Samseksema liberiga movado

La samseksema liberiga movado de la fino de la 1960-aj jaroj tra mezo de la 1980-aj jaroj, konata ankaŭ kiel samseksema liberigo.[1]}} instigis lesbaninojn kaj gejojn engaĝiĝi en radikala rektan agadon, kaj batali kontraŭ socia hontigo pere de geja fiero.[2] En la feminisma spirito de personaro direkte al politiko, la plej baza formo de aktivismo estis emfazo al elŝrankiĝo antaŭ familio, amikoj kaj kolegoj, kaj al vivo kiel malferma lesbanino aŭ gejo.[2] En tiu periodo, ĉiujaraj politikaj marŝoj tra ĉefaj urboj, kutime okazintaj en Junio (por rememori la Ribelon de Stonewall) estis ankoraŭ konataj kiel marŝoj por "Geja Liberigo". Nur fine de la 1970-aj jaroj (en urbaj gejcentroj) kaj ĉefe en la 1980-aj jaroj en plej malgrandaj komunumoj, tiuj marŝoj eknomiĝis gejfieraj paradoj.[2] Tiu movado inkludis ĉefajn partojn de la komunumoj de lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksuloj kaj transgenruloj en Nordameriko, Latinameriko, Okcidenta Eŭropo, Aŭstralio, Novzelando kaj aliaj landoj.

Dum la movado ĉiam inkludis ĉiajn GLATulojn, en tiuj tagoj la uniformiga termino estis "gejo," kaj poste, "lesbanino kaj gejo," multe kiel en la fino de la 1980-aj jaroj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, kviro el la angla "queer" estis postulita kiel unuvorta alternativo al la pluplilongiĝa serio de inicialoj, ĉefe uzitaj de radikalaj socipolitikaj grupoj.[3] Specife, la vorto 'gejo' estis preferita al antaŭaj nomigoj, kiaj samseksemulo aŭ homofilo, kiuj estis ankoraŭ uzataj ĉe amaskomunikiloj, kiam ili pritraktas novaĵojn pri gejoj. The New York Times malakceptis uzi la vorton 'gejo', insistante pri 'samseksemulo' ĝis 1987.[4]

Samseksema liberigo estas konata ankaŭ pro sia ligo al la kontraŭkulturo de tiu epoko, nome al grupoj kiaj la Radical Faeries, kaj pro la intenco de la gejaj liberigistoj por transformi aŭ aboli fundamentajn instituciojn de la socio kiaj la socian sekson kaj la nuklean familion;[2] ĝenerale, ties politiko estis radikala, kontraŭfaŝisma, kaj tre kontraŭkapitalisma nature.[5] Por atingi tian liberigon, oni uzas rimedojn kiaj memkonscion kaj rektan agadon.

Dum kontraŭaidosa aktivismo radikaligis novan tajdon de lesbaninoj kaj gejoj en la 1980-aj jaroj, kaj pluekzistis radikalaj grupoj, ĉirkaŭ la komenco de la 1990-aj jaroj la radikalismo de la geja liberigo iĝis preterpasita de la ĉefa forto de novaj asimilismaj blankulaj gejoj kiuj okupiĝis pri homaj rajtoj kaj civila politiko.[6]

Filmo redakti

Strike a pose (Belgio-Nederlando, 2016) estas filmo pri 7 dancistoj de Madonna el la kontestata dokumenta filmo Truth or Dare/In bed with Madonna (1991) kiu temas pri kiel venki la honton kaj la lukto kiun oni bezonas por fariĝi kiu oni estas[7].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gay Rights Are Not Queer Liberation. Alirita 1a de Marto 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Hoffman, Amy (2007) An Army of Ex-Lovers: My life at the Gay Community News. University of Massachusetts Press. pp.xi-xiii. ISBN 978-1558496217
  3. Hoffman, Amy (2007) An Army of Ex-Lovers: My life at the Gay Community News. University of Massachusetts Press. pp.79-81 ISBN 978-1558496217
  4. Hoffman, Amy (2007) An Army of Ex-Lovers: My life at the Gay Community News. University of Massachusetts Press. p. 78. ISBN 978-1558496217
  5. Gay Liberation Front: Manifesto. London (1978). Arkivita el la originalo je 2012-04-30. Alirita 2015-04-05.
  6. Hoffman, Amy (2007) An Army of Ex-Lovers: My life at the Gay Community News. University of Massachusetts Press. pp.79-81 ISBN 978-1558496217
  7. (fr, nl) Cinema-avanture, 2016