Psikedelo

subkulturo naskiĝinta en la 1960-aj jaroj

Psikedelopsiĥedelo (ambaŭ ĝustas) estas adaptaĵo de la angla termino psychedelia, neologismo formita el du grekaj vortoj: «ψυχή»—"animo"; kaj «δήλομαι»—"manifesti". La vorto psikedela estis inventata de la brita psikologo Humphry Osmond kaj signifas "kiu manifestas animon". La termino psikedelo rilatas al subkulturo naskiĝinta en la 1960-aj jaroj kaj inspirata de halucinogenaj drogoj kiel LSD. Ĉi tiu movado estis proksime ligata al la Hipi-movado. La vorto ankaŭ koncernas tian arton kaj rokmuzikon kian elvenis de la kulturmovado/subkulturo psikedela.

Psiĥedela komputilanimacia kadro, 2009-jara X.Org-a ekrankopio de la komputilekrankoduma programaro pclover
Psiĥedelaj aŭtoj en la Usona subŝtato Teksaso. La dek aŭtoj estis duone vertikale enterigitaj, dezertloke. Ili tiel ope restas kiel la modernartaĵo "Cadillac Ranch" (ĝis almenaŭ la jaro 2021)

Vidu ankaŭ

redakti