Ludoviko Ariosto
Ludoviko Ariosto ([ludoVIko aRJOsto] ; naskiĝis la 8-an de septembro 1474 en Reggio nell'Emilia, mortis la 6-an de julio 1533 en Ferrara) estis grava itala poeto
Ludoviko Ariosto | |
---|---|
Ludoviko Ariosto - pentraĵo de Cristofano dell'Altissimo (16-a jarcento) | |
Persona informo | |
Nomo | Ludoviko Ariosto |
Dato de naskiĝo | 8-a de septembro 1474 |
Naskiĝloko | Reggio nell'Emilia |
Dato de morto | 6-a de julio 1533 |
Mortoloko | Ferrara |
Aĝo je morto | 58 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | poeto |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Etneco | Italoj [+] |
Familio | |
Infano | Virginio Ariosto [+] |
Frato | Gabriele Ariosto [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Lia plej fama verko estis la oktavforma poemo Orlando Furioso, eldonita en la jaro 1516.
Lia patro Niccolò Ariosto estis Ĉefo de la urbo de Reggio Emilia, en la nuna Emilio-Romanjo. Ludoviko estis tre interesata pri poezio ekde sia juneco, sed lia patro devigis lin studi juron. Post kvin jaroj de juraj studoj, instigita de Gregorio el Spoleto, Ariosto komencis studi la klasikajn latinlingvajn aŭtorojn de renesanco, tamen, post ne longe Gregorio estis devigita iri al Francujo kiel instruisto de Francesco Sforza.
La patro de Ludoviko mortis post ne longe, tial la juna poeto devis okupiĝi pri la tuta familio. Malgraŭ ĉio, li povis skribi iujn prozajn komediojn kaj poeziaĵojn.
Iuj de tiuj vere plezurigis la kardinalon Ippolito d'Este, kiu prenis la junan poeton sub sia protektado kaj gastigis lin en sia palaco.
En tiu periodo li verkis la plej faman el siaj verkoj: "Orlando Furioza", kiun li dediĉis al la kardinalo kaj lia familio; malgraŭ tio, la kardinalo estis vere avara kun li (Ariosto mem diris ke la familio d'Este ne aprezis lin multe) kaj li ricevis nesufiĉan pension pri ĉi tiu verko.
Tial kiam la kardinalo devis iri al Hungarujo en la jaro 1518 la poeto rifuzis sekvi lin, kaj pasis sub la protektado de Alfonso d'Este duko de Ferrara kaj frato de la kardinalo.
Alfonso sendis lin kiel reganto en la provinco de Garfagnana.
Tiu provinco estis vere sovaĝa kaj nesana, tie Ariosto restis, vere malkontenta, dum tri jaroj.
Li revenis al Ferrara, kaj tie mortis la 6-an de julio 1533.