Henri Benjamin RABAUD (10a de Novembro 1873 – 11a de Septembro 1949)[1] estis franca dirigento, komponisto kaj pedagogo, kiu plenumis gravajn postenojn en la franca muzika medio kaj subtenis ĉefajn konservativajn tendencojn en la franca muziko en la unua duono de la 20-a jarcento.[2][3]

Henri Rabaud
Persona informo
Henri Rabaud
Naskiĝo 10-an de novembro 1873 (1873-11-10)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 11-an de septembro 1949 (1949-09-11) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet • Conservatoire de Paris vd
Subskribo Henri Rabaud
Familio
Patro Hippolyte François Rabaud vd
Profesio
Okupo komponistodirigento vd
Verkado
Verkoj Mârouf, savetier du Caire vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

El familio de muzikistoj, li studis en la Konservatorio kun André Gedalge kaj Jules Massenet. En 1908, li iĝis dirigento en la Pariza Opéra-Comique kie li poste dirigentis la 100an ludadon de sia opero Mârouf, savetier du Caire,[4] kaj el 1914 ĝis 1918 li dirigentis la Parizan Operejon. En 1918 li iĝis muzika dirigento de la Bostona Simfonia Orkestro dum nur unu sezono antaŭ reveni al Parizo. Estante en Bostono, li estis elektita kiel membro en la grupo Alpha de la frataro Phi Mu Alpha Sinfonia, nome nacia frataro de muzikistoj.

Post la rezigno de Gabriel Fauré en 1922, Rabaud estis lia sukcedanto kiel direktoro de la Konservatorio, kie li restis ĝis sia retiro en 1941. Elstaraj studentoj dum tiuj jaroj estis Olivier Messiaen, Jean Langlais, kaj Jehan Alain. Kolegoj estis Paul Dukas kaj Jean Roger-Ducasse por kompono, Marcel Dupré por orgeno, Marcel Moyse por fluto, kaj Claire Croiza por kanto.[5]

Kelkaj verkoj redakti

Operoj redakti

  • La Fille de Roland. Opero (1904)
  • Mârouf, savetier du Caire Op. 14. Opero (1914)
  • L'Appel de la mer. Opero, 1924 (bazita sur Riders to the Sea de John Millington Synge)
  • Rolande et le mauvais garçon. Opero 5-akta (1934)

Voĉo kun orkestro redakti

  • Job Op. 9. Oratorio (1900)

Orkestro redakti

  • Divertissement sur des chansons russes Op. 2 (1899)
  • Procession nocturne. "Symphonic poem after Nicolas Lenau" Op. 6 (1899)
  • Eglogue. Poème virgilien Op. 7 (1899)
  • Orkestrigo de la verko de Fauré nome Dolly Suite (1906)
  • Prélude et Toccata por piano kaj orkestro
  • Simfonio No. 1 en D minora Op. 1 (1893)
  • Simfonio No. 2 en E minora Op. 5 (1899)

Ĉambromuziko redakti

  • Kordokvarteto Op. 3 (1898)
  • Andante et Scherzo por fluto, violono kaj piano Op. 8 (1899)
  • Solo de Concours pour Clarinet et Piano Op. 10 (1901)

Notoj redakti

  1. The Harvard Biographical Dictionary of Music.
  2. Girardot A. Henri Rabaud. En: The New Grove Dictionary of Opera. Macmillan, Londono kaj Novjorko, 1997.
  3. Landormy P. La Musique Française après Debussy. Gallimard, Parizo, 1943.
  4. Wolff S. Un Demi-siècle d'Opéra-Comique (1900-1950). André Bonne, Parizo, 1953.
  5. Simeone, Nigel (2000). Paris – A Musical Gazetteer. New Haven: Yale University Press. ISBN 9780300080537.