Tempo (muziko)
Tempoindiko (vortero "tempo" esperante kaj itale de la latina vorto tempus; plurale tempi, en multaj naciaj lingvoj por la fenomeno uziĝas la itala aŭ latina vorto) en la muziko estas informo, kiom rapide muzikaĵo estu ludata, kiom rapida estu ĝia ritmo. Aldone multaj tempoindikoj samtempe ankaŭ estas indikoj pri la intencata emocio aŭ etoso de la muzikaĵo, do informas pri la dezirata karaktero de la verko.
Tempoindikoj en formo de adjektivoj, en la klasika muziko ĝenerale esprimitaj en la itala lingvo, en la kulturo de Eŭropo kutimiĝis dum la 17-a jarcento. En internacia lingvouzo, ili estis kaj restis itallingvaj, ĉar Italio tiutempe estis la plej noviĝema kultura centro de Eŭropo, kvankam en Anglio kaj aparte en Francio jam tiam preferiĝis nacilingvaj esprimoj. Nur dum la 19-a jarcento ankaŭ en la muzikaj kutimoj de aliaj landoj plimultiĝis nacilingvaj tempoindikoj, ekzemple la germana komponisto Johannes Brahms luktis por tiaj indikoj en la germana lingvo.
Por pli ekzakta difino de la tempoindikoj Johann Nepomuk Mälzel dum la jaro 1816 inventis la tiel nomatan metronomon, etan aparaton, kiu per svingiĝanta indikilo kaj ritmaj klakoj aŭd- kaj videbligas difinitan ritmon. La metronoma nombro (mallongigite per "M. M." = Metronomo de Mälzel, aŭ "bpm" = batoj por minuto) indikas, kiom da batoj por minuto havas la baza ritmo de muzikaĵo - pli alta nombro do indikas pli rapidan muzikaĵon.
La fakta impreso pri la rapideco aŭ karaktero de muzikaĵo tamen estas fenomeno, kiu ne nur difineblas per la nombro de batoj po minuto. La veran impreson influas la fakto, ĉu la muzikaĵo havas multajn mallongajn (8-onajn, 16-onajn, 32-onajn...) aŭ longajn (2-onajn aŭ plenajn) notojn, kiuj kreas la percepteblajn ritmojn, sed ankaŭ la lokaj kondiĉoj, ekzemple eĥo en la salono aŭ la humuro de muzikistoj kaj aŭskultantoj influas la sentatan impreson.
Tempoindikoj
redaktiLa tradicie kutimaj tempoindikoj de klasika muziko, kiuj ekestis dum la epoko de romantika muziko, estas:
Itala nomo | signifo |
---|---|
Malrapidaj tempoindikoj | |
Grave | grave |
Largo | larĝe (40–60) |
Larghetto ["largeto"] | iom larĝe (pli rapide ol Largo) (60–66) |
Lento | malrapide |
Adagio ["adaĝo"] | trankvile (66–76) |
Mezrapidaj tempoindikoj | |
Andante | irante, paŝante (76–108) |
Andantino | iom pli rapide ol Andante |
Moderato | modere (108–120) |
Allegretto | iom gaje, iom ĝoje (pli malrapide ol Allegro) |
Rapidaj tempoindikoj | |
Allegro | gaje, ĝoje (120–168) |
Vivace ["vivaĉe"] / Vivo | vivece (~140) |
Vivacissimo ["vivaĉisimo"] | tre vivece |
Presto | rapide (168–208) |
Prestissimo ["prestisimo"] | tre rapide |
Tamen la tempoindikoj nur estu proksimuma helpilo. Se ne fiksiĝis ekzaktaj tempoindikoj por muzikaĵo, la muzikisto(j) havas la liberon elekti rapidecon, kiu al la aŭskultanto bone peras emocion (probable) deziratan de la komponisto.
Precizigoj
redaktiPer aldonitaj adjektivoj aŭ aliaj vortetoj eblas precizigi la tempoindikojn - ekzemploj estas:
- assai = tre
- amoroso = amorema, amoplena, kun pasio
- cantabile ["kantabile"] = kantebla, kanteca
- con brio = kun fajra temperamento
- con espressione = kun emocia esprimo
- con fuoco = kun fajro
- con moto = kun movo
- con spirito / spiritoso = kun spirito
- espressivo = esprime
- giocoso ["ĝokoso"] = ĝoje
- grazioso ["gracioso"] = gracie
- maestoso = majeste
- ma non troppo = sed ne tro
- marcato ["markato"] = markante
- moderato = modere
- molto = multe, tre
- morendo = mortanta (tre mallaŭtiĝanta)
- mosso = movata
- quasi [kŭazi]= kvazaŭ
- teneramente = tenere
- un poco ["un poko"] = iomete
Indikoj pri tempoŝanĝiĝoj
redaktiItala nomo | signifo |
---|---|
rapidigantaj tempoindikoj | |
accelerando (accel.) ["akĉelerando"] | akceligante |
stringendo (string.) | rapidante |
più mosso | pli movita |
poco più ["poko pju"] | iom pli |
malrapidigantaj tempoindikoj | |
poco meno | iom malpli |
più lento | pli malrapide |
calando ["kalando"] | pli malrapidiĝante kaj pli mallaŭtiĝante |
allargando | larĝiĝante |
rallentando (rall.) | larĝiĝante kaj malrapidiĝante |
ritardando (rit.) | malrapidiĝante |
ritenuto | retenita |
ĝeneralaj tempoindikoj | |
alla marcia ["ala marĉa"] | marŝece |
a tempo | laŭ la origina tempoindiko |
tempo primo/tempo I | laŭ la komenca tempo |
rubato | libere, ne laŭ fiksa tempoindiko |
ad libitum | laŭplaĉe rapide |
alla breve | duone (du tempokvantoj iĝu unu) |
doppio movimento | duoble rapide |
Citaĵo
redakti„[Tempo estas...] la plej necesa kaj plej malfacila kaj entute la ĉefaĵo en la muziko" (W. A. Mozart en letero de la 24-a de oktobro 1777)
Eksteraj ligiloj
redakti- la sistemo de tempoindikoj de W. A. Mozart Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine