The Washington Post

usona taggazeto
(Alidirektita el Washington Post)

The Washington Post estas anglalingva ĉiutaga gazeto aperanta en Vaŝingtono. La gazeto estas tre altnivela, kaj konsiderata la plej grava konkuranto de The New York Times.

The Washington Post
emblemo
taggazetogazetonegoco
Komenco 1877 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo One Franklin Square
Moto Democracy Dies in Darkness
Fondinto(j) Stilson Hutchins vd
Membro de Inter American Press Association • MDDC Press Association • Virginia Press Association vd
Posedata de Jeff Bezos • Nash Holdings LLC • Graham Holdings Company vd
Filioj The Washington Post Writers Group • International Herald Tribune vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
juna knabino, leganta artikolon de la 21-a de julio 1969 en The Washington Post pri la alveno de la unuaj homoj sur la lunon

Ĝi estis fondita en 1877 kiel kvarpaĝa gazeto de la Demokrata Partio. La gazeto sendependiĝis en 1877 kaj memstariĝis en 1889. Oni vendis ĝin en 1899 kaj ekde tiam la gazeto prenis konservativan direkton en la artikoloj. Oni denove vendis en 1905 kaj ekde tiam la artikoloj iĝis pli bulvarda. The Washington Post perdis la reputacion en la 1920-aj jaroj, ĉar tre respegulis la prezidentan politikon. Gvido de Ned McLean kondukis la gazeton al bankroto. La gazeton aĉetis en 1933 ties kredit-donanto Eugene Meyer.

Meyer volis sendependan gazeton, kun seriozaj, precizaj artikoloj. En la gazeto aperis ankaŭ karikaturoj de Herbert L. Blocknak (Herblock) apud la ĉeartikoloj, kio helpis vendon de la gazeto. Meyer en 1946 transdonis la gazeton al sia bofilo Philip L. Graham.

The Washington Post aĉetis en 1954 la konkuranton Washington Times Herald kaj fermis la redaktejon, dum ĝi transprenis ties plej bonajn ĵurnalistojn. La gazeto aĉetis ankaŭ la magazinon Newsweek en 1961.

Post sinmortigo de Graham en 1963, lia vidvino Katherine Meyer Graham daŭrigis lian direkton. Ŝi apogis ankaŭ la kunlaboranton dum la Watergate-skandalo.

Eksteraj ligiloj redakti