Malfermi la ĉefan menuon

Enrico CARUSO [Enriko Karuzo] (naskiĝis la 27-an de februaro, 1873, mortis la 2-an de aŭgusto 1921) estis itala tenora kantisto en operoj.

Enrico Caruso
Enrico Caruso tenor.jpg
Persona informo
Naskonomo Enrico Caruso
Naskiĝo 25-an de februaro 1873 (1873-02-25)
en Napolo, Flag of Italy (1861–1946).svg Itala reĝlando
Morto 2-an de aŭgusto 1921 (1921-08-02) (48-jara)
en Napolo, Flag of Italy (1861–1946).svg Itala reĝlando
Mortokialo pulma kancero
Tombo Italio
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco Itala reĝlando
Familio
Edz(in)o Dorothy Caruso
Infano Gloria Grazianna Victoria America Caruso
Profesio
Profesio operkantisto • kantisto
Information icon.svg
vdr
CarusoSmall.JPG
Lucia di Lammermoor (1908).

Caruso naskiĝis en Napolo. En la jaro 1894 li tie komencis sian muzikan karieron. Sian unuan grandan sukceson li festis kvar jarojn poste en Milano. En 1903 li unuafoje kantis en la Nov-Jorka Metropolitan Opera.

La repertuaro de Caruso ampleksis proksimume 60 (ĉefe italajn) operojn kaj 500 kantojn. Kiel unu el la unuaj kantistoj li registris sian voĉon sur sondiskoj. Pro la uzado de tiu nova medio kaj pro sia eksterordinare esprimoplena voĉo li fariĝis la plej renoma operkantisto de sia tempo.

Enrico Caruso mortis en Napolo en 1921.

Aŭskultu: „La donna è mobile“ (Rigoletto)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.