Ezequiel Viñao

argentina komponisto

Ezequiel VIÑAO [ezeKJEL biNJAo] (21a de Julio, 1960 en Bonaero) estas argentin-usona komponisto. Li elmigris al Usono en 1980 kaj studis en la Lernejo Juilliard. Inter liaj komponaĵoj menciindas La Noche de las Noches (1989) por kordokvarteto kaj elektroniko, kiu ricevis la unuan premion de la Latinamerika Forumo de Komponistoj de Unesko en 1993; ses Études (1993) por piano, kiu ricevis la premion Friedheim de la Centro Kennedy en 1995; dua kordokvarteto The Loss and the Silence (2004), komisiita de la Juilliard String Quartet kaj tiotita per citaĵo el la Rakonto de Aragorn kaj Arwen el la La Mastro de l' Ringoj de J.R.R. Tolkien;[1] The Wanderer (2005) por voĉoj a cappella, komisiita de Chanticleer kaj Chicago a cappella, titolita el la malnovangla poemo The Wanderer;[2] kaj Sirocco Dust (2009), komisiita de la Kongresa Biblioteko por la St. Lawrence String Quartet. Li nune loĝas en Novjorko.

Ezequiel Viñao
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1960 (1960-07-21) (63-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Argentino
Alma mater Lernejo Juilliard
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Notoj redakti

  1. Pincus, Andrew L. (4a de Julio 2006). "Juilliard serves a musical ste". The Berkshire Eagle.
  2. Viñao, Ezequiel. "the wanderer for a cappella voices (2005) from a tenth century anglo-saxon text". tloneditions. Alirita la 3an de Marto 2020.