Poemo

poezia verko
(Alidirektita el Poeziaĵo)

Poemo estas versa verko, ordinare altstila kaj relative grandampleksa. Kvankam pluraj esperantistoj uzas la vorton "poemo" por ĉia versaĵo/poeziaĵo, ĉi tiu artikolo traktas nur la pli striktan sencon de "poemo", laŭ kiu poemo estas grandforma versaĵo ofte disdividita en ĉapitrojn aŭ, kiel Kabe difinis ĝin, "romano en versoj". Por la pli ĝenerala signifo, vidu la artikolon poezio.

En antikvo kaj mezepoko poemo estis prezentita en la formo de heroa epopeo. La du ĉefaj epikaj poemoj de okcidenta literaturo estas antikvaj grekaj poemoj “Iliado” kaj “Odiseado”, priskribitaj al Homero. Ŝajne ili estis plenumataj kantante dum festoj po partoj. Tio montras genetike epikan naturon de la ĝenro. Per tio klarigeblas kelkaj “heredaj” trajtoj de poemo - historieca kaj heroika enhavo, legenda karaktero. En moderna poemo epikaj postuloj de la eventoj akordigas kun la lirika patoso.

Specoj de poemoj redakti

Inter la specoj de poemoj aparte elstaras la epopeo, kiu celebras miton aŭ gravan eventon, kaj plej ofte rakontas la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel unu genton, unu popolon, unu civiliz-epokon, el patruja, religia aŭ mora vidpunkto.

Aparte ankaŭ staras la japandevenaj renko kaj rengao, kaŭze de (1) la tradicio de verki ilin kune, de pluraj poetoj, kaj (2) iliaj netemeco. Ili verkiĝas laŭ la kerna principo de “ligi kaj formovi”, per kiu ĉiu strofo ligiĝas kun la antaŭa, sed devas formovi de la strofo antaŭ tiu. La rezulta poemo spegulas la koncepton de poemo kiel mandalo, kosma ekzegezo, aŭ alia formo de metafizika esprimo de “unueco en diverseco”.[1] Ilia longeco povas esti iu ajn inter 12 kaj 1000 strofoj.

Proza poemo estas formo de hibrida teksto kiu estas nek rakonto nek poemo en la tradicia senco, kio komplikas ĝian difinon. Oni konsideras, tamen, je ĝi konstituas unuon en literaturo. Tiu proza poemo povas havi elementojn de rakonto aŭ de aliaj prozaj , ĉefe ĉe la strukturo, kaj de poezio, ĉefe ĉe la enhavo.

Ekzemploj de poemoj en esperanta literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Tempo, Gazeto de Kroata Esperanto-Ligo, ISSN 0352-1583, aprilo 2006, p.10

Eksteraj ligiloj redakti

  • Po unu poemo (soundcloud) fare de Hans Becklin (la vortoj estas montritaj en Podkasta.net kaj la sondosiero estas elŝutebla). Ĉiutage, mi laŭtlegas po unu poemon el la riĉa sortimento de poemoj verkitaj en la internacia lingvo Esperanto.