Islama mitologio

aro de mitoj asociita al Islamo
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La islama mitologio estas aro de mitologio disvolvigita en la islamaj kulturoj kaj devas esti konsiderita diferenca disde la islama kredaro. Plej ofte, tiuj mitoj ne kongruas kun Islamo mem, sed foje la islama mitologio helpas la klarigon kaj simboligon de la islama kredaro.

La genio estas unu de la plej popularaj entoj de la islama mitologio.

Islamdevenaj mitoj redakti

La historioj de genioj, magiaj lampoj, magiaj tapiŝoj kaj deziroj enhavataj en rakontaroj kiel tiuj de Mil kaj unu noktoj kaj aliaj verkoj estis transigitaj tra generacioj. La islama mitologio probable estis influita de la araba mitologio. Ambaŭ diferenciĝas je tio ke Islamo malpermesas la sorĉadon. Multaj islamaj geavoj rakontis al filoj kaj nepoj historiojn por endormiĝi pri serpento menciita en islama hadito kiel puno pro malobeo de la devo preĝi.

Malica okulo redakti

La koncepto de la malica okulo estas kredo konsiderata de kelkaj kiel ebla okazo, ĉar ĝi estas menciita en la Korano, nome en la surao al-Falak (en kiu oni konsilas serĉi rifuĝon "el la diableco de la enviulo dum tiu envias"), kaj ĝi estas konsiderata certa kredo inter milionoj da islamanoj. La Mano de Fatima estas uzata foje por nuligi la efikon de la malica okulo, kvankan ties uzado estas malpermesita de la Islamo, kiel ĉiuj talismanoj kaj superstiĉoj. Inter la tradiciaj islamanoj, kelkaj versoj de la Korano kiel la suraoj an-Nas kaj al-Falaq, foje estas deklamataj kiel beno kaj protekto.

Aladino redakti

La historio de Aladino estas unu de tiuj rakontoj pri genioj konataj en la tuta mondo tra la disvastigo de Mil kaj unu noktoj. Kvankan kelkaj el tiuj historioj estas asociataj en la menso de okcidentanoj kun la Islamo, reale ili estas antaŭaj al la epoko de la enkonduko de la Islamo kaj fakte enhavas elementojn kontraŭajn al la religia instruado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti