Gejo

Gejo (el la angla, nun internacia vorto gay) estas samseksemulo, aparte virsamseksemulo, kaj aparte tia kiu agnoskas sian samseksamon (t.e., ne estas en la ŝranko). Gejinoj ankaŭ nomiĝas lesbaninoj.

Marŝado dum la Tago de Geja Fiero en Bonaero, Argentino
John kaj Jamie, gej-paro el Usono.
Itala gej-paro dum la protesto en Milano kontraŭ homofobio
Gej-paro dum la Geja Fiero en Milano, 2007.
Gej-paro el Kebekio, 2004
Gej-paro

La plimulto de la amerikaj kaj eŭropaj gejoj malakceptas la terminon "homoseksualo". Ili argumentas ke tiu vorto havas klinikajn konotaciojn, spurojn kiam la homerotikajn rilatojn estis konsiderataj kiel psika malsano. Laŭ ili, "homoseksualo" senproprorcie emfazas la seksan rilaton, preterlasante ĉion rilate al la romantikaj rilatoj kaj pri la geja kulturo. Cetere, ili argumentas ke la termino "samseksemo" malhumanigas la gejojn, malpliigas iliajn pasiojn, iliajn afektivajn rilatojn kaj ilia vivstilo.

Flago de gejoj

Aliflanke, de longaj jaroj la gejaj asocioj de aliaj lingvoj krom la angla, adoptis la vorton "gay" (gejo) kontraŭ la vorto "homoseksualo". Simile, retkomunumoj kaj fakaj amaskomunikiloj prefere uzas "gejon".

La vorto “homoseksualo” ĵusinventita en la 19-a jarcento kiu korespondas al la kunmetado de greka termino (homos: ‘la sama’) kaj alia latina (seksual), kies tradukado plej korekta estus "de la sama sekso", tiu ĉi kunmetita vorto povas funkcii kiel adjektivo, sed ne kiel substantivo. Tiel, homoseksuala samedziĝo, estus (korekte) la edziĝo inter du personoj de la sama genro, sed kiam ĝi estas uzata por individuo kiel "homoseksualo" etimologie signifas "persono de la sama sekso", kio ne havas logikan sencon. En la anglalingvaj landoj la termino "gejo" estis anstataŭata de la vorto "homoseksualo" , kiu estas konsiderata malkorekta el politika vidpunkto kaj estas uzata nur preskaŭ por la kristan-dekstruloj. Tamen, en Hispanio, ekzistas kelkan malakcepton uzi la vorton gejon ĉar ĝi estas anglismo. Tial, parto de la politika klaso kaj la amaskomunikiloj kelkfoje uzas la frazon "samseksamaj paroj", por eviti polemikaĵojn. En esperanto la plej uzataj vortoj estas la kunmetaĵo "samseksemo" aŭ "samseksamo" por "homoseksualo" kiu estas internacia vorto sed en esperanto signifas nenion. Kaj la vorto "gejo" el la angla "gay".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti