Walter Francini

brazila esperantisto

Walter Augusto FRANCINI [vaŭter aŭgustŭ fransinj] (naskiĝis en la 3-a de junio 1926, en San-Paŭlo, kaj mortis en la 3-a de majo 1996, en la sama urbo) estis brazila ĵurnalisto kaj esperantisto. Li verkis originalajn verkaĵojn, tradukis multe da verkoj en Esperanton kaj abunde informis kaj propagandis pri la Internacia Lingvo. Li aktivis en la grava bonfara organizaĵo Legio de Bona Volo, i.a. ankaŭ por Esperanto.

Walter Francini
Brazila esperantisto
Brazila esperantisto
Persona informo
Naskiĝo 3-a de junio 1926
en San-Paŭlo
Morto 3-a de majo 1996
en San-Paŭlo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ĝis sia 33-jaraĝo Francini ne akceptis Esperanton, tial ke dum sia universitata tempo lerta profesoro, kiun li tre estimis, diradis, ke artifikaĵoj ne prosperas sur la lingva kampo. Tamen en 1959 li lernis Esperanton kun Erlindo Salzano en la urbo Porto Ferreira, kie Francini estis gimnazia instruisto. Poste li loĝis kaj propagandis Esperanton en São Carlos.

Walter Francini poste instruis Esperanton kaj estis delegito pri Edukado kaj Homaranismo dum preskaŭ 30 jaroj.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti