Nova Muzeo (Weimar)

muzeo en Germanio

La Nova Muzeo (germane: Neues Museum) estas muzeo troviĝanta en Vajmaro, Weimarplatz. Tre proksimas ekde 2019 la nova Bauhaus-muzeo kun kiu formiĝas nova centro kultura vajmara.

Suda fasado kun ekstera ŝtuparo.

PriskriboRedakti

La Nova Muzeo reinaŭguritis ene de la iama Grandduka muzeo en la 1-a de januaro 1999 post la distingo de Weimar kiel Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi dediĉas sin - kiel unu el la unuaj muzeoj en la eksa GDR - fokuse al la nuntempa arto. Troviĝante sur la akso inter la ĉefa stacidomo kaj la urbokerno historia, la ejo (konstruita de 1863-69) nombriĝas inter la plej malnovaj muzeaj konstruoj de Germanujo, kiel ekzemple ankaŭ la berlina Altes Museum, la munkena Glyptothek aŭ la dresdena Sempergalerie. Ĝia instalo ŝuldiĝas al instigo de lia grandduka moŝto Karolo Aŭgusto kiu volis krei propran ekspozicipavilonon por la vandpentraĵoj de scenoj el la Odiseo pentritaj fare de la malfruklasicisma artisto Friedrich Preller la Maljuna.

La duetaĝan novrenesancstilan konstruaĵon faris Josef Zítek, la plej elstara bohema arkitekto de la 19-a jarcento. Planite origine por la granddukaj kolektoj, la muzeo gastigis en la 1920-aj jaroj ekspoziciojn furorajn kiuj sukcesis malfermi novajn vojojn sur la kampo de Moderna arto. Post tiu mallonga kulmino la muzeo tragike ekmalgravis. En Nazia Germanio ĝi eĉ servis kiel ĉefkomandejo de la estro de la Regna govio Turingio. Ne mallonge for sur friso de Stegmann-domo montratas el argilo humure la funkcio de tiu ĉi muzeo.

Minacoj kaj renaskiĝoRedakti

Post la Dua mondmilito la ensemblo kadukiĝis. Pro protestoj de kuraĝuloj planita malkonstruo ne efektiviĝis. Restaŭradlaboroj ekis tuj ekde 1990 kunsubvenciataj kaj de la Liberŝtato Turingio kaj de Berlino.

Nuntempe la muzeo prezentas sin kiel modelon por perfekta revivigo de muzeo kaj por regajno de historia konstrusubstanco. Artistoj el la tuta mondo kontribuis al la aranĝo de la interno kaj de la ekstero, respektante la originan kernon kun la Odisea ciklo de Preller. La usona artisto Sol LeWitt projektis geometrian vandpentraĵon en ses partoj por la vestiblo, Daniel Buren aranĝis la centran ŝtuparon kiel artaĵon en si mem kaj Robert Barry etikedis la muzean kafeon per konceptaj surskriboj. La berlina artistino Gunda Förster faris luman instalaĵon por la ekstera fasado kaj skulptaĵo el bronzo de Thomas Schütte bonvenigas tie ĉi ĉiun vizitanton.

KolektojRedakti

Teretaĝe videblas i.a. elekto de aĉetitaj verkoj kaj donacoj de la iama Paul-Maenz-kolektoj kompletigantaj la verkojn el la posedaĵoj de la muzeo mem. Ili ebligas enrigardon en diversajn artistajn vidpunktojn ekde la 1960-aj jaroj. Per fokuso metita sur italan kaj germanan artojn montratas la multo da rilatoj inter Italujo kaj Weimar de la malfrua 18-a kaj la frua 19-a jarcentoj. Krom verkoj de Piero Manzoni (pioniro de la itala avangardo) menciindas tiuj de Giulio Paolini kaj aliaj artistoj de la itala Arte Povera (Giovanni Anselmo, Giuseppe Penone, Salvatore Mangione). Reprezentas la Transavanguardia-epokon dum la 1980-aj jaroj verkoj de Sandro Chia kaj Francesco Clemente.

Ekzemple de al tio kontraŭaj germanaj stiloj oni elmontras artaĵojn de Joseph Beuys, Blinky Palermo, Peter Roehr, Anselm Kiefer, MIchael Morgner respektive tiujn de Neue Malerei de la 1980-aj jaroj (ekz. de Jiří Georg Dokoupil, Walter Dahn, Werner Büttner).

Krome admireblas aliaj pruntedonitaĵoj el privataj kolektoj ene de kuntekstoj ŝanĝantaj laŭ temo. En la supra etaĝo nedaŭraj specialaj ekspozicioj pri la klasika Moderna arto kaj pri internacie aperanta Nuntempa arto ĉiam denove invitas al revizito de la fortimpresa muzeo.

LiteraturoRedakti

  • Rolf Bothe: Neues Museum Weimar – Geschichte und Ausblick. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 1997, ISBN 3-422-06211-4.
  • Hendrik Ziegler: Karlsruhe als Vorbild? Das Großherzogliche Museum in Weimar und seine Ursprünge. In: Gert-Dieter Ulferts, Thomas Föhl (eld.): Von Berlin nach Weimar. Band 2: Von der Kunstkammer zum Neuen Museum. 300 Jahre Sammlungen und Museen in Weimar. Deutscher Kunstverlag, Berlin/München 2003, Informoj pri Nova Muzeo (Weimar) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane, p. 126–143 (archiv.ub.uni-heidelberg.de PDF).
  • Thomas Föhl, Wolfgang Holler, Sabine Walter (eld.): Neues Museum Weimar – Van de Velde, Nietzsche und die Moderne um 1900 (= Begleitband zur gleichnamigen Dauerausstellung). Hirmer, München 2019, ISBN 978-3-7774-3277-9.

Eksteraj ligilojRedakti