Eĥo estas akustika reflekto de sono, atinganta la orelon iom da tempo post la fonta sono. Eĥojn kreas (sub la ĝustaj kondiĉoj fizikaj) interalie putofundoj, terenaj obstakloj kiel domoj aŭ klifoj, aŭ la enaj muroj de ĉambro. Vera eĥo estas unuopa reflekto de la fonta sono. La tempa prokrasto egalas la kromdistancon dividitan per la sonrapido. (Se neinterdistingebla aro da eĥoj aŭdiĝas, oni povas paroli pri eĥado.)

Eĥo klarigeblas kiel ondo reflektita de obstaklo en la transaĵo. La ondo revenas per sufiĉaj forto kaj prokrasto por perceptati.

Rilate al aŭd-frekvencoj, la homorelo ne povas disdistingi eĥon kun prokrasto malplia ol unu dekono (1/10) de sekundo. Pro tio ke la sonrapido je 20 proksimume egalas 343 metrojn, sekvas ke reflektanta muro devas situi minimume 16,2 metrojn for de la son-fontejo se eĥo estu aŭdebla tie. Tamen oni povas percepti eĥojn pli rapidajn se la sono estas ĵetadataj inter du surfacoj kun interdistanco malplia ol 17 metroj. Tia eĥado donas malagrablan senton al multaj homoj. Eĥo plifortiĝas se la reflektanta surfaco estas konkava.

La eĥintenson oni ofte mezuras per dB kompare al la origina sonondo.

Artefaritaj eĥoj estas uzataj kiel efekto en kelkaj specoj de muziko (elektronika, popa).

Famaj eĥejoj redakti

Etimo redakti

La vorto eĥo origine estis nomo de helena nimfo Ηχώ [eĥo:] de la helena mitologio. Eĥo estis oreado kun la tasko senĉese babiladi kun Hera, tiel ke tiu ĉefdiino ne rimarku la konstantan malfidelon de sia edzo Zeŭso. Hera ekrimarkis la trukon de Eĥo, kaj do kondamnis ŝin al nura ripet-kapablo de ĵusaj diritaĵoj - tial ĉi la vorto eĥo.

La vorto eĥo estas unu el la malmultaj Esperantaj vortoj, kiujn penantoj minimumigi la nombron de Esperantaj vortoj kun la litero"ĥ" ne provis modifi aŭ elimini.

Eĥolokigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eĥolokigo.

Eĥolokigo, nomita ankaŭ biosonaro, estas la biologia sonaro uzita de kelkaj tipoj animaloj. Eĥolokigaj animaloj elsendas alvokojn el la medio kaj aŭskultas la eĥojn de tiuj alvokoj kiuj revenas el variaj objektoj apud ili. Ili uzas tiujn eĥojn por lokigi kaj identigi la objektojn.

Citaĵo redakti

Toutes les fois qu'on a crié : “Ave, César”, l’écho du genre humain a répondu : “Ave, dolor”.
"Ĉiufoje kiam oni kriis: “Ave, Cezaro!”, la eĥo de la homspeco respondis: “Ave, doloro!”."
(Victor Hugo, en letero al Louis Bonaparte, Jersey, je la 8-a de aprilo de 1855.)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti