Fikret Amirov

azerbajĝana komponisto

Fikret Mashadi Jamil oghlu AMIROV (en azerbajĝana lingvo: Fikrət Məşədi Cəmil oğlu Əmirov; 22a de Novembro, 1922, Ganĝo – 20a de Februaro, 1984, Baku) estis elstara komponisto de Azerbajĝano en la Soveta periodo.

Fikret Amirov
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1922 (1922-11-22)
en Ganĝa
Morto 20-an de februaro 1984 (1984-02-20) (61-jaraĝa)
en Bakuo
Tombo Aleo de Honoro
Lingvoj azerbajĝanarusa
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Baku Academy of Music
Subskribo Fikret Amirov
Familio
Patro Mashadi Jamil Amirov
Patrino Dürdana Amirova
Edz(in)o Aida Amirova
Infanoj Camil Amirov • Sevil Amirova
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Lia familio estis aktiva en la popolmuziko de Azerbajĝano kaj studis en la Azerbajĝana Ŝtata Konservatorio, nune konata kiel Bakua Muzika Akademio. En 1941, kiam Nazia Germanio atakis Sovetunion, Amirov, estante 19-jaraĝa, estis devigita militservi en la Soveta armeo. Li estis vundita ĉe Voroneĵo, hospitaligita kaj demobilizita el la militservo, revenis al Baku kaj pluigis siajn studojn en la Azerbajĝana Ŝtata Konservatorio.

La muziko de Amirov estis tre influita de azeriaj popolmelodioj. Li kreis novan ĝenron nomita simfonia mugamo. La simfoniaj mugamoj de Amirov estis bazitaj sur klasikaj popolpecoj kaj estis plenumitaj de multaj famaj simfoniaj orkestroj tra la tuta mondo, kiel la Houston Symphony Orchestra dirigentita de Leopold Stokowski.

Amirov estis fekunda komponisto. Liaj plej famaj pecoj estis simfoniaj verkoj kiel "Ŝur" (1946), "Kurd Ovŝari" (1949), "Azerbaijan Capriccio" (1961), "Gulustan Bayati-Shiraz" (1968), "La legendo de Nasimi" (1977), "Memore al la Herooj de la Granda Nacia Milito" (1944), "Duobla Konĉerto por violono, piano kaj orkestro" (1948) ktp.

Liaj baletoj estas "Nizami" (1947) kaj "Mil kaj unu noktoj", kiu premieris en 1979. Amirov verkis la operon "Sevil" en 1953. Li verkis ankaŭ nombron de pecoj por piano kiel "Balado," "Kanto de Aŝug," "Nocturne," "Humoreska," "Lirika danco," "Waltz," "Lullaby" kaj "Toccata." Li verkis ankaŭ nombrajn filmajn muzikojn.

Honoroj kaj premioj redakti