Hermann Wislicenus

Hermann WISLICENUS (naskiĝinta la 20-an de septembro 1825 en Eisenach, mortinta la 25-an de aprilo 1899 en Goslar) estis germana pentristo.

Hermann Wislicenus
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1825 (1825-09-20)
en Eisenach
Morto 25-an de aprilo 1899 (1899-04-25) (73-jaraĝa)
en Goslar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Dresden Academy of Fine Arts
Familio
Patro Wilhelm Eduard Wislicenus
Infanoj Georg Wislicenus • Max Wislicenus • Hans Wislicenus
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • history painter • dezajnisto
vdr

Vivo redakti

Wislicenus frekventis la akademion en Dresdeno kaj iĝis poste disĉiplo de Eduard Bendemann, poste de Julius Schnorr von Carolsfeld. Lia unua bildo Überfluß und Elend aĉetitis fare de la dresdenaj galeriistoj. En 1853 li danke al stipendio permesis al si vojaĝon en Italujon kie li en Romo aparte aliĝis al la rondoj de Peter von Cornelius. Post reveno li eksetliĝis en Vajmaro kie li plenumis diversajn mendojn, ekz. Götterbacchanal (por plafona pentraĵo por domo en Lepsiko); la oleaĵojn Die Nacht (por la grandduko), Die Phantasie, von den Träumen getragen (por grafo Schack en Munkeno), La kvar evangeliistoj (por la funebra kapelo de granddukino Maria Pavlovna Romanova Vajmare); plurajn desegnaĵojn, ekz. Ruhmeshalle deutscher Dichter (enmuzee Vajmare), Deukalionische Flut (samloke), Prometheussage (enmuzee Lepsike). En Vajmaro li ankaŭ planis la ornamojn por la Stegmann-domo.

 
La vekiĝo de Barbarossa, Imperia Palaco, Goslar.

En 1868 li sekvis vokon profesoran al Düsseldorf kie estiĝis grandaj pentraĵoj: Die vier Jahreszeiten (Berline), Germania auf der Wacht am Rhein, Die Lurlei ktp.

En 1877 oni aljuĝis al li la unuan premion en la konkurencado pri la pentrado de la imperiestra salonego de ĉe Kaiserpfalz en Goslar: pentritis diversaj aferoj el la historio de la germanaj imperiestroj kaj el la legendaro. Per tio li okupiĝis kune kun disĉiploj ĝis 1897.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 691-692, (tie ĉi interrete)