Trobo estas poemeto de kvar-oksilabaj versoj en kiuj la unua verso rimiĝas kun la tria, kaj la dua kun la kvara. Trobo bezonas simplecon, klarecon, koncizecon kaj esprimpovon.

La vorto "trobo" estas neologismo proponita de brazila poeto Diderto Freto (el la portugala vorto "trova"), sed aliaj verkistoj preferas vorton "truvo", kiel, inter aliaj, Sylla Chaves.


En Esperanto oni povas adopti kvartrokeojn (ĉefacentoj sur la 3-a kaj 7-a silaboj) aŭ oksilabojn (ĉefasentoj sur la 4-a kaj 7-a silaboj). Jen ekzemploj:

a) Trobo el kvartrokeoj:

Por la venk' de Esperanto
iru ni al la labor'!
Sur la lipoj varma kanto,
firma kredo en la kor'!
(Walter Francini)

b) Trobo el oksilaboj:

Ho! Sankta Niĉjo, tardiĝas
la poŝta servo al vi...
Multaj leteroj perdiĝas...
Multaj povruloj sen i'...
(Sara Kanter, trad. Walter Francini)

Eblas ankaŭ alispeca trobo: tiu en kiu rimiĝas nur la dua verso kun la kvara:

c) Trobo rakontas pri ĉio
trobo parolas pri belo
Gravas anim' por ĝin fari
kaj por ĝin aŭdi orelo. (Luís Otávio, trad. Walter Francini).

En Esperanto estas troba libro Sur flugiloj de trobo kaj Esperanto.