Salman RUSHDIE [ruŝdi] (naskiĝis la 19-an de junio 1947) estas barata verkisto de fikcio en la angla lingvo, plejparte pri la hinda subkontinento.

Salman Rushdie
Persona informo
سلمان رشدی
Naskonomo احمد سلمان رشدی
Naskiĝo 19-an de junio 1947 (1947-06-19) (76-jaraĝa)
en Mumbajo, Bombay Presidency,  Brita Hindio
Lingvoj urduoanglakaŝmira vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)UsonoBarato vd
Alma mater Rugby SchoolKing's College • Cathedral and John Connon School vd
Familio
Patro Anis Ahmed Rushdie vd
Edz(in)o Marianne Wiggins • Padma Lakshmi • Elizabeth West • Clarissa Luard • Rachel Eliza Griffiths vd
Infanoj Zafar Rushdie • Milan Rushdie vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • scenaristo • verkisto de porinfana literaturo • aktoroaŭtoro vd
Aktiva dum 1975– vd
Verkado
Verkoj La satanaj versoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rushdie naskiĝis kaj plenkreskis en Mumbajo (antaŭe Bombajo), kaj poste diplomiĝis kun honoroj de la universitato King's College, Cambridge en Anglio. Lia verka stilo, kiu miksas miton kaj fantazion kun realecon, jam estis priskribita kiel ligita al magia realismo.

Lia verkado komenciĝis per Grimus, fantasta romano kiu ne estis multe rimarkita de la publiko kaj kritikoj. Tamen, la sekva romano, Midnight's Children ("Infanoj de meznokto") katapultis lin al literatura famo kaj estas konsiderata lia plej bona verko. Ĝi ankaŭ konsiderinde formis baratan literaturon dum la posta jardeko. Ĉi tiu libro ricevis la premion Booker kaj poste la premion Booker of Bookers (t.e. la plej bona libro el la gajnintoj de la premio Booker). Post la sukceso de Midnight's Children li verkis mallongan romanon, Shame ("Honto"). Ambaŭ verkoj uzas magian realismon kaj enhavas enmigrintan vidpunkton pri kiu tre konscias Rushdie. "Honto" estas fantaziigita bildo de historio de Pakistano, ĝi estas "ŝlosila romano" kie konataj figuroj de pakistana politikistaro estas akre prezentitaj sub aliaj nomoj.

Rushdie estas ankaŭ tre influita de moderna literaturo. Midnight's Children prenas elementojn de romano de Günter Grass, La lada tambureto, kiu laŭ Rushdie inspiris lin komenci verki. "La satanaj versoj" estas influita de la klasika rusa romano de Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita.

En postaj verkoj, Rushdie verkis pri la Okcidento (Barato kaj Pakistano estis la temoj de fruaj romanoj). The Moor's Last Sigh ("La lasta ĝemspiro de l' maŭro") priskribis komercajn kaj kulturajn ligojn inter Barato kaj la ibera duoninsulo. The Ground Beneath Her Feet ("La tero sub ŝiaj piedoj") temas pri barata intereso pri usona rokenrolo. Fury ("Kolero") kritikas usonajn kulturon kaj eksterajn rilatojn. Tamen, neniuj el la verkoj de Rushdie post 1989 jam ricevis la kritikan aprezon de Midnight's Children aŭ la publikan polemikon de The Satanic Verses (Satanaj versoj).

La polemiko pri The Satanic Verses redakti

La eldono de The Satanic Verses en 1989 kaŭzis multe da polemiko en la islama mondo, pro kritikema priskribo de la profeto Mohameto en la romano. La 14-an de februaro, 1989 fatwa (t.e. islama religia decido), kiu promesis lian morton, estis proklamita kontraŭ Rushdie de la irana religia estro ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu diris ke la libro estas "blasfema al Islamo". Eĉ pli, Ĥomejni kondamnis Rushdie pro la krimo de "apostazo", t.e. provi forlasi Islamon, kiu laŭ la Korano estas puninda per morto (en la romano Rushdie komunikis ke li ne plu kredas je Islamo). Ĥomejni ordonis ĉiujn "fidelajn islamanojn" mortigi la verkiston, kaj ankaŭ la eldonistojn de la libro. La 24-an de februaro Ĥomejni tiam ekofertis tri milionojn da usonaj dolaroj por la mortigo de Rushdie. Rushdie de post tiam jam loĝas kaŝe kun sekureco pagita de la brita registaro.

Dum ĉi tiu periodo, perfortemaj manifestacioj en Barato, Pakistano, kaj Egiptio kaŭzis kelkajn mortojn. En 1990 Rushdie eldonis eseon In Good Faith ("En bona fido") por trankviligi kritikojn kaj proklamis pardonpeton en kiu li asertis respekton je Islamo. Tamen, iranaj religiaj estroj ne nuligis la deklaron pri mortigo.

La romano estis malpermesita en Barato kaj Sud-Afriko kaj bruligita en la stratoj de Yorkshire, en Anglio. En 1991 la japana tradukisto, asistprofesoro de Universitato de Tsukuba, Igaraŝi Hitoŝi estis murdita kaj en 1993 la eldonisto de la norvega traduko estis vundita en atako ekster sia hejmo. En 1997 la monoferto estis duobligita, kaj la postan jaron (antaŭ ol la akordo inter Irano kaj Anglio) la plej alta ŝtata jurprocezisto de Irano reasertis sian subtenon.

En la 388-a paĝo aperas kritiko pri Esperanto: Inter ĉiuj televidaj bildoj de la hibridaj tragedioj- senutileco de tritonoj, malsukcesoj de plasta kirurgio, stulteco de grandparto de la nuntempa arto, tiom sengusta kiom Esperanto, freneza koloniigo de la planedo - oni ofertis tiun ĉi donacon. Li elŝaltis la televidon. (Heroldo de Esperanto, 16.10.1993)

La 12-an de Aŭgusto 2022 Salman Rushdie estis ponardita kole dum prelego en Novjorko, Usono. Li estis kondamnita morte de la irana islamisma reĝimo antaŭ pli ol 33 jaroj.

Listo de verkoj redakti

  • Grimus (1975)
  • Midnight's Children ("Infanoj de meznokto", 1980)
  • Shame (Honto, 1983)
  • The Jaguar Smile: A Nicaraguan Journey (1987)
  • The Satanic Verses ("La satanaj versoj", 1989)
  • Haroun and the Sea of Stories ("Haroun kaj la maro de rakontoj", 1990)
  • Imaginary Homelands: Essays and Criticism, 1981-1991 ("Imagaj hejmlandoj: eseoj kaj kritikaj verkoj, 1981-1991", 1992)
  • East, West ("Oriento, Okcidento", 1994)
  • The Moor's Last Sigh ("La lasta ĝemspiro de la maŭro", 1995)
  • The Ground Beneath Her Feet ("La tero sub ŝiaj piedoj", 1999)
  • Fury ("Kolero", 2001)
  • Shalimar the Clown (2005)
  • The Enchantress of Florence (2008)
  • Two Years Eight Months and Twenty-Eight Nights (2015)
  • The Golden House (2017)
  • Quichotte (2019)

Kolektoj redakti

  • East, West (1994)
  • Mirrorwork: 50 Years of Indian Writing 1947–1997 (1997, Editor, with Elizabeth West)
  • The Best American Short Stories (2008, Guest Editor)

Infanlibroj redakti

  • Haroun and the Sea of Stories (1990)
  • Luka and the Fire of Life (2010)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti