Arablingva literaturo
Arablingva literaturo estas literaturo verkita en la araba lingvo aŭ ties dialektoj.
Historio
redaktiĜia komenco ne estas tute klara ĉar la unuaj versoj kaj rakontoj funkciadis per laŭtvoĉaj komunikoj. Unuaj skribaĵoj aperas nur en 8-a 9-a jarcento sed estas konformaj al antaŭislama literaturo (Ĝaĥilio) pro la tradicio de parkera lernado. Nur tiam oni tute skribis antaŭaraban poezion, kiu estas eĉ hodiaŭ opiniata kiel sankta por araba kulturo simile al Odiseo kaj Iliado en eŭropa kulturo. La skribaĵoj post komenco de alveno de Mohamedo estis jam multe influita per reguloj de Korano, ankaŭ skribita jam en la 9-a jarcento de laŭtvoĉa komunikado. La unuan plenan redakcion de Koran en Eŭropo faris Alessandro Paganini en 16-a jarcento. Egan popularecon de araba literaturo donis al ĝi Mil kaj unu noktoj, kiuj estis ĉefa inspiro por eŭropaj verkistoj kiel Jan Potocki aŭ Daniel Defoe. Inter gravaj filozofoj kiel Aviceno kaj Ibn-Ruŝd plej granda verkisto estis poeto Ibn Arabi kies verkoj (plej famaj estas Mekaaj iluminaĵoj) influis Dante-on same kiel Kitab al-Miraj (epika rakonto pri vivo de Mohamedo). Inter gravaj poetoj estas ankaŭ Abu Nuvas kiu estas eĉ priskribita en Mil kaj unu noktoj. Lia poezio estas unu el plej malnovaj gejaj literaturaĵoj.
Al-Nahda (en araba: النهضة, al-Nahḍa), «Renaskiĝo» aŭ «Araba vekiĝo», estis termino uzata por aludi al renaskiĝo de la arabaj literaturo kaj pensaro sub la influo de Okcidento, dum la dua duono de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento. Tiu movado ekis en Egiptio, Libano kaj Sirio kaj poste etendiĝis al aliaj arabaj landoj.
Komence de 20-a jarcento komencas la romantismo en arablingva literaturo. La modernaj verkistoj estas ĉiam pli ofte opiniataj kiel herezuloj. La herezaj, demonismaj vizioj estas al moderna literaturo esenco por tiel gravaj verkistoj kiel Ĝibran Ĥalil Ĝibran. Persekutitaj estis ankaŭ Nagib Mahfuz aŭ Salman Rushdie.
Plej grandaj verkistoj
redaktiKlasikaj poetoj
redakti- Ahmad ibn-al-Husajn al-Mutanabbi (915–965)
- Abu Tammam
- Abu Nuvas (756–815)
- Al-Ĥansa (poetino de 7-a jarcento)
- Al-Farazdaq
- Asma bint Marvan
- Jarir ibn Atijah
- Ibn Zajdun
Prozo
redakti- Antara Ibn Ŝadad al-'Absi, antaŭislama Araba heroo kaj poeto (6-a jarcento)
- Muhammad alqasim al-Hariri (1054–1122)
- Al-Jahiz (776–869)
- Muhammad al-Nawaji bin Hasan bin Ali bin Othman, kaira mistikisto (1383?–1455)
- Ibn Tufail (ankaŭ filozofo).
- Al-Maari
Modernaj verkistoj
redakti- Nagib Mahfuz, (1911-2006) Nobel-Premio de Literaturo (1988), fama pro sia Kaira trilogio.
- Abbas Mahmud Al-Akkad
- Zakaria Tamer, siria verkistino
- Tajeb Salih, sudana verkisto.
- Abdul Rahman Munif
- Hanna Mina
- Maj Ziadeh
- Ahlam Mosteghanemi, verkistino ankaŭ de anglalingva literaturo.
- Hanan al-Shaykh, virina verkistino de Libano.
- Sonallah Ibrahim, egipta verkisto
- Ĝibran Ĥalil Ĝibran, (1883-1931) libana verkisto kaj filozofo, ankaŭ skribanta en la angla.
Vd. ankaŭ: Islama Literaturo - Perslingva literaturo