John Philip Sousa
John Philip SOUSA (6-a de novembro 1854 – 6-a de marto 1932) populare konata kiel "La Marŝo-Reĝo", estis usona bandestro kaj komponisto de la frua romantika epoko ĉefe konata por usonaj militaj marŝoj.
John Philip Sousa | |
---|---|
La marŝo-reĝo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-a de novembro 1854 en Vaŝingtono, Usono |
Morto | 6-a de marto 1932 en Reading, Pensilvanio, Usono |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Kongresa Tombejo |
Loĝloko | Vaŝingtono • John Philip Sousa House |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Missouri Military Academy (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Jane Bellis Sousa (en) |
Infano | John Philip Sousa II (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento verkisto bandestro sportpafisto militisto komponisto direktoro |
Verkoj | The Stars and Stripes Forever |
Biografio
redaktiSousa naskiĝis en Vaŝingtono al John António de Sousa kaj Maria Elisabeth Trinkhaus, siaj gepatroj de portugala kaj bavara nasko. John eklernis la violino je 6-jaraĝa. Kiam la juna Sousa atingis 13-jaraĝon, lia patro, trombonisto en la Mararmea Bando, varbis sian filon en la Usona Mararmeo kiel metilernanto. Post mallonga tempo, la juna Sousa provis forfuĝi por. John servis dum 7 jaroj kiel metilernanto, ĝis 1875, verŝajne lernanta ĉiujn blovinstrumentojn, kaj portanta lertecon kun violino.
Post kelkaj jaroj, John membriĝis en teatra orkestro kie li lernis estri. Li reiris al la Usona Mararmea Bando kiel estro en 1880, kaj estris ĝin ĝis 1892. Sousa formas sian propran bandon en 1892. Ĝi vojaĝis vaste, kaj en 1900 ĝi reprezentis Usonon ĉe la Pariza Ekspozicio kaj turneis tra Eŭropo. Sousa ofta rifuzis ludestri per radio, pro manko de persona kontakto kun la aŭskultantaro. Li estis persvadita ludestri en 1929, kaj vaste populariĝis.
Aŭdeblaĵo
redakti- "Stars and Stripes Forever" de Sousa, ludita de lia bando. (Rekordaĵo farata de Thomas Edison, 1909).