Newsweek

Usona magazino

Newsweek estas semajna magazino pri novaĵoj. Ĝi estas eldonata en Novjorko kaj estas distribuata en tuta Usono. Newsweek estas la dua semajna magazino plej disvastigata en Usono post la fama Time. Newsweek estas ĝenerale konsiderata kiel magazino el konservativa ideologio.

Newsweek
emblemo
Unua frontpaĝo de Newsweek en Februaro 1933.
Unua frontpaĝo de Newsweek en Februaro 1933.
novaĵmagazino • retgazeto
Komenco 1933 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Novjorko
Agareo

novaĵo

Posedata de Graham Holdings Company vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Komence nomata "News-Week", estis fondita de Thomas J.C. Martyn la 17-an de februaro 1933. Tiu numero enhavis sep fotojn ĉe la frontpaĝo pri la novaĵoj de la semajno. Kun la paso de la tempo ĝi ampleksigis la koncepton pri novaĵa magazino, rakontante personajn historiojn, analizojn kaj kritikojn. En 1961 The Washington Post Company aĉetis la revuon.

En 2003 oni kalkulis 4 milionojn da abonantoj, el ili 3,1 milionoj en Usono. Ĝi ankaŭ publikigas eldonojn en la japana, korea, pola, rusa, hispana kaj araba, krome Newsweek International en la angla.

La ĉefsidejo troviĝas en Novjorko sed havas 22 oficejojn: 9 en Usono kaj ankaŭ aliaj en Pekino,São Paulo,Rio-de-Ĵanejro, Bonaero, Kaburbo, Frankfurto, Hongkongo, Jerusalemo, Londono, Meksikurbo, Moskvo, Parizo, Tokio kaj Varsovio.

Lingvaj versioj redakti

Lokaj eldonoj inkluzivas japanan korean , polan, rusan, hispanan (eŭropan kaj sudamerikan hispanan), araban, serban kaj turkan eldonojn, same kiel ĉiumonatan ĉinan eldonon.