La Human Be-In estis okazaĵo en la Golden-Gate-Parko de San-Francisko la 14-an de januaro 1967. Ĝi estis la antaŭaĵo de la Summer of Love de San-Francisko, kiu igis la Haight-Ashbury distrikton simbolo de usona kontraŭkulturo kaj enkondukis la vorton "psikedelo" al antaŭurboj.