La araba poezio (en araba: الِشعر العربي) estas la plej antikva ĝenro de la araba literaturo. Ĝi estas komponita kaj verkita en araba lingvo fare de verkistoj kaj arabaj kaj nearabaj.


La plej fruaj montroj de poezio verkita en araba datas el la 6a jarcento, kvankam oni supozas, ke la parola poezio estis kultivata ekde multe antaŭe.

Tiu poezio estis klasita en du grandaj tipoj, kun rimo kaj kun metriko, el kiuj estas pli antikva la unua ol la dua.

La poezio rima esprimiĝas tra dekkvin diversaj tipoj de metrikoj, kolektitaj kaj klarigitaj de Al-Farahidi en la verko konata kiel “علم العروض” (La scienco de Arood). Poste, al-Zamajshari, aldonis unu metrikon plie. Tiu metrikoj de la ritma poezio estas konataj en araba kiel “بحور” aŭ maroj. La mezurunuo de maroj estas konata kiel “تفعيلة” (Taf’eela), tiel ke ĉiu maro enhavas certan nombron de Taf’eela kiun la poeto devas zorgi en ĉiu verso (bajt) de la poemo. La proceduro por mezuro de poemo estas tre rigora. Foje, aldonante aŭ forigante konsonantonvokalon oni povas ŝanĝi la bajt de unu metriko al alia. Krome, en la rima poezio, ĉiu bajt devas fini per la sama ritmo (kafija) laŭlonge de la tuta poemo.

Dum la ekspansio de Islamo en Persio, la araba lingvo estis pliriĉigita grandmezure fare de la arablingvaj gramatikistoj kaj verksitoj de persa deveno. Ankaŭ la novaj konvertitoj influis en la poezio. La kvalito de la kompono en la araba poezio estis foje malbonigita speciale en epoko de la mamlukoj kaj poste. En la 20a jacento, kun Al-Nahda, okazis revivigo de la lingvo en la literaturo kaj de la poezio, partikulare en Egiptio kaj Sirio.

Poetoj redakti

Bibliografio redakti

  • Roger Allen, "The beginnings of the Arabic Novel", en The Cambridge History of Modern Arabic Literatura, ed. M.M. Badawi, Nueva York, Cambridge University Press, 1992, pp. 180-192.
  • Pedro Martínez Montávez, Introducción a la literatura árabe moderna, Revuo Almenara, Madrid, 1974.
  • The Encyclopedia of Islam, Nova Eldono, vol. VII, paĝoj 129-130, B. Lewis, Ch. Pellat kaj J. Schacht eldonoj, Leiden, E.J. Brill, 1994.
  • Juan Vernet, Literatura árabe, Barcelona, El Acantilado, 2002.