Al-MutanabiAhmad ibn-al-Husajn al-Mutanabbi (n. 915, m. la 23-an de septembro 965) estis arablingva poeto.[1]

Al-Mutanabi
Persona informo
أبو الطيِّب المُتنبِّي
Naskonomo أبو الطيِّب أحمد بن الحُسين بن الحسن بن عبد الصَّمد الجعفي الكندي الكُوفي
Naskiĝo 30-an de novembro 919 (0919-11-30)
en Kufa
Morto 23-an de septembro 965 (0965-09-23) (45-jaraĝa)
en An Numaniyah
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per batalo vd
Mortigita de Q12230008 vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis ĉe Samaŭa, nun en Irako, kaj estis filo de akvoportisto, kvankam li asertis ke li havis nobelajn praulojn.

En 924 karmatoj (sepimamisma grupo) atakis la urbon Kufa: Al-Mutanabi eliris kun la disrabistoj kaj vivis kun ili en la dezerto. Tie li lernis ilian dialekton, kiun oni tiam kredis simili al la klasika arablingvo de la Korano. En 935 li komencis vojaĝi, vivtenante sin nur per siaj poemoj. En 948 li aliĝis al la kortego de Saif al-Daŭla, kiu regis nordan Sirion, kaj tie li verkis multe da siaj verkoj.

Tamen okazis kortegaj intrigoj kaj kverelo kun gramatakisto kiu frapis Al-Mutanabi antaŭ Saif al-Daŭla sen esti riproĉata de tiu princo. Pro tio Al-Mutanabi forlasis la kortegon, kaj ekde 957 li ĉeestis la egiptan kortegon kaj verkis poemojn por Abu al-Misk Kafur. Kiam li ne estis nomumata guberniestro de Sidono, li insultis Kafur per satiraj poemoj kaj tial denove devis fuĝi en 961. Li iris al la kortego de Ŝirazo. Septembron 965 li estis mortigata survoje al Kufa, laŭdire de triba ĉefo kiun li insultis. Laŭ onidiro pri lia mortigo, li forkuris de lia atakanto, sed lia kunulo memorigis lin pri unu el liaj duversoj, kaj li revenis kaj batalis ĝis morto: la duverso estis:

Min konas la ĉeval', la dezerto, la nokta mallum',
Ankaŭ la lanc', la sabro, la papero kaj la plum'.

Poemoj redakti

Multe da liaj poemoj estas satiraj, kaj pro tio li ofte spertis tiklajn situaciojn. Li mem fanfaronis pri la virtoj de siaj poemoj. Ekzemple li diris ke liaj poemoj tiom potencas ke ili legeblas eĉ de blinduloj, kaj ke liaj vortoj tiom signifoplenas ke ili aŭdeblas eĉ de surduloj.

Jen eltiraĵoj de lia poemaro[2]:

Tiel fidela mi restas ekde naskiĝtago,
Kiel eĉ se de la grizharoj mi disiĝus,
Kaj al junaĝo reen mi revenus,
Al ili ĉiam korplore mi sopirus.
Instinkto de l' homar' estas la subpremo;
Se iu ne subpremas, ne estas pro piemo:
Estas pro motivo, se oni sin retenas,
Ĉar tio ne estas la monda skemo.

Referencoj redakti

  1. Ayyıldız, Esat (2020), "el-Mutenebbî’nin Seyfüddevle’ye Methiyeleri (Seyfiyyât)", BEÜ İlahiyat Fakültesi Dergisi , 7 (2) , 497-518 . DOI: 10.33460/beuifd.810283
  2. La Trezoro de Arabaj Proverboj kaj Anekdotoj, Husejn Al-Amily, UEA 2008