Notvaloro

(Alidirektita el Trioleto)

Notvaloro de noto indikas en muziko ĝian relativan tondaŭron. Deduktado de absoluta tondaŭro eblas nur lige kun tempoindiko, ĉar la notvaloroj mem nur indikas la interrilaton de la notodaŭroj. Malsamaj notsignoj indikas en la notacio la diferencajn valorojn.

Enhavo

NotojRedakti

 
Muziknoteroj: 1) flageto, 2) kolo, 3) kapo
Noto Paŭzo Nomo
    entjera noto
    duona noto
    kvarona noto
    okona noto
    deksesona noto
    tridekduona noto
    sesdekkvarona noto
    centdudekokona noto

La plej kutimaj notvaloroj de la okcidentuma notacio videblas en la apuda grafikaĵo. En la unua kolumno:

  • entjera noto: malplena notkapo sen kolo;
  • duona noto: malplena notkapo kun notokolo;
  • kvarona noto: nigra kapo kun kolo;
  • okona noto: nigra kapo kun flageto ĉe la kolo;

La ordigo de la notoj unu sub la alia en la grafikaĵo montras la rilaton de iliaj tondaŭroj: Unu entjera noto daŭras samlonge kiel du duonaj notoj, unu duona noto estas dividebla en du kvaronnotojn ktp., kiel ĉe simpla partumado.

Se pluraj okonoj sekvas unu la alian, oni povas ligi ilin per trabo anstataŭ ekipi ilin per flageto. Per tiu ĉi skribmaniero oni ofte indikas la muzikan aŭ ritman grupigon de la tonoj, ekz. frazigonlegaton. Unuopaj okonoj kun flageto indikas konforme al tio akcentitajn notojn aŭ stakaton.

Jen la pluaj duonigoj de notvaloroj, kiuj ekestas pokaze per aldono de plua flageto aŭ trabo:

  • deksesona noto: kun du traboj/ flagetoj;
  • tridekduona noto: kun tri traboj/ flagetoj;
  • sesdekkvarona noto: kun kvar traboj/ flagetoj;

Tro malgrandaj notvaloroj estas mafacile legeblaj kaj ankaŭ en malrapida tempo malfacile ludeblaj aŭ kanteblaj.

PaŭzojRedakti

Analoge al la notvaloroj ekszistas paŭzovaloroj de po sama longeco kiel la apartena notvaloro: entjera paŭzo, duona paŭzo, kvarona paŭzo ktp... En jena figuro videblas la malsamaj paŭzoj sub la analogaj (samlongaj) notoj:

PunktigojRedakti

Se oni aldonas punkton malantaŭ noto- aŭ paŭzovaloro (punktigo), la valoro plilongiĝas je la duono (ekzemplo: unu punktigita duona noto daŭras samlonge kiel tri kvaronnotoj).

Neparaj dividojRedakti

TrioletojRedakti

 
duonotriolo
 
kvaronotriolo
 
okonotriolo
 
Daŭro de okonotrioletoj kompare kun kvaronnotoj
 
Ekzemploj por neregule subdividitaj trioloj
 
Triolsento

Trioleto (de lat. tri- „trioble“) estas grupo de (plej-simpla-kaze) tri samlongajn notoj sekvantaj unu la alian, kiuj entute tamen havas la daŭron de nur du notoj de ĉi tiu valoro. Trioletojn markas arko aŭ krampo super la notgrupo per eta "3". Ĉe okonaj notoj ligitaj per trabo la krampo povas forfali.

Ekzemploj:

  • okonotrioleto konsistas el tri okonaj notoj, kiuj entute okupas la daŭron de kvaronnoto.
  • kvaronotrioleto konsistas el tri kvaronaj notoj, kiuj entute okupas la daŭron de duonnoto.
  • duonotrioleto konsistas el tri duonaj notoj, kiuj entute okupas la daŭron de entjernoto.

Trioleta okono do havas nur 2/3 de la daŭro de normala okonnoto, trioleta kvarono 2/3 de normala kvaronnoto, trioleta duono 2/3 de la daŭro de normala duonnoto.

La ĉi supra limigo plej-simpla-kaze respektas, ke notvaloroj ene de triolo ne nepre povas estis egale, sed malegale dividitaj aŭ anstataŭataj per paŭzoj. Jen ankaŭ validas, ke ĉiuj notoj kaj paŭzoj sub trioletkrampo estas reduktataj je 2/3 de ilia originala daŭro.

En bluso, ĵazo kaj rokmuziko ekzistas la fenomeno nome trioletsento, ke subdividoj notitaj kiel okonoj dum la ludado estas realigataj kiel trioletoj. Tamen ne jen ne temas pri novaperaĵo en la muziko de a 20-a jarcento. Dum la alt- kaj malfrubaroko oni ofte trovas pasaĝojn plenigendajn per trioletoj, kvankam ĉi tiuj ne estas notitaj. tio okazas plejofte kiel egaligo, se unu voĉo enhavas trioletojn, la alia tamen ne, aŭ se linio ĉiam havas trioletojn, la alia punktigitajn okonojn kaj deksesonojn. en franca kaj francstila barokmuziko plejofte ankaŭ oni prezentas trioletaj (kiel trioletkvarono + triolet-okono) iom longajn pasaĝojn konsistantajn nur el okonoĉenoj, foje ankaŭ kiel ĉenoj de punktigitaj okonoj + deksesonoj (vd. ankaŭ malegalaj notoj).

Aliaj subdividojRedakti

Oni parolas pri duolo, se en malpara taktspeco eksonas du notoj dum la daŭro de tri.

Analoge oni parola pri kvartolo, se oni ludas anstataŭ (plejparte) tri notoj kvar notojn dum la sama tempo, de kvintolo je kvin notoj dum la tempo de (plejparte) kvar de la sama speco. Tio analoge validas ankaŭ por sekstoloj kaj septoloj. Ĉiujn ĉi formojn indikas anloga nombro supre aŭ malsupre de la notgrupo (ekz. 6 fpor sekstolo).

Ekzemplo por kvaronosekstolo:

En la kazo de 4/4-takto ĉiu takto daŭras tiom longe kiel kvar kvaronnotoj. Por klarigi ĉi tion per ekzemplo de kanto: en la plej simpla kazo ĉi tie oni kantas kvar silabojn (po unu silabo por tono), ekz. „esperanto“, je kio ĉiuj kvar tonoj daŭras egallonge. Sekstolo oni tiam uzas, se oni metas ene de tia takto ne kvar, sed ses tonojn /silabojn de egala daŭro, ekz. „geografilibro“:

4/4-takto 1 2 3 4
kvar kvaronoj es- pe- ran- to
kvaronosekstolo ge- o- gra- fi- li- bro

NotacioRedakti

Triolojn ktp. signas arkcoj aŭ krampo super la notgrupo, sub kiu staras 3 (resp. 2, 4 ktp.; vd. fig.). En kutima notacio la praktikanta muzikisto tamen devas konkludi el la kunteksto, kiu vera notonombro estas anstataŭenda. Provoj por kunnoti tion, ekz. per dupunkta skribmaniero kiel „7:6“ (analoge 7 anstataŭ 6 tonoj), ne venkis devige.

Vidu ankaŭRedakti