Phi Mu Alpha Sinfonia

Bonvolu atenti, ke la esperanta vorto por ampleksa okrestra muzikaĵo estas simfonio, adjektive simfonia (kun -m-), dum la nomo de la ĉi-tie priskribata organizaĵo estas Sinfonia (kun -n-). Indas ne konfuziĝi.

Phi Mu Alpha (ΦΜΑ) Sinfonia [faɪ mju ˈælfə sɪnˈfoʊniə] estas usona kolegia socia frataro por viroj, kiuj havas interesojn pri muziko. La frataro ankaŭ estas nomata Phi Mu Alpha, Sinfonia, aŭ la Simfonia, kaj ĝiaj membroj estas nomataj Simfonianoj (angle Sinfonians). La frataro aktuale havas 224 funkciantajn sekciojn (angle: chapter), 17 koloniojn kaj 15 regionajn ekslernantulajn asociojn en tuta Usono.[1] Al Phi Mu Alpha Sinfonia estas inicitaj pli ol 150 000 viroj depost ĝia fondo en 1898, tial ĝi estas la plej granda kaj plej malnova sekreta societo de muziko.[2] Phi Mu Alpha Sinfonia funkcias sendepende de la ĉefaj gvidaj koncilioj por kolegiaj frataroj kia la nordamerika interfratara koncilio, kvankam ĝi estas membro de alia interfrataraj organizoj kiaj la asocio de frataraj konsilantoj, la asocio de kolegiaj frataraj editoroj, kaj la nacia interfratara muzika koncilio. Ekde 1970, ĝia centro estas ĉe Lyrecrest, bieno en la norda periferio de Evansville en Indianao.

Phi Mu Alpha Sinfonia
fraternity
Komenco 6-a de oktobro 1898 vd
Lando(j) Usono vd
Membro de Professional Fraternity Association vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Phi Mu Alpha Sinfonia (ΦΜΑ)
 
Fondita 6-a de oktobro 1898
La Novanglia Konservatorio de Muziko
Speco Socia frataro
Amplekso Usono
Devizo "Among Men Harmony" ("Inter viroj, harmonio")
Koloroj Ruĝa, Nigra kaj Ora
Floro Krizantemoj
Revuo The Sinfonian
Filantropio Mills Music Mission
Sekcioj 224 sekcioj, 17 kolonioj, 15 ekslernantaj asocioj
Stabejo 10600 Old State Road
Evansville, Indianao, Usono
Hejmpaĝo http://www.sinfonia.org

Historio redakti

Phi Mu Alpha Sinfonia estis fondita kiel la "Simfonia Klubo" je la 6-a de oktobro 1898 de Ossian Everett Mills kaj dek tri lernantoj de la Novanglia Konservatorio de l' Muziko en Bostono (Masaĉuseco). Tradicie, la origino de la nomo "Simfonia" estas atribuata al George Whitefield Chadwick, kiu estis la direktanto de la Novanglia Konservatorio de Muziko kaj la dua honora membro post Ossian Mills. Chadwick proponis la nomon laŭ klubo, de kiu li estis membro en Lepsiko (Germanio).

Phi Mu Alpha Sinfonia iĝis nacia frataro en 6-a de oktobro 1900 per la inico de aro de viroj de la Broad-Strata Konservatorio de Muziko en Filadelfio (Pensilvanio). Sub la gvido de Percy Jewett Burrell (sesa plej supera prezidanto, 19071914), kies skribaĵoj kaj paroladoj daŭras esti influaj por instrui simfonianajn idealojn ĝis nun, la frataro kreskis.

Sinfonia iĝis profesia frataro en 1970. Kiam la Usona Kongreso akceptis la 9-an titolon de la instruadaj amendoj de 1972, Phi Mu Alpha Sinfonia komencas permesi, ke virinoj havu membrecon (ĉar 9-a titolo devigis ĉian profesian organizon fari tio). Ĉirkaŭ 250 virinoj estis inicitaj dum ĉi tiu tempodaŭro, ĝis 1985, kiam Sinfonia reiris esti socia frataro, limigi membrecon je viroj denove. Malgraŭ ne esti profesia frataro depost 1985, la frataro estis membro de la Asocio de Profesiaj Frataroj ĝis 2007.[3]

Celo redakti

La cela deklaro de la frataro, nomita The Object, estas jena:[2]

 
 The Object of this Fraternity shall be for the development of the best and truest fraternal spirit; the mutual welfare and brotherhood of musical students; the advancement of music in America and a loyalty to the Alma Mater

Esperante, estas jene:

 
 La celo de ĉi-tiu frataro estas evoluigi la plej bonan kaj plej veran fratecan spiriton, la reciprokan bonfarton kaj fratecon de muzikaj lernantoj, la progreson de muziko en Usono, kaj lojalecon al la hejma universitato. 

La celo de la frataro estis akceptita komence de 1901 kaj evoluis kun la frataro. Kredeble la versio plej simila al la hodiaŭa celo estis uzato dum la 1960-aj jaroj:[4]

  • Progresigi la aferon de muziko en Usono.
  • Nutri la reciprokan bonfarton kaj fratecon de lernantoj de muziko.
  • Estigi la plej veran spiriton fratecan inter ĝiaj membroj.
  • Instigi lojalecon al la hejma universitato.

En la unuaj 1970-aj jaroj, kiam Sinfonia iĝis profesia frataro, la celo estis reskribata ankoraŭfoje por emfazi profesiecon kaj instruadon de muzikon:

 
 La ĉefa celo de la frataro estas instigi kaj aktive antaŭenigi la plej bonajn modelojn de kreemo, koncertado, instruado kaj esplorado en muziko en Usono. Pliaj celoj estas estigi kaj instigi lojalecon al la hejma universitato, nutri la reciprokan bonfarton kaj fratecon de lernantoj de muziko, estigi la plej veran spiriton fratecan inter siaj membroj, kaj ensemi en ĉiuj konscion de la grava celo de muziko en la riĉigo de la spirito homa. 

[5]

Pli malfrue, versio, kiu estis simila al la kvar celoj, estis uzata, sed Sinfonia aldonis kvinan celon pri profesieco. La Kvin Celoj estis uzataj eĉ post kiam Sinfonia ĉesis esti profesia frataro, ĝis 2003 dum la Simfonia Nacia Kunvencio en Vaŝingtono, kiam la origina celo de 1901 estis restaŭrita.

Nacia filantropio redakti

La nacia filantropa fondaĵo de Phi Mu Alpha Sinfonia estas la Mills Music Mission (esperante Muzika Misio de Mills). Kreita en 1998, ĝi estis inspirata de agado, kiu originis de la fondinto de la frataro, Ossian Everett Mills, en la malfrua 19-a jarcento.[6] Mills estis la organizinto de la Paska Kanto kaj Flora Misio en Bostono, en kiu muzikistoj kaj helpantoj de Bostonaj malsanulejoj kantadis, ludadis muzikon, kaj donadis recitojn dum Kristnasko kaj Pasko. En 2003, la Mills Music Mission estis akceptita kiel la oficala nacia filantropa fondaĵo de Phi Mu Alpha Sinfonia. Ĉi tiu projecto estas malofta inter frataraj filantropaj asocioj, ĉar anstataŭ kolekti monon por asisti elektitan karitatan organizaĵon, la frataro uzas la unikajn talentojn kaj interesojn de siaj membroj por interagi persone kun senhavuloj.

Engaĝiĝo de ekslernantoj redakti

Komuna parolturno aŭdanta tra la frataro estas "Once a Sinfonian, Always a Sinfonian!" ("Unufoje Sinfoniano, ĉiam Sinfoniano!"). Membreco en la frataro estas intencita esti dumviva sindevontigo, malsame de alia kolegiaj organizoj, en kiu ceremonia membreco ĉesas post kiam membro foriras la universitaton.[7] La frataro estas provanta kreskigi multe engaĝiĝon de ĝia ekslernantaj membroj.[8] Regionaj ekslernantulaj asocioj, unue organizitaj en 1996 kaj dissemitaj tra Usono, provizas facilajn metodojn por ekslernantoj kunveni kaj akceli la idealojn kaj celojn de la frataro. Tiaj grupoj estas aktivaj en Atlanta (Georgio); Centra Florido; Centra Ohio; Dalaso (Teksaso); Hjustono (Teksaso); Novjorko (Nov-Jorkio); Filadelfio (Pensilvanio); Sankta-Luizo (Mizurio); Tulso (Oklahomo); kaj Vaŝingtono. Ekslernantoj povas esti engaĝataj laŭ aliaj metodoj. Ili povas partopreni en eventoj de regionaj kolegiaj sekcioj, kaj povas volonti en gvidaj oficoj kaj membrecoj en komitatoj. Ili estas instigataj ke ili helpu la frataron finance per kontribui al la Sinfonia Eduka Fondaĵo.

Sinfonia Eduka Fondaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sinfonia Eduka Fondaĵo.

La Sinfonia Eduka Fondaĵo estas la filantropia filio de Phi Mu Alpha Sinfonia. Ĝi estis fondinta kiel la "Sinfonia Foundation" en 1954 kun la celo akceli muzikon kiel kaj arton kaj profesion. Ĝi estis reorganizita en 2004 por pli modeli sin laŭ la edukaj fondaĵoj de aliaj grandaj frataroj. La fondaĵo ebligas ke la frataro havu liberigon de impostoj, kio ebligas ke la frataro akceptu imposto-dekalkuleblajn donacojn, kiujn la frataro povas uzi por akceli la edukajn programojn de la frataro kaj ankaŭ por doni stipendiojn, helpon por vojaĝi al naciaj frataraj eventoj, esplorajn stipendiojn, kaj stipendiojn por studi eksterlande. Sekve, la Sinfonia Eduka Fondaĵo akcelas la filozofion de la frataro, ke muzikaj viroj iĝas viroj de altaj idealoj kaj aspiroj, kiuj do eliros al la mondo kiel subtenantoj de muziko en siaj ĉiutagaj vivoj.

Distingeblaj Sinfonianoj redakti

Aĝante pli ol jarcenton, Phi Mu Alpha Sinfonia estas iniciginta multajn virojn, inkluzive de viroj, kiu estas atingintaj rimarkindecon en muziko, televido, filmo, scienco kaj literaturo. Iuj estas Fred Rogers, John Philip Sousa, Duke Ellington, Krzysztof Penderecki, Arnold Schönberg, Percy Grainger, Andrew Carnegie, George Whitefield Chadwick, Enrico Caruso, Jan Kubelík, Luciano Pavarotti kaj Aaron Copland.

Sekcioj (chapters) redakti

Phi Mu Alpha Sinfonia havas 224 aktivajn sekciojn kaj 15 koloniojn tra Usono. Sekcio Alfa je la origina Novanglia Konservatorio de l' Muziko estis aktiva de 1898 al 1977. Ĝi reaktivigis sin en 1991, sed ĝi malaktiviĝis en 1995. Sekcio Delta je la Ithaca College en Itako (Nov-Jorkio), estis ĉartita en la 28-a de januaro 1901, kaj estas la plej malnova sekcio en la frataro, kiu ne malaktiviĝas.

Sekcioj de la frataro partoprenas en multaj agadoj, kiuj emfazas fratecon, servadon kaj muzikan koncertadon. Sekcioj alportas muzikon en la komunumon per la Mills Music Mission, patronas koncertojn de usona muziko, havigas muzikajn ensemblojn, instigas novajn komponaĵojn, alportas distingindajn muzikistojn en la lernejojn kaj partoprenas en aliaj agadoj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti