Apokalipsa rajdanto

pentraĵo de Nabil Kanso

Apokalipsa Rajdanto estas pentraĵo kreita de Nabil Kanso en 1980. Ĝi estas oleo sur kanvaso mezuranta 7x9 futojn (2x2,65 metrojn) kaj estas parto de serio prezentanta rajdantojn en aranĝoj traktantaj apokalipsajn temojn.[1][2][3]

La pentraĵo prezentas scenon en kiu rajdanto aperas rajdante antaŭen inter du horizontale apudigitaj ĉevaloj. La "Rajdanto", kiu simbole reprezentas rajdantojn de la Apokalipso, estas montrita movanta al homa figuro falanta proksime al patrino tenanta infanon. La aranĝo de la sceno koncentras atenton al sur la bildo formita de la rajdanto kaj ĉevaloj en la meza ebeno. Ĝia loko, kiu okupas multon da la bildo-spaco, ŝajnas ligi la fonon kaj malfonon kaj plifortigi la streĉan atmosferon kreitan de la temo kaj la faradon de densaj tavoloj de farbo aplikitaj per larĝaj strekoj tra la tuta surfaco. La tono montras kontraston de blu-nigro kontraŭ ruĝo.[4] Kelkaj artaj kritikantoj interpretis la laboron kiel metaforon por la militoj en Centra Ameriko kaj la Meza Oriento.[5] Aliaj sugestas ke la aranĝo-koncepto de la figuroj, koloroj, simboloj kaj teksturoj donas senton de alproksimiĝanta minaco emfazanta la prezentatan temon.[6]

Referencoj redakti

  1. Nabil Kanso:The Split of Life: Paintings 1974-94, p.56, NEV Editions, Atlanta 1996
  2. Erminy, Peran: The Apocalyptic Paintings of Nabil Kanso, Instituto Nacional de Cultura, Panama, 1988; El Nacional, pp.2-3, April 26, 1987, Caracas, online [1]
  3. Contramaestre, Carlos, Nabil Kanso Mouth of the Apocalypse Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine[2] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Expressions, Panorama, April 17, 1985, Maracaibo
  5. Rossi, I, Nabil Kanso: Expressions, Panorama, April 15, 1985, Maracaibo, [3]
  6. Erminy, The Apocalyptic Paintings of Nabil Kanso, El Nacional, pp.2-3, 1987

Eksteraj ligiloj redakti