Renko
Tiu ĉi artikolo temas pri la japandevena poezia formo Renko. Krome ankaŭ ekzistas samnoma komunumo en Finnlando. |
Renko (japana 連句 renku, "ligitaj strofoj") estas japandevena formo de poezio, kutime kunverkita de grupo de poetoj. Renko distingiĝas de aliaj poezioj per ĝia kunlaboreco, kaj ĝia manko de temo.
Renko verkiĝas laŭ la kerna principo de “ligi kaj formovi”, per kiu ĉiu strofo ligiĝas kun la antaŭa, sed devas formovi de la strofo antaŭ tiu. La rezulta poemo estas ne-tema, spegulante anstataŭe la koncepton de poemo kiel mandalo, kosma ekzegezo, aŭ alia formo de metafizika esprimo de “unueco en diverseco”[1]
Tradicie, renko enhavis 36 aŭ 100 strofojn, sed novaj pli mallongaj planoj aperis dum la lastaj jardekoj, samtempe kiam renko disigiĝis internacie.
Historio
redaktiOrigino
redaktiEn la 16-a jarcento, renko kreskis el la pli ortodoksa ligita poeziformo rengao, kiu restriktiĝis de vortostoko kaj temaro, simile kiel la kortega ŭakao. Ĉi tiu nova poezio emfazis liberecon de esprimo, kontraste de la formala eleganteco de rengao. Tiutempe, la nova formo nomiĝis haikai no renga (俳諧の連歌 "komika rengao"), aŭ simple hajkajo (俳諧 haikai), kaj fariĝis tre populara. Tiu hajkajo evoluis tra multaj fazoj, foje tre vulgaraj, antaŭ ol Matsuo Bashō (1644 - 1694) fondis sian propran skolon, kiu liberigis la poezion, kaj de la bridoj de ortodoksa rengao, kaj de la trooj de popola hajkajo[2], restaŭrante ĝian elegantecon en nova sintezo de komunuza vortaro kaj ĉiutaga temaro kun poezia sincero kaj honesteco.
Kvankam la termo “renko” ĝenerale aplikiĝas al tuta hajkajo, ĝi pli specife signifas tion de la skolo de Bashō, kaj ĉiun hajkajon kiu verkiĝis deposte.
Eksterjapana renko
redaktiDum la lastaj jardekoj, renko disigiĝis ekster Japanio. Per la pligrandado de la interreto kaj elektronika komuniko, internacia renka kunlaboreco fariĝis fenomeno populara, unuavice en la angla. Krom tiu lingvo, renkoj ankaŭ eldoniĝis en la franca[3], kroata[4], germana[5], afrikansa[6], rumana[7] kaj rusa[8]. La unua kompleta renko eldonita en Esperanto aperis en la kroata gazeto Tempo en 2006[9]. Foje, tiuj poemoj verkiĝas samtempe plurlingve.[10].
Formo kaj Enhavo
redaktiRenko konsistas el alternaj strofoj de 17 kaj 14 silaboj. La unua strofo nomiĝas hokko (発句, hokku, “komenca strofo”), kaj el tiu devenis historie la hajko. La hokko spegulas la aktualajn sezonon kaj ĉirkaŭaĵon, sed la restaj strofoj estas fikciaj.
Ekzistas multaj reguloj pri, ekzemple, la minimuma nombro da intervenantaj strofoj inter samaj aŭ similaj temoj, kaj la pozicioj de la specialaj strofoj pri la luno, amoro, kaj ĉerizfloro. Ĉiu renko enhavas referencojn al la kvar sezonoj, kaj traktas maksimuman diversecon de temoj, kaj naturaj kaj homaj.
La plej uzitaj planoj de renko
redaktiJen listo de la plej komunaj formoj de renko[11]
Nomo de Plano | Nombro da strofoj |
Nombro da kaishi (poemfolioj) |
Nombro da paĝoj |
Origino | Dato de origino |
---|---|---|---|---|---|
Hyakuin (cent tonoj)[12] | 100 | 4 | 8 | nesciita | 13-a jarcento |
Kasen (poeziaj geniuloj) | 36 | 2 | 4 | nesciita | 1423[13] |
Han-kasen (duon-kasen) | 18 | 1 | 2 | nesciita | 17-a jarcento |
Shisan (kvar x tri) | 12 | 2 | 4 | Kaoru Kubota | jardeko 1970 |
Jūnichō (dek du tonoj) | 12 | 1 | 1 | Shunjin Okamoto | 1989[14] |
Nijūin (dudek tonoj) | 20 | 2 | 4 | Meiga Higashi | jardeko 1980 |
Triparshva (tri lateroj)[15] | 22 | 1 | 3 | Norman Darlington | 2005 |
Rokku (ses stancoj)[16] | varia | varia | varia | Haku Asanuma | jardeko 2000 |
Yotsumono[17] (kvar temoj) | 4 | 1 | 1 | John Carley | 2010 |
Ekzemplo
redaktiJen la unuaj dek strofoj de 36-strofa renko verkita en 1690, La Somera Luno, de Bashō, Bonchō kaj Kyorai[18]:
- Saturas l'urbon odoro, nur odoro sub lun' somera
- — varmege, ni suferas — ĉe ĉiu pord' sufloro
- antaŭ ol sarko la dua jam aperas la spik' de rizo
- al cindro sur sardino la batviŝ' leĝeras
- sur tiu vojo arĝento sen kutimo vojaĝon ĝenas
- ba, longa glav' malsprite fiero pro l'inklino
- silentas rano en herbdensej' timide, vesper' krepuskas
- al petazit-burĝono lanterno estingite
- la em' bonziĝi naskiĝis en sezono ke floroj ŝrumpas
- Nanao Not-kabe en vintro splenas homo
Referencoj
redakti- ↑ Tempo, Gazeto de la Kroata Esperanto-Ligo, ISSN 0352-1583, aprilo 2006, p.10
- ↑ Cana, Maeda. Monkey's Raincoat, Grossman Publishers, 1973, SBN 670-48651-5 p.xv
- ↑ Gong, Revue Francophone de Haiku, n.13, 2006, ISSN 1763-8445, pp.30,31,36.
- ↑ Pokriven Vjetrom Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine en Simply Haiku v3n3 2005.
- ↑ Quintett für Neonlicht en Chrysanthemum 2, 2007.
- ↑ Vuursteen 28:4, 2008, p.122
- ↑ Albatros, Revista Societăţii de Haiku din Constanţa România, nr. 8/9, 2007, ISSN 1221-4841, pp.45-52.
- ↑ Пьёт из сосульки en Lishanu 1, 2005
- ↑ Tempo, aprilo 2006, p.10
- ↑ Ekzemplo de renko verkita samtempe en la angla: Springtime in Edo Arkivigite je 2023-12-03 per la retarkivo Wayback Machine kaj la japana: 江戸の春 Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, en Simply Haiku v4n4 2006
- ↑ Carley, John E. Common types of renku sequence. Arkivita el la originalo je 2009-10-27. Alirita 2009-10-27.
- ↑ Carter, Steven D. The road to Komatsubara, Harvard University Press, 1987, ISBN 0-674-77385-3.
- ↑ Drake, Chris. 'Bashō’s “Cricket Sequence” as English Literature', en Journal of Renga & Renku, Issue 2, 2012. p8
- ↑ Higginson, William J. Shorter Renku en Renku Home
- ↑ Darlington, Norman. Triparshva, A trilateral pattern for renku, en Simply Haiku v3n2, 2005 Arkivigite je 2008-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Yachimoto, Eiko. October Rain, the first English-language Rokku Renku, Tomegaki, en Simply Haiku vol. 6, no. 3, 2008 Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Carley, John et al. The Little Book of Yotsumonos. Darlington Richards Press, 2012. ISBN 9780986976315
- ↑ Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, p.195
Vidu ankaŭ
redakti- Hajko, la poeziformo kiu devenis historie el la unua strofo de la renko.
- Kigo, vorto aŭ frazaĵo kiu aperas en kelkaj renko-strofoj, kiu difinas iliajn sezonecon.
- Hajkajo, la japandevena poezia ĝenro kiu enhavas renkon, hajkon, hajbunon, hajgaon kaj senrjuon.
- Hokko, la ekira strofo de renko kaj rengao.