko de Mahfouz, kaj precipe liaj noveloj, reflektas la realismon, kiu karakterizas la vivojn de multaj loĝantoj de la granda urbego Kairo. Samtempe lia verko reflektas universalan veron pri la homa naturo. Farante tion, lia verkaro transiras etnajn, religiajn kaj naciajn limojn, emfazante la homan kondiĉon rilate al aferoj kiel libereco, malriĉeco, egaleco kaj progreso. Ĉi tiu kombinaĵo donis al Mahfuz sian internacian famnomon kiel la plej granda araba verkisto de la lastaj generacioj.

Malgraŭ la grandaj ŝanĝoj okazintaj en la skribmaniero de Mahfuz, lia mondkoncepto restas senŝanĝa - en ĉiu rakonto Mahfuz enkondukas sian socipolitikan vidon pri homa ekzisto: Homo ne perdu sian tempon pri senutila serĉo de memplenumo - la sola ŝanco por savo estas per pozitiva kaj respondeca konduto plibonigi sian vivon kaj la vivon de sia ĉirkaŭaĵo.

En ĉiuj liaj libroj la solaj roluloj kiuj atingas ian savon estas tiuj, kiuj montras konscion kaj konsideron al alia pro altruismaj motivoj. La mondkoncepto de Mahfuz ankaŭ restis simila dum sia longa krea kariero: La mondo estas malgaja kaj tragedia loko, tamen ŝanĝo eblas danke al la senkompromisa lukto de la homo por justeco kaj teknologia progreso.

Tamen multfoje la progreso al justeco postulas la morton de la ĉefrolulo.

Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj, la literatura verko de Mahfuz ne estis asociita kun unu ĝenro kaj ne havas stilan unuformecon. Iuj noveloj forlasas la akceptitajn normojn pri verkado en okcidenta literaturo - la principo de la unueco de la verko, la kronologia ordo. La literatura strukturo de ĉi tiuj verkoj montras revenon al motivoj de klasika araba literaturo kiel okazas ĉe la "eakontoj de mil kaj unu noktoj".

GravoRedakti

Sed sendube lia plej granda sukceso venis el ekstero kaj surmetis lian nomon en universala loko: En 1988 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Tiu evento konfirmis la gravon de Maĥfuz en la araba literaturo kaj metis lin en la rango de «patro de la araba prozo». Inter la kialoj por havigi la premion al li elstaras la agnosko de lia literatura vojo kiel poeto, novelisto, romanisto kaj artikolisto. La Sveda Akademio agnoskis la valoron de lia verko «Kaira trilogio», kiu estis konsiderita kiel «montraĵo de la araba arto, kiu posedas universalan validecon». Li estis konsiderita de la kritikistaro kiel la plej grava kronikisto de la moderna Egiptio. La premiito Maĥfuz publikigis dum pli ol duonjarcento ĉirkaŭ 50 novelojn, inter kiuj elstaras Filoj de nia kvartalo, Palaco de deziro kaj La ŝtelisto kaj la hundoj.

Aliaj premiojRedakti

Sed la aŭtoro ne nur ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1988. En 1972 li ricevis la Nacian Premion de la Egiptiaj Beletroj kaj kun tio la plej altan enlandan honoron: la Kolringon de la Respubliko. En 1995 la meksika reĝisoro Jorge Fons filmis lian verkon La strateto de la mirakloj, kvankam kun etoso de Meksiko, kiu ricevis la hispanan Goja-premion. Li estis kandidato al la ankaŭ hispanaj premioj Princo de Asturio en 2000.

VerkevoluoRedakti

  • La unua etapo enhavas ekde la komenco de la literatura kariero de Mahfuz ĝis 1944. Dum tiu etapo, la aŭtoro publikigis ĉefe historiajn romanojn kun etoso en la faraona Egipto, kaj filozofiajn kaj literaturajn artikolojn.
  • La dua fazo iras el 1945, kun la publikigo de la novelo Jan al-Jalili (خان الخليلي), Ĝis 1957. Abandoninta historian temon, la aŭtoro centriĝas en la moderna realo. Temas pri noveloj kun nomoj de stratoj kaj kvartaloj de Kairo kaj prezentis la loĝantaron de la urbo, el la plej popularaj tavoloj ĝis la eta burĝaro. La plej elstara verko el tiu epoko estas La strateto de la mirakloj (زقق المدق), publikita en 1947.
Tiuj romanoj famigis la aŭtoron kiel la plej bonkvalita araba novelisto. La tria etapo finis per la Kaira trilogio konsistigita de la noveloj Inter du palacoj (بين القصرين), Palaco de la deziro (قصر الشوق) kaj La sukeristino (السكرية), publikitaj inter 1956 kaj 1957.
Filoj de nia kvartalo (أولاد حرتنا), kvankam publikita en 1959 anoncis jam la trian fazon en la produktado de Mahfuz. La romano montras etoson ankaŭ kairan, kvankam ĝi estas jam for de la "Realisma pentalogio" ĉar ĝi estas pli spirita kaj religia.
  • La tria fazo enhavas ekde 1961 ĝis 1967. Tiu etapo komencis per La ŝtelisto kaj la hundoj (اللص والكلاب). En tia literaturo la Revolucio perdiĝas iompostiome sian celojn kaj la romanaj herooj iĝas solecaj kaj nekomprenitaj kontraŭherooj.
  • La kvara etapo estas la tendenco de absurdo kaj enhavas ekde 1968 ĝis 1972. En tiu etapo li verkis nur surealismajn kaj sonĝajn rakontojn. La rakontmaniero malaperos por permesi la dialogon kiel komunikilon. En tiu etapo la roluloj esprimas la etoson de ĝenerala pesimismo post la grava araba malvenko de 1967 kontraŭ Israelo. Verko de tiu etapo estas La taverno de la nigra kato (خمارة القط الأسود).
  • Ekde 1972 ĝis 1998 Naguib Mahfuz eniris en kvina etapo kie liaj verkoj estos frukto de la uzado de ĉiuj la literaturaj tendencoj kiuj li estis uzinta ĝis tiam.

VerkaroRedakti

Laŭlonge de sia kariero dum pli da 60 jaroj la aŭtoro publikigis pli ol 50 romanoj kaj novelaroj.

  • 'Abath al-aqdâr, romano 1939 (La Malbeno de Ra)
  • Radôbîs, romano 1943 (La Amantino de la faraono)
  • Kifâh Tîba (La milito de Tebas), romano 1944
  • Al-Qâhira al-jadîda, romano 1945 (La Belulino de Kairo)
  • Khân al-Khalîlî, romano 1946 (Vivantularo : Khan al-Khalili)
  • Zuqâq al-midaqq, romano 1947 (Strateto de la Mirakloj)
  • Hams al-junûn (La murmuro de la frenezo), novelaro, 1947
  • Al-Sarâb, romano 1948 (Ĥimeroj)
  • Bidâya wa-nihâya, romano 1949 (Venu la Nokto)
  • Kaira Trilogio:
    • Volumo Ia: Bayn al-Qasrayn, romano 1956 (La du Palacoj)
    • Volumo IIa: Qasr al-Chawq, romano 1957 (La Palaco de deziro)
    • Volumo IIIa: Al-Sukkariyya, romano 1957 (La ĝardeno de la pasinto)
  • Awlâd hâratinâ, romano 1959 (La Filoj de nia kvartalo)
  • Al-Liss wa-l-kilâb, romano 1961 (La ŝtelisto kaj la hundoj)
  • Al-Simmân wa-l-Kharîf (La ŝtonetoj kaj la aŭtuno), romano 1962
  • Dunya Allâh, novelaro 1962 (La Mondo de Dio, 2000)
  • Al-Tarîq, romano 1964 (La Demandaro, 1997)
  • Bayt sayyi' al-sum'a (Malbonfama hejmo), novelaro 1965
  • Al-Chahhâdh, romano 1965(La almozulo, 1997)
  • Tharthara fawq al-Nîl, romano 1966 (Ĉe Nilo)
  • Mîrâmâr, romano 1968 (Miramar, 1990)
  • Khammârat al-Qitt al-Aswad (La kabaredo de la Nigra Kato), novelaro 1969
  • Tahta al-Midhalla (Subŝirme), novelaro 1969
  • Hikâya bi-lâ bidâya wa-lâ nihâya (Historio sen komenco nek fino), novelaro 1971
  • Chahr al-'asal (La luno de mielo), novelaro 1971
  • Al-Marâyâ, romano 1972 (Speguloj, 2001)
  • Al-Hubb taht al-matar (Amo sub pluvo), novelaro 1973
  • Al-Jarîma (La Krimo), novelaro 1973
  • Al-Karnak (Karnak), novelaro 1974
  • Hikayât hârati-nâ, rakontoj 1975 (Rakontoj de nia kvartalo)
  • Qalb al-Layl (Kore de la nokto), novelaro 1975
  • Hadrat al-muhtaram (Sia Moŝto), romano 1975
  • Malhamat al-harafîch, romano 1977 (La kanto de abeloj)
  • Al-Hubb fawq hadabat al-haram, novelaro 1979 (Amo ĉe la piedo de la piramidoj)
  • Al-Chaytan ya'izh (Satano preĝas), 1979
  • 'Asr al-hubb (Tempo de amo), 1980
  • Afrah al-Qubba (La nuptoj de Qobba), 1981
  • Layâli Alf Layla (Mil kaj Unu Noktoj)
  • Ra'aytu fi-mâ yarâ al-nâ'im (Mi vidis en mia sonĝo), novelaro 1982
  • Al-Bâqi min al-zaman Sâ'a (Horo H-1), novelaro 1982
  • Amâm al-'arch (Antaŭ la trono), romano 1983
  • Rihlat Ibn Fattouma (La vojaĝo de Ibn Fattuma), romano 1983
  • Al-Tanzhîm al-sirrî (La sekreta organizo), novelaro 1984
  • Al-'A'ich fî l-haqîqa, romano 1985 (Akenatono la Renegato)
  • Yawma qutil al-za'îm, romano 1985 (La tago de la mortigo de la estro)
  • Hadîth al-sabâh wa-l-masâ', romano 1987 (Propono de mateno kaj de vespero),
  • Sabâh al-ward, romano 1987 (Mateno de rozoj)
  • Quchtumar, romano 1988
  • Al-Fajr al-kâdhib (Trompa mateniĝo), novelaro 1989
  • Asdâ' al-sîra al-dhâtiyya, rakontaro 1996 (Eĥoj de membiografio)

NotojRedakti

  1. Ed. Mohit K. Ray (Septembro 2007). The Atlantic Companion to Literature in English. Atlantic Publishers & Dist. p. 336. ISBN 978-81-269-0832-5. Alirita la 31an de Majo 2021.
  2. Haim Gordon. "Naguib Mahfouz's Egypt: Existential Themes in His Writings". doi:10.1336/0313268762. Arkivita el la originalo en 27a de Septembro 2007. Alirita la 31an de Majo 2021.
  3. 3,0 3,1 Rasheed El-Enany (25a de Junio 1993). Naguib Mahfouz: The Pursuit of Meaning. Psychology Press. ISBN 978-0-415-07395-0. Alirita la 31an de Majo 2021.
  4. Charlotte El Shabrawy (Somero 1992). "Naguib Mahfouz, The Art of Fiction No. 129". The Paris Review. Somero 1992 (123). Alirita la 31an de Majo 2021.
  5. El-Enany, Rasheed. "Naguib Mahfouz: His Life and Times". Cairo:AUC Press, 2007. pp 170–174
  6. Tore Frängsmyr; Sture Allén (1993). Nobel Lectures: Literature, 1981–1990. World Scientific. p. 121. ISBN 978-981-02-1177-6. Alirita la 31an de Majo 2021.
  7. The Novel~Tea Book Club discussion. Alirita 24a de Oktobro 2013.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 8,9 Naguib Mahfouz (1911–2006). AUC Press. Arkivita el la originalo je 2a de Junio 2017. Alirita 26a de Oktobro 2013.
  9. Hamad, Mahmoud. (2008) When the Gavel Speaks: Judicial Politics in Modern Egypt. p. 96 (Hamad citaĵoj de intervjuo de Mahfuz de Al-Ahram Weekly en Septembro 1998.)
  10. Mahfouz, Naguib. (2020) The Non-Fiction Writing of Mahfouz 1930–1994. London: Gingko Library. ISBN 9781909942523.
  11. Rasheed El-Enany, Naguib Mahfouz: The Pursuit of Meaning, Routledge, 1992, p. 23.
  12. Charlotte El Shabrawy (Somero 1992). "Naguib Mahfouz, The Art of Fiction No. 129". The Paris Review. Somero 1992 (123). Alirita la 2an de Junio 2021.
  13. Rasheed El-Enany, Naguib Mahfouz: The Pursuit of Meaning, Routledge, 1992, p. 23.
  14. Luxner, Larry (Marto–Aprilo 1988). "A Nobel for the Arab Nation". Aramco World. Houston: Aramco Services Company. Alirita la 1an de Junio 2021.
  15. Award Ceremony Speech. Nobel Media. Alirita 24a de Oktobro 2013.
  16. Deseret Morning News editorial. "The legacy of a laureate", Deseret News, 7a de Septembro 2006.
  17. Le Monde, 8a de Marto 1989

Eksteraj ligilojRedakti

(En la hispana)

(En la franca)

(En la angla)

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Naguib Mahfouz en la angla Vikipedio.