Icehouse estas rok-muzika bando el Sidnejo, Aŭstralio, formita en 1977. Dekomence konata en Aŭstralio pro sia "pub-rock" stilo, la bando poste atingis ĉefajn sukcesojn ludante novondan kaj sintezan muzikon kaj atingis sukcesojn inter la 10 pintaj kaj surloke kaj en Eŭropo kaj en Usono.[1] La ĉefulo kaj de Flowers kaj de Icehouse estis Iva Davies (kantisto-kantoverkisto, registroproduktoro, gitaro, baso, klavaro, hobojo)[2] kiu havigis aldonajn muzikistojn. La nomo "Icehouse", adoptita en 1981, venas el malnova, malvarma loĝejo en kiu Davies loĝis en stranga konstruaĵo ĉe strato loĝata de vaguloj.[3]

Icehouse koncerte en Auckland en 2012.

Davies kaj Icehouse etendis la uzadon de sinteziloj partikulare la Sequential Circuits Prophet-5 ("Love in Motion", 1981), la drum-maŝino de Linn ("Hey Little Girl", 1982) kaj la Fairlight CMI (Razorback trailer, 1983) en popolmuziko de Aŭstralio.[1][3][4][5][6] Iliaj plej bone konataj unuopaĵoj en la aŭstraliaj sukcesolistoj estas "Great Southern Land", "Hey Little Girl", "Crazy", "Electric Blue" kaj "My Obsession"; kun Top Three albumoj estis Icehouse (1980, kiel Flowers), Primitive Man (1982) kaj Man of Colours (1987).[1][7]

Icehouse eniris en la Australian Recording Industry Association (ARIA) Hall of Fame la 16an de Aŭgusto 2006.[8][9][10] ARIA priskribis Icehouse kiel "unu el la plej sukcesaj aŭstraliaj bandoj de la okdekaj kaj novdekaj... Kun nekompromita alproksimiga muzikproduktado ili kreis kantojn kiuj gamas el pure pop-muzika eskapismo ĝis tensaj, lukse sinteziligitaj pecoj..."[10] Icehouse produktis ok dek-pintajn albumojn kaj 20 kvardek-pintajn unuopaĵojn en Aŭstralio, multajn dek-pintajn sukcesojn en Eŭropo kaj Nordameriko kaj albumvendojn de ĉirkaŭ 28-foje platenaj diskoj nur en Aŭstralazio.[10]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 McFarlane, Ian (1999). "Encyclopedia entry for 'Icehouse'". Encyclopedia of Australian Rock and Pop. Allen & Unwin. ISBN 1-86448-768-2. Arkivita el la originalo la 17an de Septembro 2004. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
  2. Holmgren, Magnus. "The Flowers / Icehouse". Australian Rock Database. Passagen.se (Magnus Holmgren). Arkivita el la originalo la 29an de Septembro 2013. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
  3. 3,0 3,1 Grech, Jason (23a de Julio 2004). "An interview with Iva Davies". Countdown Memories. Arkivita el la originalo la 8an de Novembro 2007. Alirita la 2an de Oktobro 2021.
  4. Artist: Icehouse. Warner Music Australia. Arkivita el la originalo je 11a de Junio 2008. Alirita 16a de Junio 2008.
  5. Razorback trailer details. National Film & Sound Archive (NFSA). Arkivita el la originalo je 27a de Novembro 2012. Alirita 16a de Junio 2008. Arkivigite je 2012-11-27 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2021-10-02.
  6. Razorback (1984) full cast & crew. Internet Movie Database (IMDb). Alirita 16a de Junio 2008.
  7. Kent, David. (1993) Australian Chart Book 1970–1992. St Ives, N.S.W.: Australian Chart Book. ISBN 0-646-11917-6.
  8. ARIA 2008 Hall of Fame inductees listing. Australian Recording Industry Association (ARIA). Arkivita el la originalo je 15a de Junio 2008. Alirita 11a de Junio 2008. Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2021-10-02.
  9. Winners by Award: Hall of Fame. Australian Recording Industry Association. Arkivita el la originalo je 2a de Februaro 2009. Alirita 11a de Januaro 2008. Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2021-10-02.
  10. 10,0 10,1 10,2 2006 ARIA Hall of Fame Awards. ARIA. Alirita 11a de Junio 2008.

Eksteraj ligiloj redakti