Idries Ŝah

Idries Ŝah, ankaŭ Idries Shah (en paŝtuna lingvo: ادريس شاه‎, en urdua: ادریس شاه‎; 16a de Junio 1924 – 23a de Novembro 1996), konata ankaŭ kiel Idris Shah, denaske Sayed Idries el-Hashimi (en araba: سيد إدريس هاشمي) kaj per la plumnomo Arkon Daraul, estis verkisto kaj instruisto en la sufiisma tradicio, kiu verkis ĉirkaŭ tri dekojn da libroj pri temoj game el psikologio kaj spiriteco al veturlibroj kaj kulturaj studoj, kaj ankaŭ grava pensulo de la 20-a jarcento.[1]

Idries Ŝah
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1924 (1924-06-16)
en Ŝimla, Panĝabo (Brita Hindio),  Brita Hindio
Morto 23-an de novembro 1996 (1996-11-23) (72-jaraĝa)
en Londono
Tombo Brookwood Cemetery vd
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater City of Oxford High School for Boys vd
Subskribo Idries Ŝah
Familio
Patrino Saira Elizabeth Luiza Shah vd
Gefratoj Omar Ali-Shah • Amina Shah vd
Infanoj Saira Shah • Safia Shah • Tahir Shah vd
Profesio
Alia nomo Arkon Daraul vd
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • instruisto • kolektisto de fabeloj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Hindio, posteulo de nobela familio de Paŝtunoj el Afganio,[1] Ŝah kreskiĝis ĉefe en Anglio. Liaj fruaj verkoj centriĝis al temoj kiel magio kaj sorĉado.[2][3] En 1960 li fondis eldonejon nome Octagon Press, kaj produktis tradukojn de klasikaj tekstoj de Sufiismo same kiel propraj verkoj. Lia plej ikona verko estis La Sufiistoj, kiu aperis en 1964 kaj ricevis laŭdojn internacie.[4] En 1965, Ŝah fondis en Londono la Institute for Cultural Research (Instituto por Kultura Esplorado), nome edukorganizo dediĉita al la studo de la homa konduto kaj de la kulturo.[5] Simila organizo, nome la Institute for the Study of Human Knowledge, konata ankaŭ kiel ISHK (Instituto por la Studo de la Homa Konduto) ekzistas en Usono,[6] sub estreco de la psikologo kaj profesoro de la Universitato Stanford Robert Ornstein, nomumita de Ŝah kiel lia sendito en Usono.[7]

En siaj verkoj, Ŝah prezentas Sufiismon kiel universala formo de saĝeco antaŭa al Islamo, metante emfazon al la dinamismon de la Sufiismo, ties nestata naturo kiu ĉiam adaptiĝas al la nuntempo, kongrue kun la koncernaj lokoj kaj homoj. Krome li enkadrigis siajn instruojn en terminoj de la okcidenta psikologio. Ŝah faris etendan uzadon de rakontoj, tradicia sciaro kaj paraboloj, tekstoj kiuj enhavas multajn tavolojn de signifoj desegnitaj por aktivigi memrigardon kaj meditadon en la leganto. Eble li estas plej konata pro siaj kolektoj de la amuzaj historioj de Nasredin.[8]

Ŝah estis foje kritikita de orientistoj kiuj pridubis liajn konojn. Lia rolo en la polemiko kiun vekis nova traduko de la Robajĝat de Omar Ĥajam, publikigita de lia amiko Robert Graves kaj lia pli aĝa frato, Omar Ali Ŝah, estis celo de detala ekzameno.[9] Tamen, li havis ankaŭ nombrajn defendantojn, inter kiuj elstaris la romanistino (kaj ricevinto de la Nobel-premio de literaturo) Doris Lessing. Ŝah estis agnoskita kiel proparolanto de Sufiismo en Okcidento kaj prie prelegis kiel vizitprofesoro en granda nombro de universitatoj de Okcidento. Liaj verkoj ludis gravan rolon por prezenti Sufiismon kiel formo de spirita saĝeco nerelegia kaj individua.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Octagon Press: Author Idries Shah 4a de Septembro 2012. Arkivita la 23an de Julio 2012.
  2. Shah, Idries, Oriental Magic, 1956, Octagon Press isbn = 0-86304-017-9
  3. Shah, Idries, The Secret Lore of Magic, 1957, Octagon Press isbn = 0-8065-0004-2
  4. Octagon Press: The Sufis Alirita la 4an de Septembro 2012. Arkivita la 14an de Aŭgusto 2012.
  5. Institute for Cultural Research Alirita la 4an de Septembro 2012. Arkivita la 14an de Septembro 2008
  6. ISHK Alirita la 4an de Septembro 2012. Arkivita la 18an de Februaro 2013
  7. Robert Ornstein: Biographical Information Arkivigite je 2019-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Septembro 2012.
  8. About Nasrudin Alirita la 4an de Septembro 2012.
  9. Books: Stuffed Eagle Arkivigite je 2009-01-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Septembro 2012. 31a de Majo 1968.