Friedrich Preller la Maljuna

Friedrich PRELLER la maljuna (germane: Friedrich Preller der Ältere; naskiĝinta la 25-an de aprilo 1804 en Eisenach, mortinta la 23-an de aprilo 1878 en Vajmaro) estis germana pentristo.

Friedrich Preller la Maljuna
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1804 (1804-04-25)
en Eisenach
Morto 23-an de aprilo 1878 (1878-04-23) (73-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Infano Friedrich Preller the Younger
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
vdr

Vivo redakti

Preller, filo de sukerbakisto, frekventis plurajn jarojn la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro kien la gepatroj translokiĝis. Poste li memplukleriĝis sin ĉe la de Heinrich Meyer gvidata Libera desegnadlernejo (Fürstliche freie Zeichenschule Weimar). Inter 1821 kaj 1823 li kopiis pentraĵojn de la Galerio dresdena kaj frekventis laŭ perado de Goeto kaj helpata de stipendio de la grandduko Karlo Aŭgusto la Artakademion antverpenan.

En 1826 li iris je la akademio al Milano kaj en 1828 Romon, kie li aniĝis al la skolo de Joseph Anton Koch. Sub ties influo Preller dediĉis sin al la prezentado de heroaj-historiaj pejzaĝoj, kio en la kuro de la tempo evoluis je veraj belaĵoj. Reveninte en 1831 Vajmaron li transprenis la gvidadon de la Lerneja desegnada; por la granddukino Maria Pavlovna Romanova li pentris i.a. ses grandajn bildojn - turingiajn pejzaĝojn kun historia ĉirkaŭaĵo - olee kaj ornamis la Wieland-salonon ĉe Urba kastelo vajmara per pejzaĝaj kaj figuraj bildoj en tempero-tekniko kiel ankaŭ inter 1833 kaj 1836 salonon en la Romia domo (Lepsiko) per sep komponaĵoj priodiseaj.

Sekvente la individuecon orientiĝantan je la fortimpreso kaj belego li entreprenis kvazaŭ ĉiujare vojaĝojn en montajn kaj marbordajn regionojn de Germanujo, Nederlando kaj Norvegujo (1840) kolektante ade skizojn je serio da bildoj maraj, plaĝaj, montaraj el kiuj li produktis artaĵojn laŭmende. Ekde 1856 li pli intense interesiĝis pri la homera ĉefverko kaj pligrandigis la ciklon je 14 komponaĵoj karbodesegnaj. Ilin (du aliaj poste aldonitis ankoraŭ) montris lin publike en 1858 en Munkeno kaj ricevis fare de la grandduko de Saksio-Vajmaro fari el ili vandbildojn por la loggia-areo de la Nova Muzeo (Weimar). Por pliintensigi la studojn antaŭ finfaro li ricevis monrimedojn por pli longa restado e Italujo (1859–61). Li do aliverkis la aĵojn ankoraŭfoje sur 16 kartonojn kaj realigis ekde 1863 la pentraĵojn por la vajmara muzeo en vakskoloroj sur cementkalktabuloj en feraj kadroj. Ilin oni muntis vanden. Pli poste Preller denove restis en Italujo pentrante ĝis mallonge antaŭmorte serion da grandaj pejzaĝoj, ofte laŭ italaj motivoj.

Preller faris ankaŭ lindajn akvafortojn, i.a. Wartburgon kun kavaliroj, plaĝajn scenojn el Rügen, kelkfoje ankaŭ nur personojn. Lia filo Friedrich Preller la pli juna ankaŭ pentristis. Malproksima nevo lia estis la artisto Louis Preller.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 16. Leipzig 1908, p. 276-277 (tie ĉi interrete)