Gejaj Ludoj estas tutmonda sporta kaj kultura evento, kiu antaŭenigas akcepton de seksa diverseco, havante lesbajn, gejajn, ambaŭseksemajn kaj transgenrajn atletojn kaj artistojn.

Eniro de la atletoj en la lasta ceremonio de la Gejaj Ludoj de 2006.

Fondita kiel Geja Olimpikoj, ĝi komenciĝis en Usono en San-Francisko, Kalifornio, en 1982, kiel la elpensaĵo de olimpika atleto (Meksikurbo 1968) kaj kuracisto Tom Waddell, Rikki Streicher, kaj aliaj, kies celoj estis antaŭenigi la spiriton je inkluzivemo kaj partoprenemo, kaj ankaŭ antaŭenigi la postkuron de persona kresko en sporta evento.

Ĝi konservas similecojn kun la Olimpikoj, inkluzive de la gejluda flamo, kiu lumas dum la malferma ceremonio. La ludoj estas malfermitaj al ĉiuj, kiuj volas partopreni, sen konsidero de seksa orientiĝo, kaj ne ekzistas kvalifikaj normoj. Konkurantoj venas el multaj landoj, inkluzive de tiuj kie samseksemeco restas kaŝa kaj kontraŭleĝa.

La Gejaj Ludoj, (1994) okazigitaj en junio en Novjorko koincidante kun la 25-a datreveno de la ribelo de Stonewall, la moderna komenco de la GLAT-movado en Usono, "superis la Olimpikojn laŭ grando" kun 10,864 atletoj kompare kun 9,356 ĉe la Olimpikoj de Barcelono 1992 kaj 10.318 ĉe la Olimpikoj de Atlanta 1996.

Vidu ankaŭ redakti