Icĥok Lejbuŝ Perec
Icĥok Lejbuŝ PEREC (jide יצחק לייבוש פרץ), en tiutempa pola formo Icchok Lejbusz Perec, multaj pliaj nomaj variaĵoj: Jizchak Leib Perez, Isaak Leib Perez, Jizchok Lejb Perez, Itzhok Lejb Perez, Isaak Leib Peretz ktp.; pseŭdonimoj kiel felietonisto: Luzifer, Lez, Ben Tamar; naskiĝis la 18-an de majo 1852 kiel filo de bonstataj kaj renomaj judaj gepatroj de sefarda deveno en Zamość; mortis la 3-an de aprilo 1915 en Varsovio, estis verkisto precipe de literaturo en la jida lingvo. Li konsideriĝas esti inter la fondintoj de la moderna jida literaturo, kaj de juda literaturo entute.
Icĥok Lejbuŝ Perec | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de majo 1852 en Zamość, Lublin Governorate, Kongresa Pollando | |
Morto | 3-an de aprilo 1915 (62-jaraĝa) en Varsovio | |
Loko de sepulto | Hebrea tombejo de Varsovio vd | |
Lingvoj | hebrea • jido vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Pollando vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto-juristo • verkisto de nefikcio • dramaturgo • advokato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Li literature verkis krom en la jida ankaŭ en la pola kaj hebrea lingvoj. La fruaj verkaĵoj estis inspiritaj de la jura emancipiĝo kaj klerigo, nomata Haskala. Post la malsukcesa rusia revolucio de 1905 li temigis en tre realismaj noveloj la problemojn de la judoj en orienta Eŭropo. En la verkaĵoj de la lastaj jaroj tiu rezignacia emocio iĝis malpli kaj malpli grava, kaj pligraviĝis simbolecaj dramoj, en kiuj la mistikismo havis gravan rolon.
En Esperanto aperis redakti
- Internacia mondliteraturo Vol. 9. Ŝalom-Aleĥem, Perec - Hebreaj Rakontoj el la hebreaj originaloj trad. Is. Muĉnik, 78 paĝoj, 1923.
Tradukoj de Icek Jurysta: redakti
- Simioj, Sennaciulo, novembro 1922[1]
- La porcelana knabineto, Sennaciulo, aprilo 1923[2]
- La diamanto, Literatura Mondo, februaro 1924[3]
- La eterna paco en Ie-lando, Literatura Mondo, aprilo 1924[4]
- La pia kato, Sennacieca Revuo, junio 1924[5]
- La kvarokula lanterno kaj la kvar hundetoj, Literatura Mondo, novembro 1924[6]
- En marĉujo, Heroldo de Esperanto, februaro 1928[7]
Vidu ankaŭ redakti
- Georges Perec, familia rilato, avantgarda franclingva verkisto
Referencoj redakti
- ↑ Sennaciulo, novembro 1922
- ↑ Sennaciulo, aprilo 1923
- ↑ LM, februaro 1924
- ↑ LM, aprilo 1924
- ↑ La pia kato de Perec en Sennacieca Revuo, junio 1924
- ↑ LM, novembro 1924
- ↑ HdE, februaro 1928
Eksteraj ligiloj redakti
Informoj pri Icĥok Lejbuŝ Perec en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- biografio kaj bildo en retejo de la Juda Agentejo favora al Israelo JAFI (angle)) Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine