Litŝranko
Litŝranko estas dormejo en la formo de ŝranko fermebla per pordetoj aū kurteno. Litŝrankoj estis aktive uzataj ĝis la komenco de la 20-a jarcento, antaŭ ĉio en la kamparo en biendomoj.

Muro kun litŝranko en muelejo
Unu el la avantaĝoj de litŝranko estas ke ĝi povas esti konstruata en la loĝoĉambro, dumtage ĝi povas esti fermata per pordetoj aŭ kurteno kaj tial la lito tamen ne videblas. Aparta dormoĉambro tial estas superflua.