Paŝtuna lingvo

lingvo

La paŝtuna lingvo (originale: پښتو‎ [ˈpəʂt̪oː]) estas sudorienta irana lingvo, en orienta kaj suda Afganio (proksim. 7 milionoj = 43 % de la afgana loĝantaro), ĉelimaj regionoj de Pakistano (ĉirkaŭ 8 milionoj). Oni distingas du dialektajn grupojn: orientan (Peŝavaro) kaj okcidentan (Kandaharo), kiuj tamen havas komunan skribolingvon (ekde la 16-a jarcento arablitere). En Afganio la paŝtuna lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj. Parolata ankaŭ en Pakistano de inter 12 milionoj kaj 15 milionoj da parolantoj (depende de la fonto).

Paŝtuna lingvo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
orienta irana lingvaro
Parolantoj 39 000 000
Skribo araba alfabeto, araba skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ps
  ISO 639-3 pus
  Glottolog pash1269
Angla nomo Pashto
Franca nomo pachto
vdr

La deklinacio (fleksio de substantivoj) estas en la paŝtuna reduktita al dukaza sistemo. Konserviĝis la preterita ergativ-strukturo. La sonsistemo (retrofleksaj konsonantoj) kaj leksiko estas forte influita de la hindoariaj lingvoj.

La etno kiu ĉefe parolas tiun lingvon estas la paŝtunoj.

Vidu ankaŭ redakti