Ŝranko

Tiu ĉi artikolo estas pri la mebla ŝranko. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la slanga ŝranko.


Ŝranko
Enmura ŝranko

Ŝranko estas meblo en formo de alta kesto, fermebla per unu aŭ pluraj pordetoj, provizita per bretoj aŭ hokoj por konservi vestojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, teleraron aŭ alispecajn objektojn.

Speciala tipo estas la enkonstruita ŝranko kiu ne estas movebla, nome enmura ŝranko. Se iu estas sufiĉe granda por eniri en ĝin, ĝi nomiĝas enirŝranko.

HistorioRedakti

Ŝrankojn oni konas ekde almenaŭ la Romia epoko, laŭ pentraĵoj trovitaj en Herkulano. Komence, ĝi estis uzita por gardi armilojn (armarĭum estas la latina nomo por ŝranko kaj signifas "ujo por armiloj"), sed rapide oni gardis aliajn aĵojn en ĝi, kiel tolaĵoj kaj libroj. La unuaj libroj, parte faritaj per vakso, devis esti ŝlositaj por ne ruiniĝi. La Romiaj bibliotekoj estis el ŝrankoj kun pluraj bretoj, en kiujn oni metis volumojn aŭ skribrulaĵojn.

Je la Mezepoko, escepte de preĝejoj kaj monaĥejoj, ŝrankoj nur enhavis armilojn kaj armaĵojn. Oni gardis la aliajn aĵojn en kestoj kaj kofroj. Ekde la 15-a jarcento, ŝrankoj havis la saman celon ol nun, kaj la pordojn oni dekoraciis per pentraĵoj, kiam nuntempe oni kutime faras reliefojn.

EtimologioRedakti

La vorto origine venas el la germana lingvo (Schrank). Laŭ Francisko Azorín ŝranko estas Meblo fermebla per pordo-j, provizita de bretoj aŭ hokoj por konservi ĉiaspecajn objektojn.[1] Li indikas etimologion el la germana schräg, schragen.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 194.
  2. Azorín, samloke.