Gemäldegalerie Alte Meister

muzeo en Germanio

La Gemäldegalerie Alte Meister (esperante "Pentraĵgalerio de la Malnovaj Majstroj") estas ŝtata artmuzeo lokita en parto de la palaco Zwinger de Dresdeno (Germanio). La galerio estas parto de la Ŝtataj Artkolektoj de Dresdeno (Staatliche Kunstsammlungen Dresden). La muzeo montras ĉirkaŭ 750 pentraĵojn fare de variaj majstroj de la 15-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, do ekde Renesanco ĝis la baroka periodo.

Gemäldegalerie Alte Meister
Gemäldegalerie Alte Meister
arta muzeomuzeo
Lando  Germanio
Regiono Saksio
Situo Dresdeno
Adreso Theaterplatz 1
Poŝtkodo 01067
Situanta sur Theaterplatz
Arkitekto(j) Gottfried Semper vd
Estiĝo 1855
Koordinatoj 51° 3′ 12″ N, 13° 44′ 5″ O (mapo)51.0533813.73466Koordinatoj: 51° 3′ 12″ N, 13° 44′ 5″ O (mapo)
Gemäldegalerie Alte Meister (Saksio)
Gemäldegalerie Alte Meister (Saksio)
DEC
Gemäldegalerie Alte Meister
Gemäldegalerie Alte Meister
Situo de Gemäldegalerie Alte Meister
Map
Gemäldegalerie Alte Meister
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Ŝtata Artkolekto de Dresdeno vd
Retpaĝo https://gemaeldegalerie.skd.museum/
vdr
Knabino legante antaŭ malferma fenestro
Knabino legas leteron ĉe malfermita fenestro De Jan Vermeer, post restariga procezo, kiu daŭris ĉirkaŭ 4 jarojn.
La Sikstina Madono - Rafaelo 1512

Kolekto redakti

En 1560, Aŭgusto la 1-a, Dresdeno fondis la "Ĉambron de Arto" de la elektistprinco de Saksio. Dum ĉi tiu periodo, kolektaĵoj de pentraĵoj estis parto de ĝeneralaj kolektoj de arto, scienco kaj aliaj interesoj de siaj posedantoj.

Ekde la komenco de la 18-a jarcento Aŭgusto la 2-a kaj lia filo Aŭgusto la 3-a, kiu ankaŭ estis reĝo de Pollando, komencis sisteman kolekton de pentraĵoj, kaj dum ĉirkaŭ 60 jaroj la kolekto estis signife vastigita.

En 1745 Aŭgusto la 3-a aĉetis 100 el la plej bonaj pentraĵoj posedataj de la duko de Modeno Francesco la 3-a d'Este estis aĉetitaj kaj aldonitaj al la kolekto, tiel farante el la galerio tuteŭrope faman muzeon.

Dum ĉi tiu periodo la kolekto de pentraĵoj famiĝis tra Eŭropo kaj daŭre disetendiĝis per aĉeto de verkoj de trans la kontinento kiam la plej fama el ĉiuj estis la aĉeto en 1754 de la Sikstina Madono, la verko de Rafaelo de 1512.

En 1747 la kolekto estis transdonita de la kastelo de Dresdeno, kie ĝi estis ĝis tiam stokita al la konstruaĵo de la staloj de la princoj, kiu estis sufiĉe granda por permesi la stokadon kaj montradon de la verkoj.

La Konstruo redakti

En 1838, Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksio komisiis la arkitekton Gottfried Semper projekti novan kaj indan loĝejon por la kolekto. La nova flugilo de la muzeo ĉe Palaco Zwinger estis konstruita inter 1847 kaj 1854 kaj en 1855 la "nova Reĝa Muzeo" malfermiĝis ĉe la Semper-Galerio. Dum la dua mondmilito la muzeo estis fermita. La artaĵo estis konservita en sekura loko sed la konstruaĵo mem estis grave difektita kiel rezulto de la amasa bombado de la urbo. Post la milito, la pentraĵoj estis konfiskitaj de la rekompencaj unuoj de la Ruĝa Armeo kaj pentraĵoj kaŝitaj de la nazioj estis trovitaj en la minoj kaj ili estis restarigitaj kaj transdonitaj al Moskvo kaj Kievo kaj loĝigitaj en la Puŝkin-Muzeo.

En 1955, 1 240 pentraĵoj estis resenditaj al Dresdeno kaj montritaj sur la duonruina teretaĝo de la Semper Gallery.

La procezo de rekonstruado de la muzeo finiĝis en 1960 kaj la galerio de la grandaj pentristoj remalfermiĝis. Malgraŭ konservado-penoj, montriĝis, ke 206 pentraĵoj estis detruitaj kaj 507 aliaj pentraĵoj malaperis. Tra la jaroj malgranda parto de la perditaj pentraĵoj troviĝis, sed hodiaŭ ankoraŭ mankas 450 el la originala kolekto.

La Muzeon de la Grandaj Pentristoj vizitas ĉirkaŭ 500 000 homoj ĉiujare. Apud ĝi estas la "Muzeo de Novaj Pentristoj" , kiu montras artojn de la 19a kaj 20a jarcentoj.

La ekspozicioj redakti

Hodiaŭ la muzeo montras 750 pentraĵojn, kiuj konsistigas ĉirkaŭ 40% de la kolekto. Inter la eksponaĵoj estas majstroverkoj de la renesanca kaj baroka periodoj, la verko de Rafaelo, Ticiano, Rubens, Rembrandt, Vermeer kaj aliaj. La muzeo montras la plej grandan kolekton de verkoj de Lucas Cranach la maljuna kaj Lucas Carnach la pli juna.

La muroj de la ekspoziciejoj de la muzeo distingiĝas per malsamaj fonaj koloroj por ĉiu stilo. Itala arto montriĝas kontraŭ purpura fono, nederlanda kaj flandra arto sur verda fono kaj hispana kaj franca arto sur muroj kontraŭ griza fono. La muzeo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:00 p.m. krom lundo.[1]

Notoj redakti

  1. Gemäldegalerie Alte Meister. Arkivita el la originalo je 2022-12-23. Alirita 2023-1-7.

Eksteraj ligiloj redakti

51° 03′ 13″ N 13° 44′ 05″ O / 51.05361 °N, 13.73472 °O / 51.05361; 13.73472 (mapo)