The Canterbury Tales

anglalingva rakontaro far Geoffrey Chaucer

The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer (Esperante: La rakontoj de Canterbury) estas unu el la plej gravaj verkoj de angla literaturo. Ĝi estas inter la klasikaĵoj de la meza angla. La intrigo temas pri pilgrimantoj, kiuj elparolas siajn rakontojn al pilgrima kunveno sur la vojo al Canterbury. Multaj el la rakontoj elstaras pri priskribo de la vivo de la novaj burĝoj, precipe ĉe amhistorioj.

The Canterbury Tales
ChaucerPortraitEllesmereMs.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Geoffrey Chaucer
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1387
Information icon.svg
vdr
Gravuraĵo pri la rakontantaj pilgrimantoj por la dua eldono de The Canterbury Tales presita ksilografiaĵo de 1483.

Canterbury-rakontoj estas konstruitaj kiel kolekto de rakontoj, kelkaj originalaj kaj aliaj ne, ligitaj unu al la alia tra kadrorakonto. En la kadrorakonto, diversa kaj bunta grupo de proksimume 30 pilgrimoj kiuj eliras el Londono kaj supreniras al la tombo de la martiro Thomas Beckett en Katedralo de Canterbury. La karakteroj de la pilgrimoj estas prezentitaj en la ĝenerala prologo fare de Chaucer, kiu mem partoprenas en la rakonto kaj vojaĝo kiel unu el la pilgrimoj. La partoprenantoj decidas okazigi specon de rakontokonkurso por agrabligi sian kunestan restadon survoje kaj ĉiu el ili laŭvice, aŭ intrude, rakontas sian rakonton.

La rakontoj, kelkaj humuraj kaj iuj seriozaj, ĉiuj traktas malsamajn aspektojn de homa naturo kaj bazajn homajn instinktojn. La rakontoj tuŝas, rekte kaj nerekte, temojn kiel amo, sekseco, geedziĝo, malfideleco, klasdiferencoj, avideco kaj pli. Tamen, la rakontoj diferencas unu de la alia laŭ ĝenro, skribstilo, lingva etapo kaj pli, kaj fakte estas sendependaj verkoj.

La verko estas skribita tute en mallongaj linioj rimitaj ĉe la fino, krom du el la rakontoj skribitaj kiel prozo. Evidentiĝas ankaŭ, ke neniu kompleta planado de la kompleta verko estis farita antaŭ ol ĝi estis skribita, sed ĝia formuliĝo estis farita dum la verkado. Multaj akademiuloj dividas la Canterbury-rakontojn en proksimume dek fragmentojn, kie ĉiu fragmento havas ligon inter la rakontoj tra voko de mediaciisto, ordigante la venontan nombron, ktp. sed inter tiuj dek partoj mem, la ligo estas sufiĉe loza.

Esperanta traduko de la ĝenerala prologo estis publikigita de Wilfred Bickley Johnson en 1980.[1]

La unuopaj rakontojRedakti

La unuopaj rakontoj, laŭ ilia ordo en la Ellesmere-manuskripto, estas:[2]

I. Fragmento grupo A

  • General Prologue - Ĝenerala prologo
  • The Knight’s Tale - La rakonto de la kavaliro
  • The Miller’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la muelisto
  • The Reeve’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la vokto
  • The Cook’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la kuiristo

II. Fragmento grupo B1

  • The Man of Law’s Introduction, Prologue and Tale - La enkonduko, prologo kaj rakonto de la advokato

III. Fragmento grupo D

  • The Wife of Bath’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la edzino de Bath
  • The Friar’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la ordenfrato
  • The Summoner’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la alvokisto

IV. Fragmento grupo E

  • The Clerk’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la klerulo
  • The Merchant’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la komercisto

V. Fragmento grupo F

  • The Squire’s Introduction and Tale - La enkonduko kaj rakonto de la varleto
  • The Franklin’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la terposedanto

VI. Fragmento grupo C

  • The Physician’s Tale - La rakonto de la kuracisto
  • The Pardoner’s Introduction, Prologue and Tale - La enkonduko, prologo kaj rakonto de la indulgencpredikisto

VII. Fragmento grupo B2

  • The Shipman’s Tale and Epilogue - La rakonto kaj epilogo de la ŝipestro
  • The Prioress’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la priorino
  • The Prologue, Tale and Epilogue of Sir Topas - La prologo, rakonto kaj epilogo pri Sir Topas
  • The Tale of Melibee - La rakonto pri Melibeo
  • The Monk’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la monaĥo
  • The Nun’s Priest’s Prologue, Tale and Epilogue - La prologo, rakonto kaj epilogo de la monaĥina sacerdoto

VIII. Fragmento grupo G

  • The Second Nun’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la dua monaĥino
  • The Canon’s Yeoman’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la asistanto de la kanoniko

IX. Fragmento grupo H

  • The Manciple’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la administranto

X. Fragmento grupo I

  • The Parson’s Prologue and Tale - La prologo kaj rakonto de la pastro
  • Chaucer’s Retraction - La revoko de Chaucer

AdaptaĵojRedakti

La filmo de Pier Paolo Pasolini de 1972 nome I racconti di Canterbury prezentas kelkajn el la rakontoj, kelkaj el kiuj montras fortan rilaton al la originala rakonto kaj kelkaj el kiuj estis plibeligitaj. La Rakonto de la kuiristo, ekzemple, kiu estas nekompleta en la originala versio, estis etendigita al plena historio, kaj la Rakonto de la monaĥo etendas la scenon en kiu la alvokisto estas portita al la infero. La filmo inkludas tiujn du rakontojn same kiel tiujn nome La rakonto de la muelisto, La rakonto de la alvokisto, La rakonto de la edzino de Bath, kaj La rakonto de la komercisto.[3]

ReferencojRedakti

  1. Translations and Adaptations, listed by country (angle). Global Chaucers. Alirita 2022-04-19.
  2. Geoffrey Chaucer: The Canterbury Tales (tradukita el la mezangla Nevill Coghill), Penguin Classics 2003, ISBN 0-14-042438-5 (angle).
  3. Pencak, William, The Films of Derek Jarman, Jefferson: McFarland & Co, 2002, pp. 178–9. (ISBN 0-7864-1430-8).