Daniel Defoe

angla komercisto kaj verkisto

Daniel DEFOE (naskiĝis kiel Daniel Foe verŝajne komence de 1660 en Londono, mortis la 26-an de aprilo 1731 en Londono) estis angla verkisto, konsiderata la iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinson Crusoe (Robinsono Kruso).

Daniel Defoe
Daniel Defoe
Naskiĝo 1660
en Londono
Morto 26-an de aprilo 1731
en Londono, Anglio
Nacieco anglo
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj Robinson Crusoe
Daniel Defoe
Persona informo
Daniel Defoe
Naskonomo Daniel Foe
Naskiĝo 30-an de novembro 1659 (1659-11-30)
en Londono
Morto 24-an de aprilo 1731 (1731-04-24) (71-jaraĝa)
en Moorfields, Londono
Tombo Bunhill Fields Burial Ground vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro James Foe vd
Patrino Alice Marsh vd
Edz(in)o Mary Tuffley vd
Infanoj Benjamin Norton Defoe • Sofia Defoe vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • romanisto • prozisto • verkisto de porinfana literaturo • publikigisto • verkistoentreprenistopublikigisto • poeto • eldonisto vd
Aktiva dum 1700– vd
Verkado
Verkoj Robinsono Kruso ❦
Moll Flanders ❦
A Journal of the Plague Year vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La preciza naskiĝtago de Defoe ne estas nekonata. Li elprovis diversajn profesiojn, fariĝis fine ĵurnalisto skribante antaŭ ĉio pri politikaj kaj religiaj temoj.

Sian mondfaman romanon Robinson Crusoe (Robinsono Kruso) li verkis en la aĝo de preskaŭ 60 jaroj. Modelo por la protagonisto estis la skoto Alexander Selkirk, kiu pasigis kvar jarojn sur la neloĝata tropika insulo Juan Fernández.

Defoe mortis en Londono en 1731.

Verkoj redakti

  • Robinson Crusoe (1719)
  • A Journal of the Plague Year ("Kroniko de la pest-jaro", 1722)
  • The Fortunes and the Misfortunes of the Famous Moll Flanders (1722)
  • Colonel Jack (1722)
  • Roxana (1724)

En Esperanto aperis redakti

  • Robinsono Kruso : lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj / de Danielo Defo. [Original transl. by A. Krafft. Preface R. W. Mason]. Philadelphia: Henry Altemus Company, [1908], 143 p. : multaj ilustr. Dua eldono: Mondial - Librejo.com, Novjorko, 2004.
  • Robinsono Kruso : legolibro por geknaboj laŭ Campe / kompil. de H. J. Bulthuis. Zutphen: Thieme, 1928. - XII, 127 p. : ilustr. 2-a eld. Zutphen: Thieme, 1931. - XII, 130 p. : ilustr.

Literaturo redakti

  • Philip Nicholas Furbank u. W. R. Owens: A critical bibliography of Daniel Defoe. London: Pickering & Chatto. 1998. ISBN 1-85196-389-8
  • Reinhard Stach: Robinson und Robinsonaden in der deutschsprachigen Literatur. Eine Bibliographie. Würzburg: Königshausen und Neumann. 1991. (= Schriftenreihe der Deutschen Akademie für Kinder- und Jugendliteratur Volkach e.V.; 12) ISBN 3-88479-588-0
  • John Andrew Stoler: Daniel Defoe. An annot. bibliogr. of modern criticism, 1900-1980. New York u. a.: Garland. 1984. (= Garland reference library of the humanities; 430) ISBN 0-8240-9086-1

Eksteraj ligiloj redakti