Hokko (japana 発句 hokku "komenca strofo"), estas la unua strofo de la ortodoksa kunverka ĉena poemo rengao, aŭ de ĝia pli malfrue derivita poemo renko (haikai no renga). Ekde la epoko de Matsuo Bashō (1644–1694), la hokko komencis aperi kiel memstara versaĵo, kaj ĝi ankaŭ enhaviĝis en hajbuno (kombinaĵo de prozo kaj hokko), kaj hajgao (kombinaĵo de pentraĵo kun hokko). Ĉe la fino de la 19a jarcento, Masaoka Shiki (1867-1902) renomis la hokkon al 'hajko' (俳句, haiku)[1], kaj oni uzas la terminon 'hajko' retrospektive, por ĉiu hokko aperante ekstere de renko aŭ rengao, sendistinge kiam ĝi verkiĝis. La termino 'hokko' daŭras uziĝi en la origina senco, kiel la unua strofo de ĉena poemo.

EnhavoRedakti

En la tradicioj de rengao kaj renko, la hokko, kiel ekira strofo de la poemo, havis apartan pozicion. Tradicie la plej grava gasto ĉe poeziverka kunveno invitiĝis verki ĝin, kaj oni atendis ke li laŭdus la gastiganton (ofte simbole) en lia strofo, dum supraĵe priskribi la ĉirkaŭaĵon kaj sezonon. (La sekvantan strofon verkis la gastiganto, kiu respondis per komplimento al la gasto, denove simbole).[2]

FormoRedakti

La hokko enhavas 17 japanajn silabojn (音字, onji), komponiĝante de tri metraj sekcioj de 5, 7, kaj 5 silaboj respektive. Tiu strofo estas la sola de la poemo kiu enhavas kireĵion (cezurvorton), kiu aperas ĉe la fino de unu de la tri sekcioj de la strofo. La hokko tradicie aperas en unu vertikala linio.

Eksterjapana hokkoRedakti

Similante la evoluon de la eksterjapana hajko, poetoj kiuj verkas renkon en la angla kaj aliaj okcidentaj lingvoj, nuntempe malofte obeas la 17-silaban regulon en la hokko, aŭ aliaj chōku (longaj strofoj), de la poemo. Oni ofte ignoras la salutan funkcion de la hokko, sed ĝi ĝenerale enhavas sezonan vorton aŭ frazaĵon (季語, kigo), kaj spegulas la ĉirkaŭaĵon de la verkado. En la malmultaj renkoj verkitaj aŭ tradukitaj en Esperanton, la silaba regulo plimalpli obeiĝis.[3][4]

EkzemploRedakti

Bashō verkis la malsupran hokkon en 1689 dum lia vojaĝo tra Oku (la Interno), dum li verkis renkon en la domo de funkciulo en Sukagawa:

poezia ek'—
kantoj de rizplantistoj
de la Interno

Aŭdinte la kantojn de la kamplaboristoj dum ili plantis rizon en la kampoj de lia gastiganto, Bashō verkis tiun hokkon por ke ĝi komplimentus la gastiganton pri la eleganteco de lia hejmo kaj regiono, per ligi ĝin kun la "eko" (hajime) de poezia arto, samtempe sugestante sian ĝojecon kaj dankecon pro la okazo de verki renkon por la "unua fojo" (hajime) en la Interno.[5]

ReferencojRedakti

  1. Higginson, William J. kaj Harter, Penny, The Haiku Handbook, Kodansha International, 1985, ISBN 4-7700-1430-9, p.20
  2. Haruo Shirane, Traces of Dreams, Stanford University Press, 1998, ISBN 0-8047-3099-7, p.125
  3. Tempo, Gazeto de la Kroata Esperanto-Ligo, ISSN 0352-1583, aprilo 2006, p.10
  4. Hajkista Klubo, Hajka Antologio, Kioto 1981, p.195
  5. Shirane, pp.161-163

Vidu ankaŭRedakti