La infana raso

longa poemo far William Auld

Inter multaj esperantistoj, La Infana Raso, longa poemo en 25 ĉapitroj, estas rigardata kiel la ĉefverko en Esperanto de la brita (skota) poeto, verkisto kaj tradukisto William Auld (1924-2006).

La infana raso
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro William Auld
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldonejo Stafeto
Ĝenro poezio
vdr
Nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso[1]

Ĝi estis parte inspirite de la Cantos de usona poeto Ezra Pound.

Unua eldono

redakti

La unua eldono de la poemo aperis en 1955 kun antaŭparolo de John Francis. Ekde tiam sekvis pluraj eldonoj.

Laŭ la redaktoroj, "La infana raso esploras la rolon de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo", temo komparebla kun tiu de Cantos de la usona poeto Ezra Pound (kiu laŭŝajne parte inspiris la verkon de Auld)[2], kaj Canto General de la ĉilia poeto Pablo Neruda. Precipe baze de 'La infana raso', la Esperantlingva verkista asocio (EVA) nomumis la aŭtoron en 1999 por la Nobel-premio pri literaturo. En sia antaŭparolo al la unua eldono, Francis skribas:

"Ni ja povas aserti, ke nia literaturo posedas poemon, kiu kompariĝas tute favore kun siaj naciaj ekvivalentoj; ĉar jen estas verko, kiu plene respondas al la postuloj ne nur de sia propra idiomo, sed ankaŭ al tiuj de la modernaj literaturoj internaciaj".

Tradukitaj versioj

redakti

Pluraj nacilingvaj tradukoj de la tuta poemo estis eldonitaj, ekzemple la nederlanda de Willem A. Verloren van Themaat (Het Kinderras, 1982)[3], la portugala de Leopoldo H. Knoedt (A Raça Menina,1992). Aliaj lingvoj en kiuj aperis versioj inkludas la anglan (The Infant Race), la skotan (The Bairnlie Race), la gaelan (An Cinneadh Leanabail), la francan (La race infantile), kaj la hungaran (A gyermeki faj). Fragmentoj estas eldonitaj interalie en la germana[4], islanda, itala.

Konstante aperas novaj versioj kaj ĉiuj estas legeblaj kaj elverŝeblaj ĉe la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio (Akademio Literatura de Esperanto). Pluraj estis surpapere publikigitaj ekzemple la nederlandan versio 'Het kinderras'. La versioj angla, skota kaj gaela estas inkluditaj en la libro William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay.

Ĝeneral-publika kritiko

redakti

Malgraŭ ĝenerala admiro de la literatura kvalito de la verko, kelkaj konataj esperantlingvaj verkistoj kritikis la malprudan lingvaĵon kaj kontraŭklerikan sentojn esprimitajn en kelkaj versoj de la poemo. En siaj klarigaj notoj je la fino de la tria eldono, William Auld (kredeble kontentige) respondas al tiuj riproĉoj.

Recenzoj

redakti
 
 William Auld, en m ajstra lingvo, laŭlonge de 25 ĉapitroj nevastaj sed densaj laŭ enhavo, prezentas al ni per poemo la facetojn de sia filozofio, eble klasifikebla kiel materialisma, kvankam mi ne dubas ke li, al nenio estas ligita.

Li pritraktas la homan unuecon, kaj konsideras ke la homaro estas ankoraŭ en sia juneco; de tio venas la titolo "La Infana Raso”. Li ne estas pesimisma, kaj esperas ke iam la homo maturiĝos kaj liberiĝos de superstiĉoj, kredoj kaj de la nuna maljusta sociordo, kiu ne ŝanĝiĝis nek ŝanĝiĝas kvankam la homo tiel multe prosperis intelekte. Eble pruduloj grumblos ĉar li nomas la seksajn organojn per ilia ĝusta nomo; ke li parolas pri seksa funkciado same kiel pri manĝado aŭ alia; eble ankaŭ religiuloj sentos sin vunditaj de lia tute aparta opinio. Tamen — kaj mi ne volas prijuĝi— mi konsideras la aŭtoron tre sincera kaj multe, multe pli kuraĝa. "La Infana Raso” estas verko malfacila, kiu postulas pripensadon kaj kompletan lingvoscion. Oni devas relegi kaj relegi ĝin por kompreni la intencon de la aŭtoro, kiu cetere celas pripensigi la leganton. Longaj, interesaj postnotoj helpas interalie komprenigi la sencon de la multaj aludoj al citaĵoj de aŭtoroj ne plene familiaraj al internacia publiko.

"La Infana Raso” estas originala kaj nekutima verko. Kiel ajn vi opinias, estus profite, pro toleremo, aŭdi almenaŭ unufoje la sonoron de fremda sonorilo! 
— Salvador Gumá, Boletín n176 (nov 1969)
 
 Oni povas riproĉi al la Esperantopoezio, ke gi rampas laŭ rutine tradiciaj vojoj, ĉiam kaj por eterne tiklante ĉiutagan emociiĝemon aŭ patose pinĉante la kordojn de sia liro por laŭdegi la mistikajn ecojn de Lingvo kaj Movado. Oni povus riproĉi, ke ĝi mizere lamas, obstine saltetante laŭ antikviĝintaj ritmoj kaj melodioj, — bedaŭri, ke ĝi ne sampaŝas kiel la nacia poezio daŭre penanta por trovi novajn fontojn, neiritajn vojojn. Provon de renovigo prezentas la „Stafeto" per ĉi tiu sia sepa numero, tiel pluportante la torĉon de la Esperanto-belliteraturo.

La Infana Raso jam ne estas lute nekonata. Dum la Universala Kongreso en Zagreb, 1953, la juĝa komisiono pri belartaj konkursoj distingigis la samtitolan enkondukan „kanton" per la plej alta premio por la originala poezio. De tiam la poemo konsiderinde ampleksigis. En 25 subdividoj (ĉu ni nomo ilin „kantoj"?) la aŭtoro disvolvas kelkajn aspektojn el sia pli ĝuste cerba temo: konsideroj pri la homvivo ĝenerale, pri sia propra homvivo speciale. Kio, laŭ la kompreno de la aŭtoro, estas homo en la evoluiĝo de la surtera vivo? Sensignifa ĉenereto, apenaŭ perceptebla punkteto, nura okultiko. Mil jaroj kaj miljaroj pasis de kiam la vivo ekaperis. Tamen ni ne povas fieri pri progreso de nia civilizo :

„de nia praamebo ĝis
vi — sekundpaso ;
apenaŭ vojkomence sin
trovas nia gaso.

Povra infana raso, kiun la spertoj ne instruas, aü almenaŭ tiel malmulte instruas, — kiu daŭre baraktas en murdaj disputoj, en kruelaj militoj. Tamen ĉiuj homoj estas fratoj: la sama sango pulsadas en niaj vejnoj, „nin ambaŭ kreis iam la sama ingvenotiko." Dume la homo maŝine obeas la blindan peladon de siaj prainstinktoj : sinkonservo, sinreprodukto. Blinde li pluiras, forĝas novan ĉeneron en la rasa vivo. Tiel plenuminte la celon, li malaperu. Tamen al la aŭtoro restas brileto de optimismo, li ankoraŭ ne rezignas pri sia fido je pliperfektiĝo de la homa kondiĉo, „se niaj posteuloj nur estos pli sinceraj":

„mi kredas pri la bonvolo
de l' homaro,
ke iam pasos kruelo kaj amaro,
ke iam venos la regno de l' ratio ;
sed multaj larmoj necesos antaŭ tio."

Tamen, ne sen amaro li konsciiĝas ke „nek vi nek mi ĝisvivos la maturigon, necesas jarmiliono." Dume la sorto senkompate muelas la homon : „La karuselo de vivo giras freneze : labori por mangi, kaj por labori mangi." Robote li vivas : „Dum tuta vivo karbon mi ŝovelis ke povu ia granda forn' funkcii, sed kion tiu funkciigo celis ne scias mi, kaj ne deziras scii." (Nu, ĉu vi ne aŭdas sordine: „Dek -ses tunoj..." ? ) Foje li ribelas kontraŭ la morna grizeco de la ekzistado, plongi li volus, kaj tuj, en la ĝuojn de la hodiaŭo, ĉar „pinĉas l' orelon Morto: „Vivu, ĉar venas mi." Bela ja estus la vivo, se la homo mem ne ĉiun belon venenus : „Ho bela mondo, kiun la homo detruas, plago de l' universo tuberkulozo de l' tero"... </poem> Laŭinstinkta kontribuo al la plenumo de la celo, al la vivteno de la Taso, neniel satigas la aspiron al feliĉo,

„ĉar nia MI bezonon por
pli ol tio sentas :
tedaĵo de l' ekzisto komencas min teruri —
solvon ne
trovas ... ol forkuri
superstiêojn,
kruelon kaj doloron
kaj sklave ni diigas, nu,
Kriston aŭ Laboron..."

Eĉ pri religio la homoj sin interturmentas, kvankam pri Dio „nia kompren' sumigas je ... nenio : konjektas oni, kaj por sia solvo pretendas pravon de perfekta scio." Tamen... „ĉu koncernas la najbaron se kredas mi laŭ propra teoremo?" Plej granda konsolo ĉerpas la poeto el amo: amo al sia panjo kiun la vivo misuzis, amo al sia infano, kaj precipe amo al sia kunulino. Pleje ĝuos la leganto tiun kvinan kanton, lian Altan Kanton. Ĝi ja pleje sonas ĝenerale home. Obsede li amas la karulinon, anime, korpe. Li antaŭscias, ke la publiko ofendigos: „Kanto vin oni nomos erotika". Tamen animo sen korpo estas nenio. Plie, ĉu ni ne adoru diajn farojn? Nu, „Li kreis nin kaj niajn konturarojn". Arde kaj plej sincere soras lia kompleta homa sopiro al la ununura elektitino. La kelkloke iom tro kruda envortigo de lia korsento tamen — kaj kiel domage — rompas plenan gueblecon. Estas ja aferoj kies armo paligas, se tro realisme nomataj. Ankaŭ ĉe nepruduloj. Ne ĉiam la senco de la poemo estas travidebla. Ĝi male plurloke efikas enigmo, svarmigante demandosignojn antaŭ la mirigita leganto. Se ĝi celis fariĝi eksterkutime malfacila verko, fermita al ordinara poeziamanto, gi plene sukcesis. Pretermezure sukcesis. Kompreneble, oni ne kritiku la aŭtoron, se li trafosas memoron aŭ subkonscion, se li fidele skizas siajn reagojn antaŭ spertoj registrataj dum sia vagado tra la mondo, aŭ se li aludas legaĵojn hazarde falintajn en liajn manojn. Poeto tutsimple sekvas nekontraŭstareblan impulson al kreado, neglektante la leganton. Lia sendiskuta rajto. Eĉ se pro tio la leganto ne, aŭ nur parte, komuniiĝas kun li en la ĝuado de la belo. Ĉu ni mallaŭdu, ekz., la sesan kanton pro tio, ke ĝi mirige efikas kiel surrealisma pentraĵo de Salvador Dali: kun ĝiaj detalaj frape precizaj kaj majstre finpentritaj, dum la senco de la tutaĵo nekapteble eskapas ? Interkrampe: la ilustraĵoj de P. Lavalle, ŝajne neniel rilalantaj al la enhavo de la verko, impresas same avangardaj kaj avantaĝe kongruas kun ĝia spirito. La celo de la eldonanto estas alia: prezentante la verkon al la publiko, li zorgu ke gi estu plejeble ĝuebla. Necesas klarigoj, komentarioj : leganto ja ne estas vivanta enciklopedio. C Ĉar kiu rekonus Grabowski en la kvarlinia biografio de XVI, se ia hazardo ne estus lin gvidinta al la koncerna artikolo de la Enciklopedio de Esperanto? Kiom estus informitaj pri la unuaj balbutsonoj de la prahomo SAL.BER.JON.ROŝ., se dank' al simila hazardo ili ne estus trafintaj la teorion de Marr, trafoliante la „Retoriko-n" de Lapenna? Al kiom la nura titolo „Les Sylphides" suĝestus la primuzikan preferon de la poeto, se ili ne jam posedas la Chopinan baleton en sia kolekto de gramofondiskoj ? Kiel identigi kun Ĝengis Kan la sovaĝan konkiranton, galopantan ira la stepoj meze de milita tumulto? Ĉu vere la kondamnitaj bildoj de Lawrence estas tiel konataj, ke la aludo senplie klarigas ? Kiun admiratan skulptiston trafis samspeca cenzuro ? Kiu estis Fahey, Orsipo, Newell ? Kaj la listo de sfinksaĵoj ne elĉerpiĝis. La leganto staras same senhelpa antaŭ netroveblaj vortoj: adolte, elano, saŭdada, betelĝuzo, akvo-sion, fragila, degni, lingamo, bobeli. La poeto pliriĉigu sian lingvon se neceso lin devigas, sed la eldonanto ne lasu en embaraso. La poemo abunde pruvas, ke la aŭtoro lerte estras la teknikon de la versfarado, kiam li konstruas plurajn kantojn laŭ la tradicia recepto de regula ritmo, apogata de puraj rimoj. La natura malriĉeco de Esperanto je puraj rimoj tie kaj ĉi tie korektigas laŭ ekzemplo de la budapesta skolo per parencrimoj (trombo/trompo, p1enumiĝis/sufiĉis, k.t.p., eĉ signoj/stigmoj). Ankaŭ preskaŭrimon ni trovas: tamen/malamon. La VI-a kanto bele ilustras la uzon de la agordo: nigraj/ograj, muron/moron, ostoj/bestoj: k.s. Nur la XIX-a apostrofas la finan silabon por formi ascendajn piedojn. Sendube tiu versformo ne ĝuas la favoron de la aŭtoro. En aliaj kantoj forestas rimoj kaj severa ritmo. La IX-a ekz. sonas kiel prozo. Se ne estus la tipografia aranĝo, giaj seke informantaj citaĵoj vere sentus sin fremdule en poemaro. Ŝajne por XIII. La eksperimentado ne ĉesas tie : ellaso de interpunkciaj signoj, apliko de tipografiaj artifikoj rememorigas pri la tekniko de nia Paul Van Ostaijen en la intermilita periodo. Sed la provo almenaŭ havas la meriton montri, ke Esperanto taŭgas por novigaĵoj tiel bone kiel la naciaj lingvoj. Vortludojn la aŭtoro ne malestimas, li ne kaŝas tiun ŝaton: „lingvo sen vortludoj mortnaskigus". Ni ne silente preterpasu la IV-an: satiron pri generaloj, politikistoj kaj pastroj kiuj asertas ke milito necesas, ke nur per malamo ni venkas malamon. En tiu burleskaĵo la aŭtoro lerte aliformigas la vortojn, tiel sugestante mokajn kromsignifojn, kiuj substreku lian amaran ironion. Sume, La Infana Raso estas kuraĝa provo adapti la Esperanto-poezion al lasttempaj tendencoj en la naciaj literaturoj. Inter la ne ĉiam laŭ arta 'idpunkto egalvaloraj kantoj kulminas I, V, XXV. Kelkaj duontuŝas la limon de la kompreneblo, de la ĝueblo,...aŭ ĝin transiras, eĉ por la „elito" de la poeziamantoj kiun la verko speciale volas tuŝi. En W. Auld ni ĝoje salutas promesplenan poeton, kies kariero espereble brile disvolvigos. La eldonaĵo estas bone prizorgita kaj plaĉaspekta:

la famo de la „Stafeto" ne plu estas farenda. Sed tre dezirindas, ke la klariga listo estu pli ampleksa. Ne unualoke por solvi enigmojn leganto malfermas poemaron. 
— F. Couwenberg. Belga Esperantisto - Numero 347, Januaro, 1957

Fragmentoj

redakti
Ho kara mia,
jen povra testamento
jen mia kredo
espero kaj tormento:
mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio;
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.
Ne estas fido nur. Subtenas faktoj.
Lingvo estas socia fenomeno,
kreaĵo de sociaj intertraktoj
kaj ĝin modifas la ŝanĝiĝa sceno.
L’epoko ne maturas. Sed bezonon
jam sentas kelkaj, kaj bezono trovas
sian rimedon, la precizan konon
alprenas. Kiu volas, tiu povas.
Kaj dum ekzistos la bezon’, ekzistos
la esprimilo (“ne por la futuro” —
ne, tamen eble ankaŭ mi asistos).
Ĝi estas revo pela. Kaj aŭguro.
Li sciis, kompreneble: “post centjaroj” —
ars longa… ho, sed vita estas brevis;
ĝi daŭras tikon de la okulharoj
kaj ĝi ekzistas nur se oni revis.
La revo estas ĉio. Kaj kuraĝo:
ĉar revas nur la kuraĝul’ unika.
Perdiĝas mil kaj mil pro la ĉantaĝo
de l’ ĉiutaga, mora, hermetika.
Li sciis, kompreneble. Kaj li fidis.
Kaj per la fido fakte movis monton.
Miraklo? Ne. Faktoroj koincidis
kaj frua nuno naskis la estonton. …

Literaturo

redakti
  • La Infana Raso, poemo en 25 ĉapitroj. William Auld, eld. Chapecó: Fonto, 2008 (4a eld.). 100p.
  • La infana raso. William Auld, la aŭtoro mem deklamas. Libreto kaj duobla KD. eld. Kooperativo de Literatura Foiro, 2007 (5a eld.). 100p.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Fonto de la ilustraĵo: Skanita foto de la librokovriloj farita de la aŭtoro, kaj uzata kun permeso.
  2. (en) Paul Gubbins, William Auld, The Guardian, la 19-an de septembro 2006.
  3. (nl) "Het kinderras", eld. Tor, Amsteradamo, 88 paĝoj, 1982, ISBN 90 70055 384
  4. (de) Clemens J. Setz, William Auld (2015-03). “Die kindliche Rasse (XIV)”, Akzente 62 (1), p. 4–7.