Peter von Cornelius

germana pentristo

Peter von CORNELIUS (naskiĝinta la 23-an de septembro 1783 en Duseldorfo, mortinta la 6-an de marto 1867 en Berlino) estis germana pentristo, histori-ilustristo kaj fondinto de artlernejo.

Peter von Cornelius
Persona informo
Aliaj nomoj Raphael
Naskiĝo 23-an de septembro 1783 (1783-09-23)
en Duseldorfo
Morto 6-an de marto 1867 (1867-03-06) (83-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Alter Domfriedhof der St.-Hedwigs-Gemeinde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Familio
Patro Aloys Cornelius
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • universitata instruisto • desegnisto
Verkoj The wise and the foolish virgins
Joseph Reveals Himself to His Brothers
vdr
Peter von Cornelius (1862)
Parabolo de la dek virgulinoj, ĉ. 1813

Vivo redakti

Li estis frue gvidita al la arto de sia patro, galerio-inspektoro Aloys Cornelius en Duseldorfo. Post la morto de sia patro (1799), la junulo devis subteni la familion per siaj artistaj talentoj. La direktoro de la artakademio en Düsseldorf, poste en Munkeno, Johann Peter von Langer, ne rekonis la kapablojn de Cornelius, sed li havis apogon fare de la lasta rektoro de la universitato de Kolonjo, Ferdinand Franz Wallraf. Tiu patrono aranĝis por li la unuan pli grandan komision nome pentri en la Kvirino-kirko de Neuss. La verkoj estis kalkiktaj dum la restaŭro de la preĝejo en 1865. En 1809 Cornelius translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno, kie li, interalie, pentris la sanktan familion kun la patrino Anna. Li fariĝis konata en pli larĝaj rondoj per dek du desegnaĵoj por la --Faŭsto de johann Wolfgang von Goethe, kies kuprogravurojn faris Ferdinand Ruscheweyh; la desegnaĵojn Goethe mem ne tro favore kritikis. Tiuj desegnaĵoj, kaj ankoraŭ pli la desegnaĵoj por la kanto de la Nibelungoj faritaj en Romo laŭ gravuradoj de Lips, Ritter, Barth kaj Amsler, montras la originalecon de Cornelius je plena mezuro. Kvankam li sekvis la antikvajn germanajn majstrojn, liaj verkoj ne estas aparte ligitaj al iu ajn el ili.

En 1811 Cornelius iris al Romo, kie en tiu tempo la germana arto nove radikiĝis sub la influo de la antikvo, la verkoj de Mikelanĝelo kaj Rafaelo kaj aliaj pli malnovaj. Li aliĝis al la societo la Nazaretanoj (kiel Overbeck, Veit, Schadow, Pforr, Vogel kaj aliaj). Baldaŭ la emo de Cornelius pri pompo kaj monumenteco malkongruis kun la gusto de la samklubanoj. Per la iniciato de la prusa konsulo Jakob Ludwig Salomon Bartholdy, Cornelius kaj liaj kolegoj ricevis la komision fari artaĵojn por ties vilao sur Pincio-monto biblia historio de Jozefo en Egiptujo. Tiel estis revivigata la forgesita freskopentra metodo de Anton Raphael Mengs. Cornelius mem pentris la sonĝo-interpretadon de Jozefo kaj la scenojn pri la interfrata rekono. La admirenda efekto igis markizon Massimi peti pentri scenojn el Dante Alighieri, Ariosto kaj Torquato Tasso por vilao situanta kontraŭe al la Baziliko Sankta Johano de Laterano. Cornelius jam komencis nur tri kartonojn por la Paradizo de Dante, kiam li ricevis duoblan vokon el Germanujo en 1819. La tronheredanto Ludoviko elektis lin por ornamo de la de li konstruita munkenan gliptotekon per freskoj, kaj samtempe la prusa registaro petis la artiston fondi la pentristlernejon en Duseldorfo.

Reveno al Germanujo, agadoj Bavaruje redakti

Ĉe la fino de 1819 Cornelius revenis al Germanio kaj ekestris la akademion duseldorfan, ricevante permeson pasigi la somermonatojn en Munkeno por pentri freskojn en la Gliptoteko. En la printempo de 1820, li, subtenate de grupo de diligentaj lernantoj, ekigis la realigon de sia granda verko. La freskoj en la ĉefaj ĉambroj de la Gliptoteko traktas la grekan mitologion kaj la trojan heroo-mitologion en serio de konektitaj reprezentoj. La kompozicioj estas grandaj kaj elpensitaj, kaj same majestaj en la kreado kaj desegno, kiel en la esprimo de potenco. La ĉambro de la dioj estis finita en 1826. Dum tiu tempo, la agado de la majstro en Duseldorfo fokusiĝis pri monumentaj verkoj, kaj liaj plej eminentaj lernantoj en la Rejnlando ade produktis freskojn. En 1825, post la morto de Langer, Cornelius fariĝis direktoro de la akademio munkena: multaj liaj disĉiploj sekvis lin kaj per siaj verkoj ili montris la novan stildirekton ekz. ĉe la arkadoj de la reĝa korto, ĉe la plafonoj de la Odeono, en la muropentraĵoj de la palaco de la duko Maksimiliano de Bavario. En la sama jaro, Cornelius estis nobeligata fare de reĝo Ludoviko. Li tuj ekpretis ornami la Iliadan ĉambron en la Gliptoteko kaj preskaŭ samtempe ekaktivi en la Ludoviko-kirko kaj por la loĝioj de la Malnova Pinakoteko.

En 1830 li iris al Romo kaj elpensis la unuan kartonon por la freskpentraĵoj destinitaj al la munkena Ludoviko-kirko. Ilia enhavo temu ĝenerale pri la kristana kredokonfeso. La plafono montras Dion kiel kreinton kaj gardanton de la mondo, moderigantan la vojojn de la planedoj, kun ĉirkaŭo de anĝelkorusoj kaj simbolaj figuroj. La lateralaj ĥorejoj enhavas la historion de Kristo, lian naskiĝon kaj krucumiĝon. La tri krucejoj de la transepto montras la regadon de la Sankta Spirito kaj la religian komunumon. La ĉefverko de la majstro estas sur la altaro, nome la ĉiela juĝo, kiu estis pentrita de Cornelius mem (kompletigo en 1840). La desegnaĵon por tio li faris dum sia rea restado en Romo en 1834 kaj 1835. Samtempe Cornelius laboris pri skizoj por la 25 loĝioj antaŭ la salonegoj de la Malnova Pinakoteko, por kiuj li havis kiel temon la historion de la kristana arto, de ĝia kresko en la mezepoko ĝis ĝia plej altaj floro kaj perfekteco. Tiuj pentraĵoj, finfarite de Clemens von Zimmermann, estis la unua okazo de neinterkonsento inter la komisiinta reĝo Ludoviko kaj Cornelius, ĉar la reĝo, instigite de Klenze, ne volis permesi plian influon de la inventinto pri la artaĵa realigo. Pro tio kaj pro novaj kritikoj de la reĝo pri la pentraĵoj ĉe Ludoviko-kirko, Cornelius demetis siajn oficojn en Bavarujo.

Iro al Berlino redakti

En pasko 1841 Cornelius estis vokita al Berlino de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a, precipe por ornamado de la tiam konstruata Camposanto, ripozejo de la reĝa familio laŭ itala tombeja stilo. La baztemo de la farotaj pentraĵoj estis la versetoj de la epistolo al la romanoj: La pagon de la peko estas la morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo, nia Sinjoro. La tuto, en longeco de 56 m, estu reprezentita per 55 pentraĵoj disigitaj sur la kvar muroj de rektangula arkada promenejo, inkluzive de: 1) Liberigo de la peko kaj ĝiaj sekvoj, malsanoj, ktp., per la naskiĝo kaj morto de Kristo. 2) La dia natureco de Kristo, kiu ricevas sian mondsavadan rolon nur per la morto. 3) Daŭrigo de la verkoj de Kristo per la laboro de la apostoloj. 4) Fino de la tera vivo kaj transiro al la eterna vivo.

Super ĉiu ĉefpentraĵo, en la rondo de la arko, estas desegnaĵo, kaj plu, pli longa predelaj pentraĵoj, dum pentraj niŝoj kun pli plastikaj grupoj apartigas la ĉefpentraĵojn. Tiuj grupoj enhavas la reprezenton de la ok beatecoj. Tiu ĉi bildserio kiel ankaŭ tiu pli frua por la munkena Gliptoteko nombriĝas inter la plej grandaj verkoj de la germana arto. La senfina riĉeco de la fantazio, la vero de la esprimo, la grandioza formkreado, la freŝeco kaj vivanteco de la tuto kaj la ideoŝarĝo furoregas kaj imponegas. Precipe majestas la kartono kun la kvar apokalipsaj rajdantoj per granda drama forto.

Berline li ankaŭ kreis la desegon por la arĝenta verko Glaubensschild kiun dediĉis kaj donacis la prusa reĝo al la princo de Kimrujo: temas pri la etendiĝo de la Eklezio en kies sinon venu ankaŭ la princo. Malgraŭ tiuj grandegaj laboroj, Cornelius ne sukcesis per la desegnoj por Tasso, kiuj devis esti uzitaj por vivantaj bildoj, nek per la pentraĵo Christus in der Vorhölle, la sola granda olepentraĵo de la majstro, kiu meritis la akrajn kritikojn.

En 1841, la filozofia fakultato de la reĝa akademio en Münster donis al li honoran doktorecon pri filozofio. El Berlino, la majstro kelkfoje vojaĝis al Romo por longa restado, sed li revenis en la somero de 1861 al Germanio, por pasigi la lastajn jarojn de sia vivo en Berlino kaj labori plu je siaj kartonoj por la tombejosalono. Tamen, la granda projekto, same kiel la poste aldonita ideo pentri grandegan murpentraĵon por la katedralo, haltis kaj estis poste tute ĉesigita. Cornelius ne lasis sin maltrankviligi de tio. La lasta kartono, kiun li desegnis ĝis la aŭtuno antaŭ sia morto, staris super lia ĉerko.

Graveco redakti

Kvankam la juĝoj pri Cornelius estas diversaj, ĉiuj konsentas, ke lia grandeco troveblas precipe en la elpensado kaj komponado. Li celis la seriozan, grandan, potencan, kaj li batalis kontraŭ ĉio malgranda kaj simple agrabla, atakante ĝin per sia tuta forto, tiel ke li eĉ ne akceptis la aŭtonoman ekziston de la ĝenro-pentraĵo. Kiel la reĝo en la arto, kiel lin nomas Vischer, li ŝategis gigantecon kaj malŝatis negigantecon. Tamen, lia neperfekta tekniko koncerne kolorigon okulfrapis. Inter liaj disĉiploj aparte elstaras: Wilhelm Kaulbach kaj Adam Eberle, Zimmermann kaj Philipp von Foltz, Hermann Anschütz kaj Johann Georg Hiltensperger, Karl Stürmer, Hermann Stilke, Karl Heinrich Hermann, Gottlieb Gassen, Karl Schorn, Wilhelm Röckel, kaj la arthistoriisto Ernst Förster. Tamen, la de li fondita lernejo ne profunde radikis, kaj Cornelius mem ne akiris daŭran influon en la plu-evoluon de la germana arto.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 288-290 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti