Sylla Chaves
Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.
Sylla Chaves | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1929 |
Morto | 30-an de majo 2009 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto verkisto juristo |
Profesia vivo
redaktiChaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.
Esperanta agado
redaktiLi esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"
Verkoj
redakti- Literaturaj
- Animo prisma (1959)[1]
- Por pli bona mondo (1970)
- Plurnacia bukedo (1981)
- Karnavalo (1981)
- La estonto dependas de ni
- Lernolibroj
- Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto
- La juna verkisto
- Varia Bukedo
- Sep Leteroj
- En La Kongreso
- Nova Amiko inter ni
- O Esperanto num relance
- Unu Tago en la vivo de Teodoro
- Kantu kaj Lernu
- Libera Ekflugo
- Vortaroj
- 2.100-vorta Suplemento al la Granda Vortaro Esperanto-Portugala (Grande Dicionário Esperanto-Português) de Ismael Gomes Braga, 1989
- Suplemento al la vortaro Esperanto-Portugala, Portugala-Esperanto de Carlos Domingues, 1995
- Originala Esperanta Bildvortaro (eldonita de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), 1991, dua milo presita en 1992
- Dicionário do Principiante. 1999
- Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, Riodeĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2008
- Propagandaĵoj
- Kio estas Esperanto?. Eld. Fundação Getúlio Vargas kaj Brazila Esperanto-Ligo, Rio de Janeiro, 1983.
- Vinilaj diskoj
- La Bufo, Eld. Sono-Viso, Rio de Janeiro, 1984.
Recenzoj
redaktiPri O Esperanto num relance
|
Pri Libera Ekflugo
|
Pri La estonto dependas de ni
|
Pri Animo prisma
|
Pri Dicionário do Principiante
|
Rete troveblaj verkoj
redakti- Hejmopaĝo de Sylla Chaves[rompita ligilo] kun artikoloj, intervjuoj, kantoj, KDoj, libroj, poemoj, sonbendoj kaj vibendoj
- Kelkaj poemoj[rompita ligilo]
- Mia amo libertempas[rompita ligilo], poemo
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Video, en kiu parolas Sylla Chaves
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Sylla Chaves en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine