Malfermi la ĉefan menuon

Lucas Cranach la pli juna

Tomboŝtono en Wittenberg.
Kristo kaj la adolta virino
Muzeo Ermitejo, Rusio.

Lucas Cranach la pli juna (germane: Lucas Cranach der Jüngere; naskiĝinta la 4-an de oktobro 1515 en Wittenberg, mortinta la 25-an de januaro 1586 en Vajmaro) estis germana pentristo.

Li estis la filo de Lucas Cranach la Maljuna kaj ankaŭ disĉiplo de li. Li kunverkis en multaj verkoj de la patro. En Vajmaro (Herder-preĝejo), Dresdeno, Lepsiko i.a. videblas verkoj de li faritaj laŭ la patra stilo. Tamen ili suferas je pli granda malperfekteco kaj tro peza kolordonado.

En 1549 li iĝis konsiliano, en 1555 ĉefadministranto pri financoj kaj en 1565 urbestro en Wittenberg. Poste li setlis en Vajmaro.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 332-333, kio legeblas interrete tie ĉi.

Eksteraj ligilojRedakti