I racconti di Canterbury

I racconti di Canterbury estas itala filmo de 1972 reĝisorita de Pier Paolo Pasolini kaj bazita sur la mezepoka rakonta poemo The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer. Ĝi estas la dua filmo de la "Trilogio de la vivo" de Pasolini, dum la aliaj estas Il Decameron kaj Il fiore delle mille e una notte. Ĝi ricevis la Oran Urson en la 22a Berlinale.[1]

I racconti di Canterbury
filmo
Originala titolo The Canterbury Tales
Originala lingvo itala lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 2 jul. 1972, 1972
Ĝenro fantasta filmo, film based on books, komedia filmo
Kameraado Tonino Delli Colli
Reĝisoro(j) Pier Paolo Pasolini
Produktisto(j) Alberto Grimaldi
Scenaro Pier Paolo Pasolini
Filmita en Sicilio • Katedralo de Canterbury • Kembriĝo • Chipping Campden • Lavenham • Etna • Battle Abbey • Layer Marney Tower • Bath • Rolvenden • St Osyth • Katedralo de Wells • Hastings • Maidstone • Rye • Warwick
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Franco Citti • Ninetto Davoli • Laura Betti • Pier Paolo Pasolini • Hugh Griffith • Alan Webb • Franca Sciutto • John Francis Lane • Tom Baker • Josephine Chaplin • Vernon Dobtcheff • Derek Deadman • Francis de Wolff • Robin Askwith • Michael Balfour • Jenny Runacre • Mary Stuart • Willoughby Goddard • Karl Howman • Peter Stephens • Adrian Street • Nicholas Smith • Elisabetta Genovese • Eduardo De Filippo • Francesco Leonetti • Marco Bellocchio
Produktinta firmao Produzioni Europee Associati
Honorigoj Ora Urso
IMDb
vdr

La adaptaĵo temas pri ok el la 24 originalaj rakontoj kaj enhavas abundon de nudeco, sekso kaj facila humoro. Multaj el tiuj scenoj estas aǔ almenaǔ oni aludis al ili en la originalo, sed kelkaj estas aldonoj fare de Pasolini.

La filmo prezentas kelkajn el la rakontoj de Chaucer, kelkaj el kiuj montras fortan rilaton al la originala rakonto kaj kelkaj el kiuj estis plibeligitaj. La Rakonto de la kuiristo, ekzemple, kiu estas nekompleta en la originala versio, estis etendigita al plena historio, kaj la Rakonto de la monaĥo etendas la scenon en kiu la alvokisto estas portita al la infero. La filmo inkludas tiujn du rakontojn same kiel tiujn nome La rakonto de la muelisto, La rakonto de la alvokisto, La rakonto de la edzino de Bath, kaj La rakonto de la komercisto.[2]

Notoj redakti

  1. "Berlinale 1972: Prize Winners". berlinale.de.
  2. Pencak, William, The Films of Derek Jarman, Jefferson: McFarland & Co, 2002, pp. 178–9. (ISBN 0-7864-1430-8).