Humoro

relative longdaŭra emocia stato
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun humuro.

Humoro estas kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la spirito (animstato).

En moderna Esperanto humuro kaj humoro estas apartaj nocioj - kontraste al la unuaj jardekoj de la lingvo kiam humoro reprezentis ambaŭ nociojn.

Komparu kun: agordo, kaprico.

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri humoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Li estas en acida humoro. 
  •  
     Kontraŭ doloro helpas bona humoro. 
  •  
     Kiam kreskas honoro, kreskas humoro. 

ReferencojRedakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-22.