Georges Perec

Georges PEREC (naskiĝinta la 7-an de marto 1936 en Parizo, mortinta la 3-an de marto 1982 en Ivry-sur-Seine) estis franca verkisto. Li estis membro de "OuLiPo", kiu dediĉis sin al observado kritika de la socio per ekspluato de ĉiuj eblecoj lingvaj. Intereso en liaj libroj pliiĝis post lia morto en 1982, kaj li estas konsiderita unu el la plej gravaj francaj verkistoj de la dua duono de la dudeka jarcento.

Georges Perec
Persona informo
Georges Perec
Naskiĝo 7-an de marto 1936 (1936-03-07)
en 19-a arondismento de Parizo
Morto 3-an de marto 1982 (1982-03-03) (45-jara)
en Ivry-sur-Seine
Mortis pro pulma kancero [#]
Tombo Crématorium-columbarium du Père-Lachaise [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée Claude-Bernard [#]
Subskribo Georges Perec
Familio
Edz(in)o Paulette Perec [#]
Profesio
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristo • poeto • romanisto • eseisto • bibliotekisto • literaturkritikisto • krucvortenigmisto • documentalist • documentarian • kinisto • filma scenaristo [#]
Laborkampo beletro • film direction • film screenwriting • poezioliteratura kritikobibliotekscienco [#]
Aktiva dum 1965– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La tombo en Parizo

Agadoj literaturajRedakti

La filo de polaj judoj, li estis tre influita de la morto de lia patro en junio 1940 sur militkampo kiel ankaŭ de la malapero de lia patrino pro la deportado de la judoj de Francio dum la holokaŭsto en 1943. Edukis lin la onklino; li pasigis la unuajn vivojarojn en Parizo, Villard-de-Lans kaj Lans-en-Vercors. En la jaro 1945 li ekloĝis definitive en la franca ĉefurbo. En 1961 li iĝis bibliotekisto ĉe CNRS post finstudo de literaturo kaj sociologio.

Liaj unuaj romanoj (L'Attentat de Sarajevo, Le Condottiere - rakonto pri bildo de Antonello da Messina, J'avance masqué) ne povas esti eldonitaj ĉar nenio eldonisto pretis fari tion. Nur post la reveno el restado en Sfakso, en Tunizio, kie ŝi laboris kiel instruisto.

Multaj el lia korespondado enhavas vortludojn, listojn kaj provojn krei kategoriojn. En pseŭdo-scienca artikolo nomita Tractatus Sopranos, li skribis "esploro" pri la sekvoj de ĵetado de putraj tomatoj al operkantistoj.

Perec komencis sukcesan verkistan vivon. Tiam li publikigis Les Choses (1965), al kiu verko estis aljuĝita la "Premio Renaudot" kaj multaj homoj legis tiun ĉi verkon. En tiu rakonto sociologia rimarkeblas jam diversaj okupiĝoj ŝatataj de la aŭtoro: ŝato de amasigo de intrigoj, diboĉeco lingva, enplektigo de citaĵoj, referencoj ktp.

En 1966 Perec eldonigis la verkon Quel petit vélo à guidon ĉromé au fond de la cour? (1966), poste Un homme qui dort (1967), romano verkita en la dua persono. Por ĝia adaptigo kineja de 1974 la verkisto mem kunlaboris ĝin al scenaro. En 1970 li estis bonvenigita en la sino de la movado "OUvroir de LIttérature POtentielle" (OuLiPo), kies figuro ĉefa li baldaŭ poste iĝis. Tre interesite pri la stoko de literaturaj devigoj kaj formaj procedoj por fari teknike brilajn tekstojn, li trovis ene de la menciita movado kamaradojn interesitajn kaj malfermitaj al eksperimentoj de lingvouzo.

La DisparitionRedakti

En 1969 li publikigis Palindroman rakonton en longo de 1 247 vortoj. Tiun saman jaron li redaktis la verkon La Disparition. Tiu ĉi estas 300-paĝan franclingvan romanon kiu ne utiligas la literon E. Tia limigo estas precipe malfacila en la franca lingvo, en kiu la litero e estas la plej ofte uzata, kaj ankaŭ estas parto de la konjugacio et (kaj) en la franca. Interalie, la aŭtoro sukcesis eviti la uzon de la et kiel konjugacio helpe de antikva vorto, kiu iam historie estis uzata kiel konjugacio.

Eĉ en ĉiuj kvar anglalingvaj tradukoh de la romano, la diversaj tradukistoj sukcesis eviti la uzon de tiun ĉi leteron. La hispana traduko enhavas neniun a, kiu estas la dua plej ofte uzata litero en la hispana lingvo (unue estante e), dum la rusa traduko enhavas neniun о. La japana traduko tute ne uzas silabojn enhavantajn la sonon "i" (い, き, し, ktp.).

Sekve Perec verkis la komplementan romanon Les Revenentes (kie male la unusola permesita vokalo estas la litero E; 1972). En 1974 li verkis romanon nomitan Espèces d'espaces.

GravecoRedakti

Perec eklaboris aŭtobiografiojn malkutimajn per La Boutique obscure (1973), Espèces d’espaces (1974) kaj W ou le Souvenir d’enfance (1975). Tiu lasta verko alternigas fikciajon kaj rakonton membiografian kun multaj lakunoj kaj forgesitaj aferoj, kies intrigo enhavas du paralelajn intrigojn. La unua estas distopio sur insulo nomata W kaj havas totalisman reĝimon, kiu manifestiĝas en senfinaj sportaj konkursoj. La dua enhavas fragmentajn priskribojn de la infanaĝo de la verkisto dum la monda milito.

Lia ĉefa verko tamen estis La Vie mode d'emploi ("Vivo - Instrukcioj por Uzo", Premio Médicis, 1978), romano grandega kiu reprenas iamajn teknikojn OuLiPo-ajn. Tra la 99 ĉapitroj de ĉi tiu verko la intrigo moviĝas kiel la ĉevalo sur ŝaktabulo, ene de diagramo de pariza etaĝkonstruaĵo. La intrigo de la libro okazas inter la vivspacoj kaj antaŭeniras laŭlonge de la ŝtuparoj de la konstruaĵo kaj priskribas la vivojn de ties loĝantoj. La sukceso de tiu romano permesis al Perec forlasi sian vivgajnan laboron kaj sindediĉi al plentempa verkado.

Li verkis ankaŭ Je me souviens (1978) kaj La Clôture et autres poèmes (1980), aliaj du membiografiaĵoj, krucenigmojn, teatraĵojn (Théâtre I, 1982) kaj novelon titulitan Un cabinet d’amateur (1979). En la verko Récits d’Ellis Island (1980), komentario je la filmo de Robert Bober, Perec unuafoje okupiĝis pri temo juda. Lia romano 53 jours ne povis esti finfarita pro morto tre frua.

LiteraturoRedakti

Engler, Winfried: Lexikon der französischen Literatur, Kröner, Stuttgart 1984, p. 728, ISBN 3-520-38802-2

Vidu ankaŭRedakti