En Vajmaro, Germanujo, en la Carl-August-aleo 9 proksime de la ĉefa stacidomo kaj de Buchenwald-placo kun la monumento por Ernst Thälmann troviĝas la t.n. Stegmann-domo (germane: Stegmannsches Haus).

Stegmann-domo, norda flanko

Priskribo redakti

Temas pri trialaĵo kiu malfermiĝas en la direkto de Carl-von Ossietzky-strato, duetaĝa loĝejo kun teretaĝa komerca zono. Ĉirkaŭas ĝin belega putta friso el bakita argilo rilatante kaj Vajmaron kaj Goeton kaj la Novan muzeon.

Eoste videblas maketo de la Nova muzeo sur ĉaro trenita de puttoj, krome monumentoj de Goeto kaj de Psiĥo (de la Templanejo) kaj puttoj aŭ estante aktivaj ŝtonskulptistoj aŭ kunportante partojn arĥitekturajn (ekz. de la arkitravo). Sume temas pri humura festoprocesio. Sude oni memorigas onin pri la elstaruloj de la Vajmara klasikismo, do pri Goeto, Friedrich Schiller, Christoph Martin Wieland kaj Johann Gottfried Herder. Krome montratas norde Heinrich Hoffmann von Fallersleben, Franz Liszt kaj la intendanto de la vajmara Kortega teatro Franz Dingelstedt kaj Wimaria mem, la alegorio urba.[1] Planon por tiu ĉi friso kun sociaj scenoj vajmaraj faris Hermann Wislicenus.

Programe temas pri repaciĝo de la malnova kun la nova Vajmaroj, sciote ke la konstruo de la Nova muzeo kaj substreku la daŭranta kultura ĉefrolo de Vajmaro en Germanujo kaj finance fiaskis.[2][3] Bakitis la frisoj ĉe Tonwaren- und Ofenfabrik F.J. Schmidt.[4]

 
Balkono kaj enirejo

La konstruo estiĝis inter 1864 kaj 1866 laŭ modeloj renesancaj kaj propraj ideoj. Sekve temas pri la unua konstruaĵo ĉe Carl-August-aleo.[5] La nombro de la puttoj domosieĝemaj estas de 155. La uesta flanko kun nur komenciĝanta interna korto ne havas frisojn kun puttoj. Supre de la portalo ĉe la eosta flanko estas italstila balkono. La riĉe skulptita pordo havas simbolojn arĥitektistajn.

Nomdonanto redakti

Ĝi nomiĝas por la arĥitekto Carl Martin von Stegmann[6]. Do estis Stegmann samtempe konstruiginto, arĥitekto, ĉefkonstruisto. Li mem ankaŭ figuritis enfrise.

La domo memkompreneble aperis sur la listo de la kulturaĵoj protektotaj vajmaraj.[7]

Notoj redakti

  1. Nikolaus Griebel: Ein Tag in Weimar: Wanderungen zu Weimarer Stadtarchitekturen, tria eldono, Weimar 2008, p. 96. Griebel estas mem arĥitekto, kaj gvidisto urba.
  2. https://www.weimarer-kunstgesellschaft.de/termin/events/vortrag-die-paedagogik-der-putten.html
  3. Ĉe Kerstin Vogel, en ŝia biografio pri Streichhan, detale relegeblas ĉio pri la diboĉemo tiama okaze de muzeokonstruo. - Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884, Weimar 2009, Bd. 1: Text, p. 146.
  4. Axel Stefek: Kraft der Tiere. Energie in Weimar vom Mittelalter bis in die neuere Zeit, Vajmaro 2016, eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, ISBN 978-3-00-053509-3, ĉapitro 2/Muskeln. Kraft der Tiere, p. 75-104; konkrete p.86
  5. DuMont Reise-Taschenbuch Reiseführer Weimar und Umgebung von Bernd Wurlitzer, Kerstin Sucher, p. 187.
  6. Stegmann (1832-1895): naskita en Eisenach, studoj en Berlino, planadaj kaj konsilistaj laboroj en Eisenach kaj Vajamro, mecenato de arĥitektoj kaj metiistoj (societo pormetiista; en 1866 malfermo de propra privata lernejo kune kun F. Jäde en Vajmaro; kolekto de imitindaj modeloj); en 1873 nomumiĝo je direktoro de la Bavaria metia muzeo en Nurenbergo- Informoj ĉerpitaj el: http://e-pub.uni-weimar.de/opus4/frontdoor/index/index/year/2009/docId/1409 Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884, Weimar 2009, Bd. 1: Text, p. 20 noto 4.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-18. Alirita 2021-06-07.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stegmannsches Haus en la germana Vikipedio.

50.98822611.326109